Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas

elŝuti :



PDF - 976.5 kio, 0 x 0 pixels

PDF - 5.2 Mio, 0 x 0 pixels

PDF - 3.1 Mio, 0 x 0 pixels
Mondcivitana flago

Manke de supernacia leĝo la ŝtatoj estas devigataj kalkuli je forto por defendi siajn interesojn. Konsekvenco : la milito ĉu vola ĉu akcidenta iĝanta, depost la atoma malintegrado kaj de la disvolviĝo de la bakteriaj armiloj, la absurda "fina solvo", la genocido vastigita al la tuta homa raso..

Manke de tutmondaj institucioj kapablaj certigi la kontentigon de la fundamentaj bezonoj komunaj al ĉiuj, la homa persono estas ofendmokata. Dum grandegaj riĉaĵoj estas malŝparataj, du trionoj el la homaro suferas malsaton.

Tamen la sciencaj kaj teknikaj progresoj ebligas organizadon de tutmonda komunumo, en kiu regus paco kaj abundo, en kiu la fundamentaj liberecoj estus garantiataj al la individuoj, al la popoloj, al la nacioj.

Kial ne estas tiel ? Ĉar la registaroj hipnotizitaj de sia devo antaŭigi la naciajn interesojn de sia lando, for de konsento pri la necesaj transformadoj, eĉ malhelpas la agadon de la internaciaj institucioj kreitaj por defendi la universalan pacon kaj servi la homon.

Tial, la savo povas veni nur de la monda popolo, de la individuoj ĝin konsistigantaj, de ĉiu el ni.

La unua ago, simpla sed efika, al kies plenumo ni invitas ĉiun el vi, kiel ni mem faris, konsistas registrigi sin kiel MONDCIVITANON.

La dua paŝo, kiun ni kune faros, se vi sufiĉe multnombre respondos al nia alvoko, estos organizi sur transnacia bazo la balotelekton de delegitoj komisiotaj por defendi la homan aferon, esprimi la depostulojn de la monda popolo, kaj fine ellabori la leĝon de pacema kaj civilizita mondo.

Subskribis (la 3an de marto 1966) :

Lord BOYD ORR (Britio) Nobelpremiito pri paco ;

Josué de CASTRO (Brazilo) verkisto de "Geopolitiko de la Malsato" ;

Danilo DOLCI (Italio) instiginto de la sociaekonomia elvolviĝo de Sicilio, Leninpremiito ;

SHINZO HAMAI (Japanio) eksa urbestro de Hiroshima ;

Prof.J.L.HROMADKA (Ĉeĥoslovakio) prezidanto de "Christian Peace Conference" ;

Prof.Alfred KASTLER (Francio), Nobelpremiito pri fiziko ;

S-ino Rayan NEHRU (Hindujo) ;

Prof.Linus PAULING (Usono) Nobelpremiito pri ĥemio kaj pri paco ;

Abato PIERRE (Francio) fondinto de la komunumoj "Emmaüs" ;

Jean ROSTAND (Francio), biologo, membro de la Franca Akademio ;

Lord Bertrand RUSSEL (Britio) filozofo kaj matematikisto, Nobelpremiito pri literaturo ;

Prof.Ivan SUPEK (Jugoslavio), membro de la Jugoslavia akademio de sciencoj kaj artoj ;

Prof.HANS THIRRING (Aŭstrio), membro de la Scienca Akademio.

Retejo de la RECIM-Registrocentro de la Mondcivitanoj :
 Denaska identeco postulas politikan volon
 PAKTO DE LA MONDCIVITANOJ
 Ĉiuj ni estas MONDCIVITANOJ
 Esperanto ĉe la Mondcivitanoj
 KIAL MONDCIVITANOJ ?
 VIA ENREGISTRIĜO

Kongreso de la Popoloj : la Kongreso de la Popoloj estas antaǔbildo de demokrate elektita tutmonda asembleo de la popoloj / laŭ la franca esperantigis Jacqueline Lépeix

Unu aŭ nul : la mondo estos tutmondista aŭ ne plu estos / Guy Marchand ; [tradukis, Heredanto]

Tutmonda civila stato : 1-a tutmonda institucio / Mondcivitanoj ; [el la franca, esperantigis : Jacqueline Lépeix]

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio