Kaj en la neĝmontaro
jen fluas frida font’ ;
trinkintoj rejuniĝas,
plu junas post renkont’.
Mi ofte fonte trinkis
de l’ frida akvoflu’,
neniam mi oldiĝis,
mi ĉiam junis plu.
La akvo jen fluanta
trinkendas de l’ migrant’,
kaj al la amatino
mansvingu per la gant’.
Mi al ŝi palpebrumis,
ŝin puŝis per la ŝu’.
Aĥ, kiom ĝi doloras :
adiaŭ’ en la fru’.
"Adiaŭ mia kara,
adiaŭ karulin’ !"
"Sed kiam vi revenos,
plejkoramato min ?"
"Se neĝos ruĝajn rozojn,
se pluvos freŝa vin’.
Adiaŭ mia kara,
adiaŭ karulin’."
"Ne neĝos ruĝajn rozojn,
ne pluvos freŝa vin’.
Neniam vi revenos,
plejkoramato, min."
tradukis Hans-Georg Kaiser
PS : La kvara kaj kvina strofoj de la originalo mankas en tiu ĉi kantversio de Zupfgeigenhansel. Krome la unua verso en la originalo troviĝas fine de la kanto. Tio ne estas miriga. Kiu diru kun certo, kiu estas la originalo, tiaj kantoj estas la propraĵo de popolo, kaj ne de unu persono. Krome verkis tiun kanton eventuale ne nur unu persono. La kanto estas kiel bone ŝlifita diamanto. En la germana poezio la tekstoj de la plej bonaj popolkantoj estas fakte la kronjuveloj. (HGK)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.