Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)
puce Aktoj de la Internacia Konferenco de la 7-a kaj 8-a de aprilo 2023

Francio : ciber-cenzuro : Francio akuzita far la reto “Raportistoj Sen Landlimoj” (RASL)

13/03/2012

elŝuti :


Cenzuron de Francio
JPEG - 19 kio, 588 x 294 pixels

RASL publikigis ĉi-12an de marto, internacia tago kontraŭ la ciber-cenzuro, raporton kiu akuzas la landojn kiuj kondutas malamike al interreto. Francio estas akuzita pro la leĝoj LOPPSI (Leĝo pri orientado kaj programado por interna sekureco) kaj HADOPI (Alta Aŭtoritato por disvastigo de verkoj kaj protektado de interretaj rajtoj) sed ankaŭ por eksportado de kontroladaj teknologioj en diktaturoj.

Pluraj dekoj da landoj estas diskonigitaj de la Neregistara Organizaĵo, aparte por « speco de cenzuro de interreto, konsistanta ĉu el arestadoj ĉu el turmentado de ret-civitanoj, de kontrolo de retanoj, de blokado de retejoj, aŭ alpreno de leĝoj liberdetruaj. »

Francio figuras apud Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, de Kazakstano, Rusio aŭ Tunizio, ĉar ĝia « registaro kontraŭstaris juĝajn decidojn aŭ internaciajn rekomendadojn kondamnante la filtradon aŭ interrompon de ret-aliro, kaj tio, en kunteksto de premado sur la fontoj de ĵurnalistoj. Francio ne devas rezigni pri interreta esprimlibereco kaj neŭtraleco de la reto favore al sekurisma tentado aŭ al protektado de aŭtor-rajto. »

Precize la leĝoj LOPPSI, permesante la filtradon de la reto, aŭ HADOPI kaj « ties subpremada koncepto pri protektado de aŭtor-rajto » estas akuzita de RASL.

Pli interesa, la Neregistara Organizaĵo fokusas ankaŭ la fakton ke multaj entreprenoj francaj (Alcatel, Qosmos, Amesys, Vupen, Septier, Scan & Target et Aqsacom) vendis teknologiojn pri kontrolado de la loĝantaro en « landoj kie la homaj rajtoj estas piedpremitaj », Irano, Sirio aŭ Libio kaj aliaj. Legu la kompletan raporton pri Francio :

http://fr.rsf.org/france-france-12-03-2012,42062.html

Ĝenerale, la raporto estas zorgodona. Se la antaŭa raporto agnoskis la sociajn retojn kiel faktoro de emancipado, tiu jaro estas markita far la volo de multaj landoj komune nomitaj demokrataj kontroli interreton. La raporto maltrankviliĝas ankaŭ pri la kvanto da teknologiaj armiloj venditaj. Francio restante ĉepinte koncerne la kontrolon. Tion, fokusis la Spy-Files de Wikileaks ĉi-jare :

http://owni.fr/2011/12/01/spy-files-wikileaks/

Male, dum la ŝtat-cenzuro ampleksiĝas, RASL omaĝas tamen la fakton, ke la kompleta silento kiel ekzemple en Nord-Koreio estas rompita dank’al interreto.

http://www.humanite.fr/medias/cyber-censure-la-france-epinglee-par-resf-492061

 Francio : ciber-cenzuro : Francio akuzita far la reto “Raportistoj Sen Landlimoj” (RASL)

Nigra : malamikoj de interreto

Ruĝa : landoj sub kontrolo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio