Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce La libeloj
puce Ĝemil Ksus ESPERANTA BESTARO

La libeloj

artikolotraduko


Kun la libelo la naturo superatutis sin mem : Ĝi apartenas al la plej rapidaj, plej grandaj kaj plej maljunaj insektoj, kiujn la mondo konas.

Logate de la sunbriloj glitas diamanto el sia bruna mantela larvo – jen la nasko de libelo, kiu germane estas nomata mozaikvirgulino. Ĉirkaŭ du jaroj la libelo vivis en akvo ĝis ĝi disfaldas dum kelkaj tagoj sian blue verdan someran veston kaj briltreme ensorĉigas niajn ĝardenojn.

Bato de la flugiloj belecen

Dum kvin jaroj libeloj povas vivi en akvo, ili senhaŭtigas sin dum tio ĉirkaŭ dek fojojn- per kio ili fariĝas ĉiufoje iom pli belaj. Tuj kiam ili fuĝis el la larva ingo kaj flugas tra niaj ĝardenoj ili pasigas la tagon kun tri okupoj : ĉasado de aliaj insektoj, ripozoj en sunbanoj kaj partnera serĉo por havigi idojn. Tiel faris tion la praaj antaŭuloj jam antaŭ 320 milionoj da jaroj. Kaj ĉar komence de ilia tempo ekzistis nek birdoj nek pli grandaj malamikoj en la aero, ili komence havis eĉ flugilojn kun etendita vasto de 70 centimetroj – ili estas la plej grandaj insektoj, kiuj kiam ajn vivis surtere.

La anatomio de libela flugo

Antaŭ ĉio libeloj estas veraj flugakrobatoj : Ili ne nur povas zigzagi enaere aŭ dum onoj de sekundoj ŝanĝi la flugdirekton – ili estas ankaŭ la ununuraj insektoj, kiuj povas retroflugi ! Per siaj 40 flugilobatoj dum sekundo ili atingas senprobleme 50 kilometrojn dum horo. La libelo flugas tiel unike bonege, ĉar la antaŭa kaj malantaŭa flugilparoj batas laŭ diversaj ritmoj. Kaj tial, ĉar iliaj flugmuskoloj rekte komenciĝas ĉe la flugiloj, kiuj aldone estas stabiligataj de laŭlongaj muskolofibroj, ili povas atingi altojn ĝis preskaŭ 2000 metroj.

Akrobato kun superokuloj

Tiu, kiu tiel bone povas flugi, devas ankaŭ vidi tre bone. Libeloj havas pli ol 60 000 facetajn okulojn, per kiuj ili povas rigardi en ĉiuj direktoj. Tiel ili kapablas analizi 200 bildojn dum sekundo. Por komparo : Homo povas analizi nur 20 bildojn dum sekundo. Kaj tial do glitas en formo de libelo ne nur fluganta diamanto, sed ankaŭ unika mirindaĵo de la naturo el ĉiu larvo.

tradukis Hans-Georg Kaiser

Gloso :
Germane tiel nomata "Blue verda „mozaikvirgulino“

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio