De kelkaj jaroj, Vjetnamio, lando kie nur la reganta komunista partio estas permesata subpremas tre severe la politikajn opoziciulojn, pli kaj pli viglajn en Interreto. Tiu plia arestado denove montras tion. Kaj ŝajnas ke la oftaj internaciaj kritikoj kaj premoj nenion ŝanĝas.
La Tribunalo tute ne indulgis. Ngô Hào, 65-jara aktivulo restos en malliberejo dum la dekkvin venontaj jaroj.
Tia puno, tre grava, ne estas surpriza en Vjetnamio. Ĝi eĉ fariĝis kutima por la multaj disidentoj malliberigitaj tiujn pasintajn jarojn.
Kiel tiom da aliaj antaŭ li, Ngô Hào estis kondamnita pro « aktiveco celanta renversi la popolan potencon ».
Arestita pasintan februaron, li estis kulpigita pro skribo kaj diskonigo de malamikaj dokumentoj kontraŭ la reĝimo, nome en interreto, inter 2008 kaj 2012.
La edzino de la disidento enretigis malferman leteron al Unuiĝintaj Nacioj kaj ties ĝenerala sekretario, Ban-Ki-moon.
Ŝi petas helpon de la internacia komunumo por akiri liberigon de sia edzo.
La espero estas malgranda, ĉar la Vjetnama Ŝtato restas plejofte surda koncerne la kritikojn.
La liberigado en aŭgusto de juna studenta aktivulino dum ŝia apelacia proceso – maloftega decido – estigis ŝajnan esperon.
Sed per tiu plia kondamno, le mesaĝo sendita estas klara. La registaro anoncas finon de rilativa paciga periodo.
Nuntempe, 120 politikaj malliberuloj estas en malliberejo.
http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20130915-vietnam-blogueur-ngo-hao-prison-15-ans
– Vjetnamio : 65-jara blogisto kondamnita al 15 jaroj da malliberejo
– Pune, Kuala Lumpur, Delhi, Paris, Riyad, Kolhâpur, Copenhague, Dacca…
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.