Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Francisko SZILÁGYI : Diogenes
puce Hans-Georg Kaiser : Feliĉo
puce Hans-Georg Kaiser : Ĉu nur sonĝo ?

Hans-Georg Kaiser : Feliĉo

eseo



Hans-Georg Kaiser
Feliĉo


(eseo)

La feliĉo estas la ŝlosilo por nia bonfarto, tion sciis jam Epikuro, sed kie ĝi troviĝas ? Ja kie kaj kiam ĝi perdiĝis ? Neniu scias tion tiel precize. Sed ĉiuj ĉasas fervore la feliĉon kvazaŭ ĝi estus ĉasbesto.

En aldono de la gazeto "Die Zeit" gazetolegantoj ĉiukajere skribas pri tio, kio estas feliĉo por ili. Kaj interese, ĉiu havas alian respondon... Ĉu eble tio estas la fonto de vera feliĉo, la individueco de la feliĉo ? Kiel esti feliĉa sen individueco, ĉu ?

Ret Marut en la gazeto „Brikofaristo“ skribis : „La amaso necesigas unuecon. Sed neniam homoj estis unuecaj, neniam homoj unuecos. Kun via tuta saĝo, kun ĉiuj viaj teknikaj artifikaĵoj vi ne kapablas samtempigi eĉ du horloĝojn. La homoj ne estas horloĝoj. Sed vi volas egalpaŝigi ilin. Ho, blindigitoj ! Ĉu vi povas produkti cerbojn per maŝino kaj enplantigi ilin en homojn ? Sed vi volas havi la amason, vi volas la unuecon de la amaso. Kiun pluan pruvon vi bezonas, ke vi estas gvidatoj, miskondukatoj ?“

Jes, certe, li pravas, ĉiu folio de ĉiu arbo sur la mondo estas diversa, kial ne la feliĉo de la homoj ? Kial homoj ĉiam bezonas uniformon por ĉio ? Ekzemple feliĉomodelon ? Ĉu mi povas esti feliĉa nur kiel amashomo laŭ iu ununura feliĉiga modelo ?

Kaj tamen ankaŭ Johano R. Becher, la germana poeto certe pravas : "Kiel mi povas esti feliĉa, se homoj ĉirkaŭ mi ankoraŭ estas malfeliĉaj ?" Tre interesa respondo pri tio troviĝas en la Komunista Manifesto :

„An die Stelle der alten bürgerlichen Gesellschaft mit ihren Klassen und Klassengegensätzen tritt eine Assoziation, worin die freie Entwicklung eines jeden die Bedingung für freie Entwicklung aller ist.“

„Anstataŭ la malnova burĝa socio kun siaj klasoj kaj klaskontraŭoj ekestas asocio, en kiu la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj.“ (trad. HGK)

Kial mi tradukis „ekestas“ kaj ne „ekestos“ ? Ĉar por Marks la komunismo ne estas celo kaj futurmuziko, sed movado :

„La komunismo por ni ne estas stato, kiu estigendas, ne idealo, al kiu la realeco adaptiĝu. Ni nomas komunismon la efektivan movadon, kiu la nunan staton ĉesigas. La kondiĉoj de tiu movado rezultiĝas el la nun ekzistanta antaukondiĉo.“

Karlo Marks (1818-1883) : La Germana Ideologio (1845). MEW 3/35

Nu, tio eble surprizas kelkajn legantojn, ke eĉ laŭ la Komunista Manifesto feliĉo estas ligita al la libera evoluo de ĉiu unuopulo. La feliĉo ne estas ĉasebla kiel ĉasbesto, ĝi estas trovebla nur tie, kie individuo povas libere evolui. Kelkaj homoj jam nun havas tiun privilegion, sed multaj aliaj devas ankoraŭ batali pri tiu kondiĉo. Por povi libere evolui oni bezonas multe da libera tempo, do plia kondiĉo por la feliĉo estas certe mallonga labortempo de individuo aŭ almenaŭ labortempo, kiu estas nur plu fonto de plezuro, do jam ne sklavlabortempo, kaj tio validas eĉ en tute diĝigita mondo laŭ Silicon Valley. (HGK)

Ligoj pri pliaj tekstoj pri la temo feliĉo

Hans-Georg Kaiser : Serĉado de l’ feliĉo (rimpoemo)

Feliĉigaj diroj (citaĵoj kun fotoj)

Ret Marut : Interparolado (rakonto)
 
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio