Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Galeano forpasis
puce Galeano : La elefanto
puce Galeano : La lingvo
puce Galeano : La rajto deliri
puce Galeano:Guajakarbo

Galeano : La lingvo

(el "Memoro pri la fajro")

 
Eduardo Galeano
La lingvo


Briligita de la rebrilo de la propra koro leviĝis Unua Patro de la indiĝenoj en la malhelo kaj kreis la flamojn kaj delikatan nebulon. Li kreis la amon, sed havis neniun, al kiu li povus doni ĝin. Li kreis la lingvon, sed havis neniun, kiu aŭskultas lin.

Tial li petis la diojn, ke ili kreu la mondon kaj havigu la fajron, densan nebulon, pluvon kaj venton. Li aldonis melodion kaj la tekston de la sankta himno, por ke ili vekigu inojn kaj virojn por vivi. Tiel la amo fariĝis ligo, gajnis la lingvon vivo kaj Unua Patro estis liberigita de sia soleco. Ankoraŭ nun li akompanas la virojn kaj inojn, kiuj migras kaj kantas :


Ni metas la piedojn sur tiun ĉi teron,

ni metas la piedojn sur tiun ĉi briltreman teron.


PS : tradukis Hans-Georg Kaiser el la germana traduko de la libro : „Memoro pri la fajro“. (Erinnerung an das Feuer), Tuta eldono, Peter Hammer eldonejo, paĝo 2o

La Guaraní estas praindiĝenoj de Paragvajo kaj de Brazilo, kiuj dum la lastaj kvindek jaroj spertis multe da perforto de brazilaj bienuloj. Ilia lingvo eĉ legeblas en belaj libroj.




 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio