Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Berlina komentario pri la Fundamento
puce Klaŭdo Roux : La natursciencaj terminoj en la Nova PIV
puce Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)
puce Oldo (Auld) pri esperantigo de propraj nomoj
puce Rajmundo LAVAL : Pri propraj nomoj
puce UNIVERSALA ESPERANTO METODO DE DOKTORO BENSON (instrulibro de Esperanto)
puce Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj
puce Ĝemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?

Rajmundo LAVAL : Pri propraj nomoj


Enkonduko

La demando estas kompleksa k konfuza. Tiu ĉi modesta kontribuo celas alporti en ĝi ian klaron, gvidate per jena rimarko, kiun ni pro­vos pravigi en la postaj linioj.

Konfuzon naskis k daŭrigas du koneksaj kaŭzoj, kiuj sidas en la menso de la ĝisnunaj mondlingvanoj.

1e - nesufiĉa kutimiĝo al la originala karak­tero de esperanto.
2e - naciisma k tradiciema spiritostato.


Tiuj fakto k inklino instigas la esperanti­stojn serĉadi neeblan vojon tra neakordeblaj interkontraŭaĵoj. Nur post atingo al plena konscio pri tio ni povos liberiĝi de paralizaj antaŭjuĝoj k trafi fruktodonan metodon.


 1. Ĝeneralaĵoj.

(1.) En kelkaj maloftaj okazoj, la nacia nomo. fonetike k grafike, povas esti senŝanĝe konservata en esperanto : ekz. Milano. Tiun simplan solvon ni nomos grafika­fonetika. En aliaj okazoj, por skribi pro­pran nomon en esperanta teksto, ŝajnas ke multaj verkistoj konas nur du eblajn procedojn : la fonetikan, kiu celas kon­servi la prononcon de la originala lingvo, k la grafikan, kiu konservas ĝian orto­grafion.

Ĉiu el ambaŭ procedoj havas siajn fa­natikulojn, kiuj ĝin unu fojon por ĉiam elektis, ekskluzive uzadas, disputas k klopodas, por ke ĝi ricevu la sankcion de universala regulo. Ni konstatos, ke :

(2) Ambaŭ prezentas komunan malavan­taĝon : Ĉiu el ili estas ne universale aplikebla, ne en ĉiuj okazoj validaj. Eĉ kune, ili ne sufiĉas por solvi ĉiujn apartajn problemojn.

(3) Feliĉe ekzistas alia solvo : la esperant­igado, laŭ pluraj eblaj procedoj. Ekzemplojn pri tiuj diversaj procedoj ni trovos :

(4) en naciaj lingvoj ;

(5) en la formado de vortoj ;

(6) en la transskribado k kreado de pro­praj nomoj en esperanto.

(7) El tiuj ekzemploj elstariĝas ĉefa gvid­principo.

(8) Tamen, en aplikado, tiu diverseco de uzeblaj procedoj, kiu estas riĉeco, esti­gas malfacilajn demandojn, kiujn ni devas solvi.


 2. Ambaŭ procedoj ne sufiĉaj.

-* 21. La fonetika, aparte ŝatata en SAT-medio, ofte liveras nur proksimumajn rezultojn k strangajn formojn. Jam rimarkis Zamenhof : »La fonetika skribado kaŭzas ofte tro grandan kriplaĵon de la propraj nomoj [1].« 

Ja multaj nomoj (germanaj, francaj, hispanaj, arabaj, ktp., k eble la pli mul­taj anglaj nomoj) ne estas ĝuste repre­zenteblaj per esperantaj literoj, ĉar ili enhavas neesperantajn sonojn : oni scias, ke kompleta fonetika alfabeto bezonas multe pli ol niaj 28 signoj : »Aptn« Sinkler [2] aŭ »Ŭinstn Ĉ’ĉil«  [3] ne estas vere akcepte­blaj.

-* 22. La grafika ricevis aŭtoritatan aprobon (1935). Tiam S-ano Rollet de Lisle, prezi­danto de la Lingva Komitato k Akademio, konsilis : skribi la nomon laŭ la nacia ortografio k legi ĝin laŭ la espe­ranta prononco [4]. Ekz. Bordeaux, pr. Bor­de-a-uks Tourcoing, pr. To-ur-co-ing, Gainsborough, pr. Ga-ins-bo-ro-uĝ. En 1936 li ree prezentis la konsilon en pli nuancita formo :

 »Skribe oni uzu por la esperantigitaj no­moj - krom tiuj de la nenaciaj lokaj (kontinentoj, oceanoj) la metodon uzatan por la aliaj, t. e. skribadon laŭ la originala formo per la esperanta alfabeto (kun literoj q, w, x, y). Parole, oni pro­noncu ĉiujn nomojn neesperantigitajn laŭ la originala prononcado, se ĝi estas ko­nata de la interparolantoj - por aŭdado, ĉar la skriba prezentado ne taŭgas (?) - aŭ kiel esperantaj vortoj.« (Sen akuzativo, mi respektas la ortografion kiel la stilon de la originalo).

_ »Resume temas skribe nur pri anstataŭi­gado de la esperantigitaj nomoj per la originalaj, t. e. ĝeneraligo de metodo jam nun uzata en la esperantaj publikaĵoj ; kaj tiu rezultato estos facile atingita per arkaismigo de la esperantigitaj nomoj, se oni uzas samtempe la originalajn, kio po­vas kaŭzi neniun miskomprenon.«  [5]

Tiu ekstrakto, en kiu mi mem substre­kis kelkajn vortojn, tipe spegulas la tendencon de iuj eminentuloj k oficialu­loj : pri tiu tendenco lasas ja tiu teksto »neniun miskomprenon« . Ni poste vidos, ĉu ĝi akordiĝas kun la zamenhofa instruo. Nun ni detale analizu la konsilon.

-** 221. En la unua formo sisteme, en la dua va­riante (... »aŭ kiel esperantaj nomoj« ) : legi la nomojn laŭ la esperanta prononco de la literoj. Provu aŭde rekoni, en tia prononco, la supre cititajn nomojn, aŭ jenajn : Boileau, Boirac, Couteaux, Du­bois... estus kruele insisti.

-** 222. Pri la literoj q, w, x ; y, necesus prononc­regulo ; ekz. q=k, qu=kv, w=ŭ aŭ v, x=ks, kz aŭ gz, y=i aŭ j. Sed necesus ankaŭ precizigi la sonojn de ch, gh, ph, sh, th, cz, sz, rz, ktp. Ĉu ĉiam ch=ĉ laŭ la Fundamento [6] ? Do ni prononcu : »Muziko de J. S. Baĉ« ? Kaj gh=ĝ, eĉ en italaj nomoj, aŭ en »Waringhien« ? Aŭ ĉu, pri la nomoj el ĉiu aparta lingvo, doni la prononcregulojn de tiu lingvo ? Tiel faris Kalocsay pri la italaj (nur) en sia majstra traduko de »Infero« , tial ke li »domaĝis ilin difekti per transskribo«  [7].

Ĉe kelkaj lingvoj estas relative facile, sed mi nur mencias la francan k la anglan...

Kredeble sama skrupulo motivigas la proponon pri q, w, x, y. Tamen ni ĉiuj akceptas, ke la sama vorto estas skribata en franca lingvo »axe« , en germana »Ach­se« k en esperanto »akso« ; »lukso« ne ĝe­nas nin : kial do »Luksemburgo« vundus niajn okulojn ?

Rimarkinde : tiu enkonduko de kvar novaj literoj en nian alfabeton estas pro­ponita ĉefe de kelkaj el tiuj, kiuj ĝene­rale plej akre kontraŭbatalas ĉian nova­ĵon per la aŭtoritato de l’ Fundamento. Ni ne sekvos tiujn strangajn reformemu­lojn sur tiu danĝera vojo : ni konservu nian 28 literan alfabeton.

-** 223. Tiuj, kiuj konas la originalan lingvon de nomo originale skribita, malfacile sin trudos prononci aliel ol nacilingve : cetere estas videble, ke tiun varianton preferis la aŭtoro de la konsilo ( »laŭ la originala prononcado, se ĝi estas konata de la interparolantoj « ).

Ĉar la esperantistoj ofte ne estas poli­glotoj, evidente ne estas tiel atingebla la dezirinda unueco en prononco.

-** 224. »skribado laŭ la originala formo per la esperanta alfabeto« . Kion precize signi­fas tio pri ne-latinalfabetaj lingvoj (orienteŭropaj, aziaj kc.) ? Ĉar tiu embarasa punkto evidentiĝis nesolvebla per lia si­stemo, Rollet de Lisle simple forlasis ĝin tiurilate k proponis por urbnomoj akcepti la transskribon de lokaj esperantistoj.

Nu, en tiu aŭtoritata teksto, kiu, krom tio, ne rezistas al serioza kritika ekza­meno, jen estas la sola saĝa propono : ni memoros pri ĝi.

-* 23. Resume : ekzistas nomoj ne prononceblaj en esperanto, aliaj ne skribeblaj, aliaj nek skribeblaj nek prononceblaj. La fonetika kiel la grafika solvoj, ĉiu sola aŭ ambaŭ kune, ne sufiĉas. Kial iuj esperantistoj tiel obstine sin tenas je tiu aŭ ĉi tiu ?

Miaopinie tial, ke ĉiu el ambaŭ tenden­coj, konscie aŭ ne, penas konservadi iun nacian karakteron de la nomoj : aŭ pro­noncan, aŭ skriban.

Se ni tion bone ekkonscias, ni povas nin deligi de niaj malraciaj opinioj k sen­timentaj preferoj, k serĉi solvon sur aliaj vojoj.


 3. Alia ebla solvo.

-* 31. La ekzemplo de la nacilingvoj.

La naciaj lingvoj, en la transskribado de fremdaj nomoj, ofte ne atentas la pronon­can aŭ skriban karakteron de la nacia originalo :
Mejico=Mexique – Deutschland=Ger­many=Allemagne - Regensburg=Ratis­bonne – Aachen = Aix-la-Chapelle = Aquisgran - Charlemagne = Karl der Grosse.

Per tiaj ekzemploj pleniĝus dika libro.

-* 32. La ekzemplo de la Majstro.

Ofte Zamenhof, nek pure fonetike, nek pure grafike, esperantigis proprajn no­mojn : ne nur nenaciajn, sed ankaŭ no­mojn de landoj, gentoj, urboj k personoj : ne Pari aŭ Paris, sed Parizo ; ne Bulonj aŭ Boulogne, sed Bulonjo. Ifigenio en Taŭrido.

-* 33. Kial ne same esperantigi ĉiujn nomojn ? Kio malhelpus ? Principe nenio. Praktike staras danĝero : ĉiu nomo povas ricevi de diversaj aŭtoroj plurajn esperantajn for­mojn - same kiel en la kreado de komu­naj neologismoj, sed multe pli : ĝi jam evidentiĝis en multaj okazoj.

-* 34. Do, por forigi la disputadon k konfuzon, principo : esperantigado per pluraj proce­doj, por sendanĝere aplikadi la principon, metodo. Kia metodo ? Je la lumo de niaj ĝisnunaj konstatoj evidentiĝas, ke ĝi ne estas reduktebla en unu rigida facila re­gulo. Por pli funda esploro, ni rapide no­tos la procedojn uzatajn en naciaj lingvoj k pli detale analizos la formadon de la komuna esperanta vortaro.


 4. Fremdaj nomoj en naciaj lingvoj.

-* 41. Grafiko k fonetiko kongruas.

Ekz. en pluraj okcidentaj lingvoj, Co­lombo, same skribata, estas prononcata Kolombo (aŭ Kolombo’).

-* 42. Fonetika procedo, aplikata al ne-samalfabetaj lingvoj (kun malfacilo, kiel en esperanto).

>
-* 43. Grafika, kun ambaŭ prononcmanieroj : originala aŭ laŭlitera. Ekz. francoj skri­bas Shakespeare, Beethoven, k prononcas proksimume laŭ la originala prononco. Ili skribas Berlin, Brindisi, don Juan. don Jose, k prononcas france (dum, al­menaŭ en la itala titolo de la opero de Mozart, don Juan italiĝis : Don Giovanni). Ĉe malpli famaj nomoj regas konfuzo en prononco.

-* 44. Kompromiso inter fonetiko k grafiko : la transskribo estas nek tute fonetika, nek tute grafika, sed la nomo sufiĉe similas la originalon por esti rekonebla en skribo k parolo : Brussel =Bruxelles. Strassburg = Strasbourg. Lisboa=Lisbonne=Lissabon.

-* 45. Traduko.

-** 451. Nomoj kun senpera signifo : Zweibrŭcken=Deux-Ponts (Du Pontoj).

-** 452. Sen preciza signifo, per natura disevoluo de komuna fonto aŭ pro derivo de malsa­maj fontoj : Aachen=Aquisgran. Thion­ville=Diedenhofen.

-** 453. Kromnomoj : Rotbart=Barbarossa=Bar­berousse.


 5. Formado de la esperantaj komunvortoj.

 »Esp-o praktike kombinas grafikon k fone­tikon en siaj vortoj«  [8]. En la starigo de la fundamenta Universala Vortaro, Zamenhof uzis jenajn procedojn :

-* 51. Grafiko k fonetiko kongruas. La vorto estas skribe k prononce tute sama, kiel en iu »natura« lingvo : la, nun, nur, post, tamen, forte, novembro. En multaj okazoj la radiko estas sama k la vorto diferencas nur per la finaĵo : aprilo, junio, julio, fero, grado, parolo, tago, foje ankaŭ per la akcento : monato.

-* 52. Fonetiko : la esperanta skribo liveras pro­noncon saman kiel tiu de iu nacia lingvo, aŭ por la tuta vorto, aŭ por ĝia radiko, jen ekzakte, jen proksimume : kaj, tre, tro, amiko, bulvardo, ferdeko, filozofo, kolero, konservi, kupeo, omleto, skeleto, ŝtalo, tualeto.

-* 53. Grafiko : la vorto konservas la skribofor­mon de iu lingvo, aŭ ekzakte, aŭ proksi­mume, kun esperanta finaĵo : birdo, boato, muro, lito, prononci, scienco.

-* 54. Kompromiso.
-** 541. La vorto konservas parte la skriban, parte la prononcon de la origino (ĝene­rale nur proksimume) : kajero, kuraĝo, kuseno, najtingalo.

-** 542. La vorto skribe aspektas kiel en unu lingvo, parole sonas kiel en alia (pli, mal­pli precize, ĉar ĝi sonas esperante !) : ĝar­deno, ĉielo, ĝenerala.

Tiujn procedojn trafe analizis de Beau­front en dulingva (esperanta k franca) teksto : »Strukturo de l’ vortaro espe­ranta«  [9].

-* 55. Traduko.

Esperanto larĝe uzas en praktiko la tra­dukan procedon, dank’ al sia aglutina karaktero, kiu ebligas la tradukon de vor­toj per kunmeto de esperantaj elementoj. Plie :
-* 56. Originala kreado.
Afiksoj iĝintaj memstaraj vortoj. Tabelo de la simplaj vortoj. Vortoj ne venantaj (almenaŭ ne laŭ normala vojo) de frem­da radiko : edzo.


 6. Transskribo de propraj nomoj en esperanto.

En la ĝisnuna praktiko retroviĝas la samaj 6 procedoj :

-* 61. Grafiko - Fonetiko.

Tuta vorto : Milano, Torino, Toronto.

Radiko : Romo, Berlino.

-* 62. Fonetiko : Bulonjo, Oksfordo.

-* 63. Grafiko : Londono.

-* 64. Kompromiso :
Nice=Nizza=Nico. Parizo, Nov-Jorko.

-* 65. Traduko : Norda Maro, Ruĝa Maro, Mal­grandruso.

-* 66. Originala kreado : U. S. of North America =Usono. Pseŭdonimoj : D-ro Esperanto.


 7. La ĉefa gvidprincipo.

-* 71. En komunaj vortoj. Kio gvidadis la Maj­stron en la elekto de tiu aŭ alia procedo por ĉiu aparta okazo ? La principo : mak­simuma internacieco. Rimarko de K-do Varingjen : kiam el la naciaj vortoj ne elstaris internacia formo, Zamenhof ĝenerale elektis la latinan radikon : kverko, fago, brasiko. Tiu procedo aparte ĝustas pri natursciencaj nomoj, ĉar la tutmonda sciencularo universale uzas latinan ter­minaron (ofte modernajn nomojn latini­gitajn).

-* 72. Ĉe propraj nomoj. Estas klare, ke la sama principo staris en la menso de Zamenhof, kiam li esperantigis proprajn nomojn. Ja eĉ por nacioj, li ne timis deflankiĝi de la nacia radiko, se ĝi estis nesufiĉe inter­nacia :

hispano, germano, hungaro, japano, Var­sovio, Vieno. Laŭ lia ekzemplo, ni, kiam necese, rezignu troan fidelon al grafiko aŭ fonetiko. Ni ĉerpu el ĉiuj fontoj. Esperanto plene rajtas asimili ĉiudevenajn ra­dikojn, ilin konformigi al sia propra ka­raktero, egale kiel ĉiu alia vivanta lingvo.

-* 73. Bedaŭrinde la principo »maksimuma inter­nacieco« ne konservas plenan signifon, kiam temas pri nomoj sen eksterlanda famo.


 8. Aplikado.

Nun ni skizis la konturon de l’ problemo, ekvidis ĝeneralan vojon al solvo de diversaj demandoj k ektuŝis kelkajn el la renkontotaj obstakloj. Por provi paŝon plian, ni ekzamenu la materialon laŭ di­versaj klasoj.

-* 81. Geografiaj nomoj.

-** 811. Nenaciaj : oceanoj, maroj, kontinentoj, insuloj, arkipelagoj, duoninsuloj, kaboj, golfoj, istmoj, markoloj, kanaloj, riveroj, lagoj, montoj, vulkanoj, ebenoj, dezertoj, ktp.

Multaj, jam fiksitaj per la literatura uzado, apartenas al la komuna vorttre­zoro. La aliaj, malpli konataj, kvazaŭ fa­kaj terminoj, apartenas al la teknika vortaro : ilin mondskale prizorgu la geo­grafoj.

-** 812. Gentoj, nacioj, landoj (aktualaj).

La temo okazigis pasiajn debatojn : ujo aŭ io ? Ĝi povas esti senpasie pristudata.

-*** 812.1. Malnovaj nacioj.

El la nacia (genta) radiko deriviĝas la landnomo per -ujo aŭ -lando : Greko, Grek’ujo aŭ Grek’lando. Zamenhof skri­bis : »Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn, sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso ’uj’ «  [10].

T. e. : ni devas diri : Franco (gento), Franc’ujo (lando), k ne : Franco (lando), Franc’ano (gento) ; sed la derivo per ’uj’ ne estas la unika akceptebla : Zamenhof mem ankaŭ derivis per ’land’.

-*** 812.2. Pli novaj ŝtatoj.

El la landa radiko deriviĝas per -ano la nomo de la loĝanto : Usono, Uson’ano.

-*** 812.3. Kelkaj nomoj, kiuj finiĝas per »lando« , tamen apartenas al la dua speco ; en la esperanta formo »lando« fariĝis parto de la radiko : Nederland’o, k ne Neder’lan­do (ne ekzistas Nedero), Holando, Irlando, Islando.

Iuj diras : Finn’o, Finn’lando, aliaj : Fin­land’o, Finland’ano.

Same, en iuj mondpartoj, aliaj finaĵoj : -stan, -guay. La esperantistoj, kiuj kon­servas ilin en la esperantigo, konsideras ilin kiel parton de la esp-a radiko : Tur­kestan’o, Urugvaj’o, do : Turkestan’ano (ne tre bela), Urugvaj’ano, ktp.

-*** 812.4. Inter tiuj landnomaj radiko, multaj havas internacie finan i :
Aŭstrali’o, Bosni’o, Siberi’o.

-*** 812.5. Anstataŭ »-ujo« , pli k pli multaj ver­kistoj uzas la formon kun »-io« , kiu estas tre internacia. Ortodoksuloj ripro­ĉas : la sufikso -io estas malkorekta. Prave ! Sed la nomoj, en kiuj ’i’ estas nur litero de la radiko (iuj diras : pseŭdosufikso) estas korektaj laŭ la 15a regulo de l’Fundamento (fremdaj vortoj) : Itali’o apud Ital’ujo, same kiel delegaci’o apud delegit’aro aŭ redakci’o apud redakt’ist’aro.

Tiun solvon enkondukas en multaj okazoj la leĝo de analogio : Alĝero, Alĝerio. do simile : Monako, Monakio ; Luksemburgo, Luksemburgio.

-*** 812.6. La elekto de la radiko (kun aŭ sen ’i’) iafoje okazigas konflikton laŭ tio, ĉu oni atentas la internaciecon de la landnomo aŭ de la landana nomo. Brazilo, Kanado, Peruo estas pli internaciaj ol. Brazilio, Kanadio, Peruvio ; sed Braziliano, Kanadiano, Peruviano estas pli internaciaj ol Brazilano, ktp. Tial por kelkaj landoj troviĝas en ŭzado ambaŭ formoj.

Meksiko, Meksikano estas internaciaj - sed kiel distingi la urbon de la lando ? Iuj proponas : Meksikurbo.

-*** 812.7. La regulo notita sub 812.1 k 812.2 iafoje estas malfacile aplikebla. Hezitoj troviĝas en zamenhofaj verkoj : »Egipto« estas jen lando, jen gento. En Egipto loĝis Egiptanoj - Egiptoj loĝis en Egiptujo. La internacieco kondukus al Egipto (lando) sed Egiptiano (konflikto, 812.6). Ebla sintezo : Egiptoj (antikva popolo), Egipti’o, Egipti’anoj (nunaj loĝantoj).

-*** 812.8. En moderne kreitaj regnoj, kun tamen miksdevena loĝantaro, elvolviĝis popola ŝovinismo, kiu malfacile akceptus la derivon »-ano« , se la malnovaj popoloj konservus radiknomojn.

Kelkaj aŭtoroj (Meazzini, Bartelmes) proponis tiri gentnomojn el landnomoj per inversa derivado : Argentinio, Argentinoj - Bolivio, Bolivoj - Aŭstralio, Aŭstraloj. Sed la inversa vortfarado iafoje naskas konfuzon : kiel distingi Alĝero= Alĝeriano de Alĝero (urbo) ? Plie, ni rimarku, ke en la naciaj lingvoj, eĉ antikve unuigitaj popoloj akceptas derivitajn nomojn : English, Espanol, Français, Italiano, ktp. Do ankaŭ en esperanto estas akcepteblaj Angliano, Hispaniano, Franciano, Italiano (ĝuste la itala, grafike !). Ni ne estu pli naciistaj ol la nacianoj, k almenaŭ ni SAT-anoj sekvu la vojon forte signitan de Lanti. Ĝin kontraŭbatalanta akademiprezidanto Cart lojale konsentis, ke ĝi estas, de sennacieca vidpunkto, konsekvenca k korekta [11]. Ni ĵus konstatis, ke ĝi estas ankaŭ de ĉiuj akceptebla.

-*** 812.9. Konklude, ni akcelu la netan tendencon al normigo laŭ jena skemo : Arkaismigo de l’ sufikso ’ujo’, k ĝeneraligo de landnomaj radikoj, kun aŭ sen »pseŭdosufikso« (land, i, kc.) k de loĝantnomoj derivataj per ’-ano’.

-** 813. Loknomoj.

Ambicio : ekzistu esperanta nomo por ĉiu loko, en kiu loĝas esperantistoj - lokoj el Esperantio, kiu esperinde fariĝos la tuta mondo. Ne plu aperu en esperantaj tekstoj : Bordeaux, Bruxelles, Liverpool, Lyon, München, New-York, Newhaven, Plymouth, Przemyszl, Toulouse ...

For la »metadon jam uzatan en la esperantaj publikaĵoj« ! Ĉiu urbo ricevu esperantan baptonomon ! Kia estu tiu nomo ? Ĝi estu esperanta, t. e. :

-*** 813.1. : facile prononcebla k skribata nur per esperantaj literoj. For la signojn ch, gh, ph, sh, th, cz, sz, rz, o, ŭ, q, x, y ! Ĉu tamen konservi ’w’ ĉar ĝi estas facile prononcebla ? kion apinias miaj anglalingvaj samideanoj ?

Same kiel »waggon« estas en esperanto vagono, Rhodes en sia angla esperanta vortaro esperantigis »Varingtono, Vaterboro, Vednesboro, Vekfildo, Veksfordo, Viklovo, Vilmingtono« , ktp. »Velingtono« troviĝas en lia vortaro k en tiu de Fulcher k Long. »Vaŝingtono« en ambaŭ k en »The Edinburgh Esperanto Pocket Dictionary« , Do la britaj esperantistoj donas al ni la ekzemplon : w esperantiĝu per v

-*** 813.2. Ĝi havu esperantan aspekton. Kiam tian aspekton liveras la grafika aŭ la fonetika procedo, plej bone ! Sed malofte ni havas la ŝancon esperantigi nomojn kiel Milano, Berlino, Londono, Grenoblo, Jorko, Ĉikago. Ni do ne timu libere uzi la kompromisan procedon, se ĝi liveras pli esperantan fizionomion : Ĝenevo estas pli bona ol Geneve aŭ Genf ; Grenviĉo estas pli internacia ol Greenwich aŭ Griniĝ.

-*** 813.3. Al ĉiu loknomo, kiel al ĉiu geografia nomo, ni metu la substantivan ’o’, kiu ebligas la uzon de akuzativo sen ŝanĝo de la akcento - kvankam tion ne ĉiam faris Zamenhof : Baĥaraĥ.

-*** 813.2. Ĝi havu esperantan -*** 813.4. En la praepokaj verkoj la loknomoj estis esperantigitaj : Bjelostoko, Varsovio, Moskvo, Berlino, Parizo, Bulonjo, Londono, Vieno, Budapeŝto, Nov-Jorko, Ĝenevo, Berno, Barcelono, Dresdeno, Oksfordo, Kembriĝo, Krakovo, Manĉestro, Antverpeno, Kopenhago. Poste sin manifestis reakcie la mala, nacieca, mi emus diri naciisma tendenco (eĉ en SAT !) : Helsinki, Praha, Wien, Bournemouth, Aarhus. Okaze de la kongreso de UEA 1949, ŝajne neniu rimarkis, ke en la angla-esperanta vortaro de Rhodes troviĝas Bournemouth= Burnmuto.

Pravis Rollet de l’ Isle !

Ĉu do ni facilanime akceptu »la ar­kaismigon de la esperantigitaj nomoj« , de tiuj nomoj, kiujn neniu vera esperantisto povas senemocie legi en la paroladoj de Zamenhof ĉe la unuaj universalaj kon­gresoj ? Ne ! vole-nevole, esperanto dena­ske estas esence sennacieca. Ni mondling­vanoj retrovu la mondlingvan vojon ! [12]

-*** 813.2. Ĝi havu esperantan -*** 813.5. Por tiel procedi, kiel ni jam konstatis, ne povas esti unu preciza regulo. Al ĉiu aparta demando ofte respondas pluraj solvoj.

Ĉu Zweibrücken = Deux-Ponts fariĝu Cvejbruko (Rhodes), Du Pontoj (Bartel­mes) ? La dua ŝajnus al mi preferinda, ĉar tuj komprenebla de la anoj de ambaŭ lingvoj - sed estas maloportune, se urba nomo finiĝas per j.

Ĉu S’Hertogenbosch=Bois-le-Duc fariĝu Hertogenbosko (Bartelmes) aŭ Dukarbaro (G. J. Kolbaso, en Sennacieca Revuo, aŭg.-­sept. 1934) ? Pro la sama motivo, prefere la dua. Ĉu Bordeaux estu Bordo (Rhodes, The Edinburgh. Esperanto-pocket Diction­ary), Bordoo (Wŭster), Bordozo, Bordelo (! - laŭ la urbanoj : bordelais), Burdigalo (laŭ la latina), Akvobordo (laŭ facila franca vortludo) ?

La vortluda, kiu en »naturaj« lingvoj respondecas pri kelkaj etimologioj, ne estas forĵetinda procedo : Aspremont = Espermonto, proksimuma franc-esperanta vortludo, ŝajnas al mi bonega.

Ĉu ni traduku Karlstadt, Charlesto(w)n, Charleville egale per Karlurbo ? aŭ por ilin diferencigi k riĉigi per diverseco la nomliston, ĉu ni kompromise esperantigu la naciajn formojn : Karlstado aŭ Karl­ŝtato, Ĉarlestono aŭ Ĉarlstono (Rhodes), Ĉarlevilo, Karlovilo, aŭ Karlopolo (loĝan­toj : carlopolitains). Multaj regionaj finaĵoj povas tiel esperantiĝi : burg, dorf, grad, hafen, hav(e)n, pol, port, viller, weiler, ktp.

Ĉu el sankto-nomoj ni forigu la »sank­ta« , kiu en nacilingvoj ofte falas ĉe la loĝantnomo ? Ĉu ni ĝin eliziu, kiel en itala k hispana, k eble algluu al la ra­diko : Sangeorgo, Sanpaŭlo, Sanstefano ? ĉu ni traduku : Sankta Jakobo, fonetik­umu : Santjago, aŭ grafikumu : Santiago ? Sankta Kredo aŭ Santafeo ? Ĉu ni sekvu k-don Petersen, kiu uzis diversajn for­mojn laŭ la fonetiko de la origina lingvo : San-, Sankt-, Sent- ?

Kaj kio pri la urboj, en kiuj loĝas di­verslingvanoj : Pressburg - Bratislava - Poszony, Uskub - Skoplje, ktp.? En ĉiu okazo necesas elekto inter pluraj ebloj. Unua demando : Kiu respondecu pri la elekto ?

-*** 813.6. Kiam la loko havas en diversaj ling­voj tre malsamajn nomojn, la esperanta diferencos almenaŭ de unu el ili, k estos ne facile rekonebla de ĉiuj. Se la gra­fika procedo ofte naskas monstrojn k la fonetika rebusojn, la proponita en kelkaj okazoj liveros enigmojn. Dua demando : Kiel neinformita aŭdanto aŭ leganto re­trovos la respondan nacilingvan nomon, kiun li konas !

-*** 813.7. Al la unua demando mi respondas : elektu la esperantistoj mem el la kon­cerna loko. En grandaj urboj kun pluraj grupoj, ili kunlabore pristudu la deman­don k interkonsente decidu. Al la dua : ĉiu loko kun esperantisto(j) figuras alme­naŭ en unu jarlibro de tutmonda asocio ; en tiu jarlibro ĝi estu signata per ambaŭ nomoj : la esperanta k, inter krampoj, la nacia en la oficiala ortografio (se latin­alfabeta) aŭ en la plej konata latinlitera skribo : Manĉestro (Manchester) ; Liono (Lyon) ; Kantono (Canton). Mi salutas unuan ekzemplon, kiu kvazaŭ antaŭre­spondis tiun proponon, en la SAT-jarli­bro 1949 : Hago (den Haag).

Se la venontjaraj universalaj kongresoj tiel decidus, jam post du jaroj la jarlibroj de UEA k SAT prezentus al la tutmonda samideanaro riĉan leksikonon kun pluraj miloj da esperantigitaj loknomoj.

Argumento kontraŭ tiu propono : al lo­kaj instancoj, grupoj aŭ izoluloj, ofte mankas kompetento. Mi rebatas :

-**** 813.71. sed al ili ne mankas agemo ; k, ĉar inter ili la tasko estus dividita, ĉiu povas rapide plenumi sian parton.

-**** 813.72. rigida regulo ne estas difinebla, sed eblas doni kelkajn gvidprincipojn (ĉi-po­ste=Konkludo).

-**** 813.73, se tamen oni timas, ke nekompetentaj bonvoluloj fuŝus la aferon : komisii al lok­uloj nur preparan taskon ; konsile k decide partoprenu naciaj Esp-Institutoj, komitatoj elektitaj de la diversaj asocioj sur ĉiu lingva teritorio, k eble sub mondskala supervizo de L. K. k Akademio. (... sed mi timus, ke la entrepreno longe dormetos, se ne por eterne dormados ...). Ni evitu tro pezan organizon. Ĉefa afero : difini la agmanieron k rapide ĝin funk­ciigi.

-** 814. Administraciaj landpartoj : provincoj, gu­bernioj, teritorioj, distriktoj, kolonioj.

Same. Elektu interkonsente la koncer­naj lokaj grupoj k la regionaj federacioj. Samaj kondiĉoj, malfacilaĵoj k necesaj prizorgoj.

-* 82. Personaj nomoj.

-** 821. Individuaj : ankaŭ-, bapto-, voknomoj.

Multaj viraj nomoj jam universaliĝis per literatura k komuna uzado ; preskaŭ ĉiuj kreiĝis per la procedoj fonetika, grafika k ĉefe kompromisa, dum kelkaj, viraj aŭ virinaj, estas pure esperantaj. La inaj ĝenerale formiĝas, derive de la viraj aŭ memstare, jen per la sufikso ’-in’, jen per la fino ’a’, laŭ la zamenhofa ekzemplo »Marta« , kies ĝeneralan imiton konsilis k pravigis Kalocsay [13].

Por pli detala esploro pri tiu fako la legantoj bonvolu sin turni al la tre in­teresa studo de Georges Agricola [14].

-** 822. Kolektivaj : familinomoj.

En la supre citita, tute rimarkinda ar­tikolo, S-ano Agricola verdiktas sena­pelacian kondamnon al esperantigo de fa­milinomoj, per tiu »konkludo« : »traduk­ebla (k transskribebla) estas senescepte nur la voknomo« . Ŝajne ja tiu opinio estas tre disvastigita. Mi tamen apelacios.

La uzado de familinomoj pli k pli en­kutimiĝas ĉe la gentoj, kiuj antaŭe ne­ofte uzis ilin, ĉar ili estas oportunaj. Pli facile distingiĝas individuo per voknomo k familinomo ol per »Petro filo de Paŭlo« . Sed familinomo komence ne ekzistis, k origine ili venas ĝenerale de krom-, iafoje moknomoj : ni memoru pri tiu deveno de nomoj, kiuj al multaj nunaj homoj aspek­tas kiel io respekteginda, sankta, netuŝ­ebla. Ekz. multaj diras - k tio estas en franca lingvo kvazaŭ proverbo - ke »pro­praj nomoj ortografion ne havas« . En ilia menso tio precize signifas, ke ĉiu fantazia skribo, ofte rezulto de plumeraro, sank­ciita de familia tradicio, estu pie konserv­ata : senutilaj duoblaj literoj, ne prononc­ataj literoj, apostrofoj, ktp. Iam ĵurnal­istoj grave diskutadis pri la nomo de la tiama brita ĉefministro : laŭ la plej aŭto­ritata opinio la ĝusta skribo estis nek Macdonald, nek Mac Donald, nek Mac­Donald, sed MacDonald [15] !

Nun ni revidu, en tiu speciala klaso, la aplikon de l ’diversaj procedoj k laŭvice kritiku.

-*** 822.1. Grafiko-fonetiko : Trompeter, Gold­berg, Dor, Hodler, Borel, Polgar, Solsona, Jakob. Nenio notinda, krom tio, ke ofte tiaj nomoj finiĝas per konsonanto (Vd. poste : 822.7).

-*** 822.2. Fonetiko : Zamenhof, Ĉe, Devjatnin, Bartelmes. Ne tre uzita, malgraŭ la ek­zemplo de l’ Majstro. Tamen ni konstatis, ke la naciaj lingvoj ofte uzas ĝin. Kial ne esperanto ? Ni konkretigu la fakton, ke ni rigardas esperanton kiel vivantan ling­von, egalrajtan kiel ĉiuj ceteraj !

-*** 822.3. Grafiko : apud kelkaj akcepteblaj ek­zemploj - Sebert, Javal - longa listo da monstraĵoj. Ne necesas refari la proceson de tiu fuŝprocedo, de kiu ni ankoraŭ citu nur unu produkton inter ni : Archdeacon.

-*** 822.4. Traduko : Schonberg=Belmont. Korn­feld=Grenkamp. Ne tre ŝatata. Angla k germana metiistoj, kiuj profesie faras vestojn, estas ambaŭ tajloroj. Se ili nomiĝas respektive Taylor k Schneider, eble la unua akceptos skribi sian nomon Tajlor(o), la dua kredeble malpli volonte. S-ro Blanc aŭ Leblanc eble bonvolos subskribi Blan­ka aŭ Blanko, S-roj Weiss aŭ White su­pozeble ne. S-roj Black, Schwarz, Lenoir verŝajne ne ŝatus, ke oni nomu ilin Ni­gra aŭ Nigro. Kial ? Mi vidas du moti­vojn :

-**** 822.41. La nekutimecon, pro kiu tiaj nomoj aspektas kvazaŭ vortludoj aŭ kromnomoj — kiaj ili origine ja estas ! Ĉar en nacia lingvo ni forgesas ilian ordinaran signi­fon, kial ne same en esperanto ?

Ni kutimiĝu al eksternacia penskapablo !

-**** 822.42. la misopinion, laŭ kiu ni tradicieme atribuas al niaj nomoj, en la originala formo, gravon, kiun ili ne indas. Tiu malracia, sentimenta sinteno vidigas menson tre infektitan de naciismo ; plie, ĝi signas ian etburĝan spiritostaton - aristokratoj ja pli facile rezignas la origina­lan formon de sia nomo : Battenberg=Mountbatten.

Koncerne tiujn familinomojn, kiuj estas ankaŭ voknomoj (Guillaume, Lewis, ktp.), kial ni ne akceptus por ili esperantajn si­nonimojn en la unua okazo kiel en la dua ? Sentimento... Ni kutimiĝu al eks­ternacia sentkapablo !

-**** 822.43. Tamen mi ne volas tro akre defendi la tradukprocedon. En tiaj nomoj, kiel jam dirite, la ordinara signifo estas kvazaŭ forgesita : do ni povas ankaŭ en esperantigo ĝin forgesi, k uzi alian, ekzemple la kompromisan procedon (kies vicon en la listo mi intence ŝanĝis, sed mi ne for­gesos ĝin). Tiel ni riĉigos nian trezoron, kiel ni vidis, ke ni povas riĉigi ĝin per diversforma esperantigo de samsignifaj urbonomoj ; kiel ankaŭ ni povas riĉigi la voknoman provizon, akceptante por kelkaj el ili, laŭ la ekzemplo de naciaj lingvoj, plurajn formojn : Ludoviko, Luizo, Kar­lino, Karolino, Karola, Ĉarloto (ĉe diver­saj aŭtoroj).

-*** 822.5. Pseŭdonimoj.

La adapto de pseŭdonimo estis ĉiam plimalpli uzata en ĉiuj lingvoj, inkluzive esperanto. Ĉi tie ni elkrakigas la kadron de transskribo : esperanto estas vivanta lingvo, kiu bezonas ne nur asimili alies propraĵojn, sed ankaŭ kulturi sian propran grundon k ĉerpi el ĝi originalajn produktojn.

Ni pritraktas la pseŭdonimojn en ĉi tiu ĉapitro, (kvankam ĝenerale ili estas individuaj k ne etendiĝas al tuta familio), tial ke ili utilas same kiel familinomoj : pseŭdonimo (kun aŭ sen voknomo) identigas personon kiel la vok- k familinomoj. Pseŭdonimojn oni ĉerpas el diversaj fontoj :

-**** 822.51. Signifa vorto : D-ro Esperanto, Stelano, Bubo.

-**** 822.52. Kunmeto de vortaj aŭ vortpartoj, esperantaj aŭ naciaj : Unuel, Lanti (l’antinationaliste=la kontraŭnaciisto), Bonesper.

Humoraj ekzemploj : Marga Rineta, Pipenbek (de R. Schwartz).

-**** 822.53. Kunmeto de literoj (kiel »Usono« .), ekz. la komencliteroj de vok- k familinomoj, nacie aŭ esperante prononcataj : K.B=Kabe, N.B=Enbe, H.F.H= E. Ĉefeĉ, R.F=Rofo. Same oni povus kunmeti silabojn : Grosjean-Maupin, ne prononcebla, povus fariĝi »Gromo« .

-*** 822.6. La kompromisa procedo, fruktodone elprovita en la formado de aliaj propraj nomoj, estas ne tre uzita ĉe familinomoj (escepte parencas al tiu procedo Karlo Verks=Charles Verax) - kompreneble pro tiu fetiĉisma respektego al la nacia formo. Ni ankoraŭfoje voku al nia helpo la ekzemplon de l’ naciaj lingvoj, kiuj ofte ne montras tian respekton : ofte ili aliformigas fremdajn nomojn por ilin asimili laŭ sia propra karaktero - tiel Napoleone Buonaparte francigis sian propran nomon : Napoleon Bonaparte ; latinaj nomoj asimilitaj en la latinidaj lingvoj. Inverse, kiam latino estis la universala kulturlingvo, eŭropaj kleruloj subskribis siajn verkojn per siaj nomoj latinigitaj, aŭ per latinaj pseŭdonimoj : Rabelesus, Cartesius, Jansenius, Helvetius. Nun : ĉu esperanto ne estas »la latino de l’ demokratio« ? Kion faras nacilingvanoj, tion ankaŭ faru ni mondlingvanoj :

Ni kutimiĝu al eksternacia agadkapablo !

-*** 822.7. Komuna rimarko.

Familinomoj ofte ne ricevas la finan ’o’. Se oni rigardas ilin kiel kompletajn vortojn (kiel la komunajn sen gramatika fino : kiam, tamen, anstataŭ), la akcento kuŝas sur la antaŭlasta silabo ; se kiel (senapostrofe) eliziitajn substantivojn, ĝi kuŝas sur la (ŝajne) lasta silabo. En unu aŭ alia okazo la akcento ne koincidas kun tiu de la originala nomo : Vagner, ne Vagner(’), sonas kiel Wagner.

Volter’, ne Volter, sonas kiel Voltaire. Samenhof havas ĉefan akcenton sur »Sa« , akcesoran sur »hof« , Zamenhof aŭ Zamenhof(’) ne estas same akcentata : por konservi la du akcentojn necesus skribi Zamen-Hof.

Tiu ekzemplo montras, ke la Majstro indiferentis pri tiu demando (ankaŭ en la komuna vortaro : monato, kafo ; ankaŭ en urbonomaj : Londono, Varsovio).

Cetere, en esperanto kiel en latinidaj lingvoj, la loko de la akcento varias en la derivado. Plie, ankaŭ en »naturaj« lingvoj, la sama radiko internacie akceptos nekoincidajn akcentojn : garten=garden=jardin=giardino. Americo=Amerique.

Do ni ne rompu al ni la kapon super nesolvebla problemo ; ni imitu Gekamaradojn Glodeau : Glodo, Glodino.

Tamen restas demando : kiel akcenti en prononco ? Por atingi unuecon en parolo ni devas normon adopti. Ĉu akcenti sur la antaŭlasta silabo nur la nomojn kun fina vokalo, k sur la lasta la aliajn, konsideratajn kiel eliziitajn ? Solsona, Lanti, Zamenhof, Unuel ? Por konservi la simplon k senesceptecon de nia lingvo, al mi ŝajnas preferinda la unika regulo : akcento ĉiam sur la antaŭlasta.

-*** 822.8. Ebla simpliga solvo : same kiel oni francigas fremdajn nomojn per sensona ’e’, latinidas per ’us’, same, por konservi al esperanto ĝian karakteron parencan de sudeŭropaj lingvoj, prefere esperantigi per fina vokalo a, e, i, u, k eble pli prefere per la substantiva ’o’. Tiel, en la vortaro de Okamoto [16] (LK-ano) ĉiuj propraj nomoj senescepte finiĝas per o (eĉ=Zamenhofo).

-*** 822.9. Nun do, kiel normigi la esperantigon de familinomoj ? Mi proponas jenan »regulon« .

-**** 822.91. Propra nomo de la aŭtoro : elekti laŭplaĉe inter la eblaj procedoj, aŭ adopti pseŭdonimon.

-**** 822.92. Alies nomo, ne esperantigita de la koncernulo - uzi, se eble, la fonetikan procedon ; se ne, la kompromisan, k aldoni, inter krampoj, la nacilingvan nomon se ĝi estas latinalfabeta.

-** 823. Alia klaso de kolektivaj nomoj estas la nomoj de rasoj, gentoj, nacioj. Ni jam renkontis la aktualajn inter la geografiaj (812), la antikvajn ni trovos poste (83).

Unuj k aliaj fake interesas ankaŭ la et­nologojn.

Okamoto, en la propranoma parto de sia vortaro [17], presigis ilin kun minuskla komenclitero. Minusklo aŭ majusklo - necesos decidi.

-* 83. Aliaj propraj nomoj :

astronomiaj, mitologiaj, historiaj (anti­kvaj nomoj de maroj, landoj, riveroj, mon­toj, gentoj, naciaj, ktp. ; personaj nomoj aŭ kromnomoj de famuloj ; nomoj de mo­vadoj, institucioj, monumentoj, verkoj kun reliefa gravo en ĝenerala, arta aŭ scienca historio : Renesanco, Reformacio, Kon­vencio, Koloseo, Iliado, Marseljezo). Tiuj, kiuj ne apartenas al la ĝenerala litera­turo, estas fakaj terminoj : ilin prizorgu kompetentaj instancoj.

Pri nomoj de famuloj estas uzataj en esperanto kiel en naciaj lingvoj la diver­saj jam renkontitaj procedoj, inkluzive la traduka k la kompromisa : Moseo, Aristotelo, Mahometo, Napoleono, Rikardo-la-­Leonkora, Georgo Vaŝington (ĉi tiu en la Fundamento : Ekzercaro, 12, lasta frazo).

Ofte troviĝas pluraj formoj : Jesuo, Je­zuo, Jezo - Budao, Budho, Buddo - Karlomagno, Karlo-la-Granda - Barba­roso, la Ruĝbarba - Plato, Platono, ktp. ktp.

Konkludo

La samaj malfacilaĵoj, kiujn ni renkontas en esperanto, ekzistas ankaŭ en la naciaj lingvoj rilate la fremdajn nomojn, k en tiuj »naturaj« lingvoj regas la sama konfuzo.

Ĝi tamen estas malpli grava ol en nia lingvo. La kosmopoliteco de la esperantistaro, kiu estas esenca, havigas al la problemo apar­tan gravon. Ni nepre bezonas ĝin solvi. K ĝi tute ne estas nesolvebla.

La naciaj lingvoj montras al ni plurajn vojojn, kiujn ni ne devas rigardi kiel malpermesitajn al ni. La esperanta tradicio k lite­raturo pruvas, ke niaj pioniroj konis tiujn vojojn k uzadis ilin : laŭ ilia ekzemplo, ni esperantigu la proprajn nomojn.

Tia estas la praktika instruo de Zamenhof. Tia estas lia preciza konsilo :

 »... Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero : aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos esperanta vortaro geogra­fia, historia kc, kiel ni ĝin vidas en ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita k akceptita ia bone difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla k ankaŭ la plej bona k celinda estas la lasta maniero, k kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fone­tike laŭ la sonaro k ortografio k kun karak­tero pure esperanta . Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi an­koraŭ al ĉiu esperantisto liberan elek­ton...«  [18].



Tiu teksto aperis en "La Esperantisto", 1891.

Kiam finiĝos »la unua tempo« ? Respondo el la teksto mem : »post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos« .

Nun, ŝajnas, ke la literaturo sufiĉe riĉiĝis por maturigi la aferon : jam estas la tempo por solvi la demandon. La propranoma vort­aro ne ellaboriĝis nature laŭ kontentiga maniero, sed amasiĝis materialo, en kiu ne­cesas meti ordon. Mi provis montri, ke ne estas proponebla »ia bone difinita regulo« , sed ke almenaŭ ni devas forigi ĉion, kio kripligas la karakteron de nia lingvo : ĝuste tiu prin­cipo estis jam anoncita en la ĉi-supre substre­kitaj vortoj de la Majstro.

Por normigi la aferon mi proponas jenan planon :


 1e. ĉerpi el la ĝisnuna literaturo la esperan­tigitajn nomojn. Mi komencis tiun taskon kun helpo de kelkaj kamaradoj. Interesa­taj legantoj pretaj kunlabori bv. sin anon­ci al la redakcio.


 2e. Submeti tiun rikolton al niaj lingvaj kle­ruloj. Ili esploru ĝin, komparu, kribru, pesu, elektu, k ĉerpu el ĝi kelkajn gvid­principojn por konsili la verkistojn, lingvouzantojn k speciale la lokajn instancojn en ilia esperantigado de loknomoj.


 3e. Akceli tiun konkretan laboron, por ke praktike, vivante k laŭnorme kresku nia provizo de propraj nomoj.


 4e. Per la tiel kolektita k elektita materialo, kiel eble plej baldaŭ konstrui la propra­noman parton, kiu mankas en nia Plena Vortaro.


 5e. Fine venos la Lingva Komitato por sci­ence esplori la tuton k la kompetenta in­stanco, la Akademio, por sankcii ties konservindan parton per ĝia akcepto en Vortaro de la oficialaj Propraj Nomoj.

Se ĉi tiuj senpretendaj paĝoj havus almenaŭ la meriton veki sufiĉan intereson por iniciati tian entreprenon, mi opinius, ke mi ne misuzis mian tempon k cer­bumadon.

Julio 1949. Novembro 1950. R. Laval.


El Sennacieca Revuo, 1952



Bibliografiaj notoj.

1. Zamenhof, citata en P. V., 2a eldono, p. 268, ĉe la vorto : kripla.

2. Rollet de Lisle. Skribado k prononcado de la personaj k landaj nomoj (1935).

3. Rollet de Lisle. Lingvaj demandoj. Perso­naj k lokaj nomoj (gaz. Franca Esperan­tisto, majo 1936, p. 78. ) .

4. Zamenhof. Fundamento de Fundamenta gramatiko. marko.

5. K. Kalocsay. Infero (1933). Notoj de la tra­dukinto, p. 276.

6. P. V., 2a eldono, p. 137, ĉe la vorto : fone­tiko.

7. L. de Beaufront. Supplément au Diction­naire espéranto-français (1902).

8. Zamenhof. Lingvaj respondoj, p. 40, 41, 42.

9. Vortoj de K-do E. Lanti (1931). p. 118 : »Neantaŭvidita rezulto« (1926).

10. K. Kalocsay. Lingvo Stilo Formo (1931). Virinaj nomoj, p. 81.

11. Georges Agricola. La Transskribo en Espe­ranton de Propraj Nomoj (gaz. Esperanto, okt. 1948, p. 119).

12. Okamoto. Nova Vortaro Japana-Esperanta (1935).

13. Zamenhof. Originala Verkaro, p. 89 ks.

Samtemaj verkoj.

P. Christaller. Propraj nomoj en Esperanto (1911).
Esperantisto numero 10072. Provo de esperan­ta nomigado de personaj nomoj (1907).

G. Moch. Pri la transskribo de propraj nomoj en Esperanto (1907).

P. Neergaard. Fremdvortoj en Esperanto.


[1Zamenhof, citata en P. V., 2a eldono, p. 268, ĉe la vorto : kripla.

[2por "Upton Sinclair"

[3por "Winston Churchill"

[4Rollet de Lisle. Skribado k prononcado de la personaj k landaj nomoj (1935).

[5Rollet de Lisle. Lingvaj demandoj. Perso­naj k lokaj nomoj (gaz. Franca Esperan­tisto, majo 1936, p. 78)

[6Zamenhof. Fundamento de Fundamenta gramatiko. marko.

[7K. Kalocsay. Infero (1933). Notoj de la tra­dukinto, p. 276.

[8P. V., 2a eldono, p. 137, ĉe la vorto : fone­tiko

[9L. de Beaufront. Supplément au Diction­naire esperanto-français (1902).

[10Zamenhof. Lingvaj respondoj, p. 40, 41, 42.

[11Vortoj de K-do E. Lanti (1931). p. 118 : »Neantaŭvidita rezulto« (1926).

[12En 1951, ni ĝoje konstatas ian revenon al la esperantiga tendenco : Stokholmo, Munkeno.

[13K. Kalocsay. Lingvo Stilo Formo (1931). Virinaj nomoj, p. 81.

[14Georges Agricola. La Transskribo en Espe­ranton de Propraj Nomoj (gaz. Esperanto, okt. 1948, p. 119).

[15verŝajne tiu lasta formo devus esti McDonald

[16Okamoto. Nova Vortaro Japana-Esperanta (1935).

[17Okamoto. Nova Vortaro Japana-Esperanta (1935).

[18Zamenhof. Originala Verkaro, p. 89 ks.3

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio