sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Mi iras kun mia lanterno (kantotraduko)

infankanto



Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj.
Malsupre nun lumas ni.
Ĉe l’ fin’ de l’ lum’.
do hejmen nun.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Ĉe l’ fin’ de l’ lum’,
do hejmen nun.
Sonoras, belsonas, bimbum !


Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Jen lumomar’,
Marteno-ar’.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Jen lumomar’,
Marteno-ar’.
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Jen glor’ al vir’ :
Marteno-ir’.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Jen glor’ al vir’ :
Marteno-ir’.
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Belsonas ĝi,
dum kantas ni.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Belsonas ĝi,
dum kantas ni.
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Jen kukodor’
en nia ĥor’.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Jen kukodor’
en nia ĥor’.
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Donacu do,
al ni, heho !
Sonoras, belsonas, bimbum !
Donacu do,
al ni, heho !
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Ĉe l’ fin’ de l’ lum’.
do hejmen nun.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Ĉe l’ fin’ de l’ lum’
do hejmen nun.
Sonoras, belsonas, bimbum !

tradukis Hans-Georg Kaiser

Ich gehe meiner Laterne
Deutsches Kinderlied

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Dort oben leuchten die Sterne
und unten da leuchten wir.
Mein Licht ist aus,
wir gehn nach Haus,
rabimmel, rabammel, rabumm.
Mein Licht ist aus
wir gehn nach Haus
rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Ein Lichtermeer
zu Martins Ehr.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Ein Lichtermeer,
zu Martins Ehr.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Der Martinsmann,
der zieht voran.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Der Martinsmann,
der zieht voran.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Wie schön das klingt,
wenn jeder singt.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Wie schön das klingt,
wenn jeder singt.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Ein Kuchenduft
liegt in der Luft.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Ein Kuchenduft
liegt in der Luft.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Beschenkt uns heut,
ihr lieben Leut.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Beschenkt uns heut,
ihr lieben Leut.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Mein Licht ist aus,
ich geh nach Haus
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Mein Licht ist aus,
ich geh nach Haus
Rabimmel, rabammel, rabumm.


Marteno disdividas sian mantelon

En la tempo de la Sankta Marteno eliris imperiestra edikto, laŭ kiu filoj de profesia soldato estu dungataj por militservo. Pro tio ankaŭ Marteno kontraŭ sia volo, kun 15 jaroj estis dungita por militservo. Ankoraŭ Marteno ne estis baptita, sed li tute ne kondutis kiel soldatoj kondutas : Li estis bonkora al siaj kamaradoj, mirinde estis lia amo al proksimaj. Lia pacienco kaj humileco tiun de la aliaj tre superis. Liaj kamaradoj tre ŝatis lin kaj jam tiam rigardis lin pli monaĥo ol soldato. Ĉar li, kvankam ankoraŭ ne baptite, montris konduton kiel Kristo : Li helpis al la malsanuloj, subtenis la povrulojn, nutris malsatulojn, vestis nudulojn. De sia salajro li retenis nur tion por si, kion li bezonis por la ĉiutaga vivo.
Iutage, kiam Marteno portis ĉe si nenion krom siaj armiloj kaj la simplan soldatmantelon, li renkontis ĉe la pordego de Amiens nudan provrulon, meze de la vintro, kiu tiel eksterordinare fridis , ke multaj mortis pro la frido.La nudulo petegis la preterirantojn pri kompato. Sed ĉiuj preterpaŝis la mizerulon. Jen Marteno plenigita de Dio, ekkonis, ke la povrulo, kiun la aliaj ne kompatis, estis rezervata por li.

Sed kion fari ? Krom soldata mantelo li havis ja nenion. Do li prenis la glavon kaj tratranĉis la mantelon laŭ la mezo. Unu parton li donis al la povrulo, en la alian parton li denove vualis sin mem. Kelkaj el la ĉirkaŭstarantoj komencis ridi, ĉar Marteno aspektis en la duono de la mantelo kiel mizerulo. Sed multaj, kiuj havis pli da kompreno, tre bedaŭris, ke ili ne mem helpis, kvankam ili estis multe pli bonstataj ol Marteno kaj povus vesti la povrulon sen devi mem parte senvestiĝi pro tio.

En la sekva nokto, kiam Marteno profunde dormis, li vidis Kriston je duono vestitan per la soldatmantelo, kiun li donis al la povrulo. Estis ordonite al li, ke li tre atenteme rigardu Dion, la Sinjororon, kaj la veston, kiun li estis fordonacinta. Tiam Marteno aŭskultis Jesuon paroli kun laŭta voĉo al la ĉirkaŭstaranta aro da anĝeloj : „Marteno, kiu ankoraŭ estas ’Katechumene’ (= baptpetanto), vestis min per tiu mantelo.". Jesuo Kristo ĉe tio efektive pensis pri siaj propraj vortoj, kiujn li parolis iam : „Kion vi faris al unu ĉi tiuj miaj fratoj plej malgrandaj, tion vi faris al mi" (Mt 25, 40). Tiel Jesuo Kristo atestis, ke li en la figuro de la povrulo estis vestita de Marteno. Por montri la valoron de tia bona ago, li montris sin ĝuste en tiu ĉi mantelo. Sed tiu sonĝosperto neniel tentis Martenon al homa famavido. Li male rekonis en la bona ago la bonecon de Dio. Kaj kiam li estis dekokjara, li lasis bapti sin.

© Prof. Dr-o. teol. Manfred Becker-Huberti, Kolonjo