Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Internacia Humanista kaj Etika Unio

Letero al Prezidento Hollande

2015-11-23

elŝuti :


eo - suttner, berta von - for la batalilojn !
PDF - 1.8 Mio, 0 x 0 pixels
IHEU_logo
JPEG - 24.5 kio, 450 x 306 pixels
Teroristoj
JPEG - 283.5 kio, 1754 x 1239 pixels
IHEU logotipo

En la sekvo de la parizaj teroratakoj de la 13-a de novembro. la Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) skribis al Prezidento Hollande. La malferma letero de la semajno post la atakoj estas nun publikigata en sia plena teksto, angle kaj france, ĉi-sube. (Vi povas legi ankaŭ nian publikan deklaron pri la atakoj.)

Kara s-ro Prezidento,

Mi skribas al vi por la Internacia Humanista kaj Etika Unio, la reprezenta establo por humanistoj tra la tuta mondo. Ni esprimas profunde sentatajn kondolencojn pro ĉiuj, kiuj estis murditaj aŭ vunditaj en la atakoj okazintaj en Parizo pasintan vendredon.

Kiel tiom da aliaj, ni estis ŝokitaj kaj indignitaj pro tiuj sensencaj agoj de barbarismo, kaj pro la kovardeco de la krimintoj, kiuj aparte alcelis sendefendajn junajn homojn ĉe koncerto kaj en restoracioj.

Francio havas longan kaj fieran historion de laikeco, kaj tiu tenaca devontiĝo koncerne la apartecon de eklezioj kaj ŝtato, kunlige kun ne fleksiĝanta sindediĉo al la principoj de Libereco, Egaleco kaj Frateco, sur kiuj la Franca Respubliko estis konstruita, kuraĝigas kaj inspiras sennombrajn homojn tra la tuta mondo. Francio havas tutmondan rolon de gvidanteco kaj respondecon agi etike kaj racie en la reago je la krimaj perfortaĵoj de la pasinta vendredo, protektante islamajn malplimultojn kontraŭ ia ajn reprezalia reago, kaj ankaŭ gvidante internaciajn klopodojn por venki la Islaman Ŝtaton.

Kiel humanistoj, ni daŭrigos la laboron tutmonde kaj transkomunume por akceli la valorojn de homeco kaj espero super malamo kaj timo.

Respektoplene via,

Andrew Copson

Prezidanto
Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU)

 Internacia Humanista kaj Etika Unio

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio