sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 19an de septembro 2020 . ĝis nun estas 1350 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Boksisto kun floro (rimpoemo)

Por boksisto Valujev


JPEG - 92.5 kb


Boksisto sidas jen kun floro.
Li sidas tiel jam dum horo.
Li la boksadon ne tre ŝatas
kaj la venkitojn eĉ kompatas.

Li volus esti papilio
aŭ herbsaltulo, ne fi-dio.
Kaj tamen li boksisto estas,
alia voj’ al li ne restas.

Boksisto estas aĉa sorto,
li diras nin, kaj eĉ sen vorto.
Li tenas floron en la mano.
En ver’ li estas ĝentlemano.