Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Ni ne cedos !

elŝuti :


eo - suttner, berta von - for la batalilojn !
PDF - 1.8 Mio, 0 x 0 pixels
Teroristoj
JPEG - 283.5 kio, 1754 x 1239 pixels
Logotipo-Franca ligo pri la defendo de la homaj rajtoj kaj de la civitano

Tiuj kiuj, nome de Daech, trudis al Parizo kaj en Saint-Denis, momenton de absoluta malhumaneco ne cedigos nin. Nenio povas pravigi tiujn murdojn, nek ĉi tie nek aliloke. Ĉiuj viktimoj pluvivas en ni ĉar ni apartenas al la sama homaro. Nia solidareco al iliaj familioj estas totala. Tiu krimo estas gravega sed nia reago estos konvena plu vivante libere kaj fratece.

Ni ne estu naivaj : ni scias ke tiuj teroristaj fiagoj necesigas respondojn kongruajn kun la nivelo de danĝero kiun ili signifas. Ni scias ankaŭ ke la rolo de la polico kaj de la justico estas esenca por protekti nian liberon. Sed tio ne malhelpu nin pripensi la respondojn kiujn nia socio alportu al tiuj agoj, kaj analizi tiujn jam deciditajn.

Ja la demokratio estas atencita kiam la Parlamento estas kunvokita por subite debati, sub la premo de la emocio kaj de la demagogio de politikaj responsantoj kiuj flegas ĉiesan timon.

Post la pludaŭrigo de la urĝo-stato kaj grandigo de la polico-povoj, aliaj decidoj estas plu anoncitaj de la prezidanto de la Respubliko.
Ŝajnas esence rememorigi ke nenio povas eligi nin el la Rajto-stato kaj senigi nin je niaj liberoj. La urĝo-stato ne povas fariĝi konstanta, kaj kondiĉoj de ĝia starigo ne povas malutili al la socia demokrateco, al la ĝuo de la civitaneco kaj al la publika debato.

De 1986, multiĝas la leĝoj donantaj pli da povo al la polico, organizante justicon de arbitro kaj limigante nian liberon, pretekste de batalo kontraŭ la terorismo. La decido de aliaj leĝaj aranĝoj, eĉ se konstituciaj, necesigas sin demandi ĉu ili efikas kaj ĉu ili ne limigas la liberojn kiujn ili konstituas. Antaŭ ol modifi la leĝon, donante kromajn povojn al la Ŝtato, necesas ke tiu ĉi sin demandu pri tio kio ne ebligis eviti tian abomenindaĵon. La respondo de la aŭtoritatoj sin montras milita, sed ĝi ne estas asekuro de sekureco kaj neniel garantias la respekton de niaj liberoj.

Celi senigon de nacieco eĉ de tiuj franc-naskitaj, estas plian fojon sendi mesaĝon pri disigita Francio. La silento de la prezidanto de la Respubliko, okaze de la kunsido de la Parlamento, koncerne la necesan engaĝiĝon de la Ŝtato favore al rajto-egaleco, al la sociala justeco, la disvolviĝon de la publikaj servoj, kontraŭ ĉiuj diskriminacioj kaj kontraŭ ĉiuj elmontroj de rasismo drame kreskigas la senton de ekskludo kiun spertas parto de nia popolo. Ĝi tiel nutras la kreskantan stigmatizadon kiu stompas nian deziron kunvivi.

Ni volas ke tiuj dramaj okazaĵoj, male estu okazo konstrui alian vojon ol tiun proponitan. Vojon kiu rifuzas akuz-montri nekulpantojn, kaj rifuzas ke Francio estos en stato de milito kontraŭ si mem. Vojon kiu provizas la pacon kaj la egalecon de la rajtoj kaj engaĝiĝas favore al Francio solidara, malfermita al la aliuloj, gastigema, liberema kaj frateca.
Por niaj liberoj, por socio en kiu la frateco plenrajtas, ni ne cedos antaŭ la timo en kiun volas nis peli tiuj por kiuj la morto estas vivocelo.
Ni alvokas la homojn de tiu lando pluresti solidaraj kaj kontraŭi ĉiujn formojn de rasismo. Ni alvokas ankaŭ al la defendo de la liberoj kaj ni ĉiuokaze invokos nian liberon de informo, de esprimo, de manifestacio kaj de kunveno. Niaj organizaĵoj flegos, ĉie en Francio, tiajn lokojn kiuj ebligos debaton kaj ni atentos konstante ke niaj rajtoj kaj libero estu certigitaj kaj ke neniu estu viktimo de diskriminacio.

Unuaj subskribintoj :

AFD International, Agir pour le changement démocratique en Algérie (Acda), Altertour, L’Appel des appels, Assemblée citoyenne des originaires de Turquie (Acort), Association démocratique des Tunisiens en France (ADTF), Association française des juristes démocrates (AFJD), Association France Palestine solidarité (AFPS), Association Grèce France Résistance, Association interculturelle de production, de documentation et de diffusion audiovisuelles (AIDDA), Association des Marocains en France (AMF), Association pour la reconnaissance des droits et libertés aux femmes musulmanes (ARDLFM), Association des travailleurs maghrébins de France (ATMF), Association des Tunisiens en France (ATF), Association des universitaires pour le respect du droit international en Palestine (Aurdip), Attac, Cadac, Cedetim, Centre islamique Philippe Grenier (CIPG), Centre de recherche et d’information pour le développement (Crid), Collectif 3C, Collectif des 39, Collectif CGT Insertion-Probation (UGFF-CGT), Collectif contre l’islamophobie en France (CCIF), Collectif des féministes pour l’égalité (CFPE), Collectif Judéo Arabe et Citoyen pour la Palestine (CJACP),Collectif Memorial 98, Collectif des musulmans de France (CMF), Collectif national pour les droits des femmes (CNDF), Collectif Stop le contrôle au faciès, Comité pour le développement et le patrimoine (CDP), Comité pour le respect des libertés et des droits de l’Homme en Tunisie (CRLDHT), Commission islam et laïcité, Confédération syndicale des familles (CSF), Confédération générale du travail (CGT), Conseil national des associations familiales laïques (Cnafal), Confédération nationale du logement (CNL), Confédération paysanne, Conseil national des arts vivants (Synavi), Coordination de l’action non-violente de l’Arche (Canva), Coordination des collectifs AC !, Droits devant !, Droit au logement (Dal), Droit solidarité, Emmaüs France, Emmaüs International, Fédération internationale des Ligues des droits de l’Homme (FIDH), Fédération nationale de la Libre pensée, Fédération des Tunisiens citoyens des deux rives (FTCR), Femmes Solidaires, Filles et fils de la République (FFR), Fédération syndicale unitaire (FSU), Fondation Copernic, Genepi, Ipam, La Cimade, La Ligue de l’enseignement, La Quadrature du Net, Le Gisti, Le Mouvement de la paix, Les Amoureux au ban public, Les Céméa, Liberpensula Frakcio de Sat, Ligue des droits de l’Homme (LDH), Maison des potes, Mamans toutes égales (MTE), Médecins du monde, Minga-agir ensemble pour une économie équitable, Mouvement contre le racisme et pour l’amitié entre les peuples (Mrap), Observatoire international des prisons (OIP) – section française, Organisation de femmes égalité, Osez le féminisme !, Planning familial, Réseau d’alerte et d’intervention pour les droits de l’Homme (RaidH), Réseau éducation sans frontières (RESF), Réseau euromaghrébin culture et citoyenneté (REMCC), Réseau Euromed France (REF), Réseau Immigration Développement Démocratie (IDD),SNJ-CGT, SNPES-PJJ/FSU, Snuclias-FSU, Solidarité laïque, Sud Intérieur, Syndicat des avocats de France (Saf), Syndicat français des artistes interprètes (SFA), Syndicat de la Médecine Générale, Syndicat national des journalistes (SNJ), Unef, Union juive française pour la paix (UJFP), Union nationale lycéenne (UNL), Union des travailleurs immigrés tunisiens (Utit), Union syndicale de la psychiatrie (USP), Union syndicale Solidaires.

Lokaj Asocioj kaj aliaj :

Asti 93, Collectif 07 stop au gaz et huile de schiste, Collectif BDS Saint-Etienne, Collectif Justice & Libertés (Strasbourg), Collectif Maquis de Corrèze, Collectif Romeurope 94, Espace franco-algérien, Faucheurs volontaires de la Loire, Halte OGM 07, la revue Inprecor, le journal Regards, Réseaux citoyens Saint-Etienne, Vigilance OGM 18.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio