Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Castaño : Adiaŭ Marcelino
puce Kessous : Klasbataloj kaj socia progreso
puce Komunista Manifesto
puce Laurat : Aŭstro – marksismo
puce Levi : Kio estas burĝo ?
puce Levi : Ĉu komunismo mortis ?
puce Marksistaj Interretaj Arkivoj -Esperanto
puce Strittmatter : Batalo kontraŭ la ruĝaj kovertoj (artikolotraduko pri koruptado en Ĉinio)
puce Ŝram : Pri klasbatalo kaj la universala signifo de la vorto(artikolo)

Strittmatter : Batalo kontraŭ la ruĝaj kovertoj (artikolotraduko pri koruptado en Ĉinio)



Batalo kontraŭ la ruĝaj kovertoj


Por alfronti la koruptadon altigas la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping la oficistsalajrojn – li mem enspezas nun ĉiumonate 1581 €.


Pekino La ascendo de Ĉinio riĉigis multajn homojn. La magazino Forbes nombris en la pasinta jaro 152 miliardulojn en Ĉinio, do tridek pli ol ankoraŭ en la jaroj antaŭe. Nun ankaŭ la ĉinaj oficistoj, je la pinto ŝtatprezidanto Jinping, permesis al si altigon de la salajro : En la kazo de la KP-ĉefo Xi je abundaj 62 procentoj. Ĉu tio estas impertinente multe ? Certe ne.

Xi Jinping havas nun bazan salajron de 11 385 juanoj ĉiumonate, sen aldonoj. Transkalkulite tio estas momente 1581 €. Angela Merkel ricevas la 11-oblan, la usona prezidanto Barack Obama enspezas ĉiumonte
28 700 €. Sed antaŭ ĉio estu menciita, ke la prezidanta salajro ankaŭ en Pekino ne plu estas konsiderinda sumeto. En la ĉefurbo de Ĉinio duĉambraj loĝejoj por unu miliono da € ne estas raraĵo, por tio la prezidanto sekve devus labori 52 jarojn – se li rezignus en tiu tempo pri manĝo kaj ĉiuj luksaĵoj.

Ne estas miraklo, ke ĉe la nun multe diskutata salajrorondo en Ĉinio la plialtigaj procentoj ĉe la bazo de la funkciuloj estis eĉ pli altaj. La salajro sur la plej malsupra ŝtupo pli ol duobliĝis, je la nuna sumo je 132o juanoj, kio estas ne pli ol 18o €. De tio oni povas vivi ankaŭ en ĉinaj provincoj nur tre simple. Kaj tial oni trovas ĉe ne malmultaj civitanoj komprenon por la salajra altigo – ankaŭ, ĉar ĝi estas la unua de pli ol dek jaroj.

Aliflanke montras rigardo en la sociajn retojn ankaŭ, ke la kompato ne troas. „Ĉu jam iam vilaĝestro zorgis sin pri sia salajro ?“ oni komentis sur la portalo Netease. La uzantoj mencias la faskon de aldonoj kaj privilegioj, kiujn multaj oficistoj ĝis nun ĝuis : de la forte subtenata loĝejo ĝis la servaŭto por privata uzo. Krome oni rigardas ĝin kiel fakton, ke granda parto de la oficistoj en Ĉinio pli ol nur egaligas la deficitojn sur la salajrofolietoj per abundaj donacoj kaj „ruĝaj kovertoj“ plena de subaĉetmono.

„Sed kial la aspirantoj ankoraŭ nun staras en vicoj ĉe la ĉiujaraj oficistaj ekzamenoj“ demandas retuzanto. „Tute simple“, li opinias : „La malkovritaj koruptadaj kazoj montras ja al ni, ke oni devas nur fariĝi oficisto, poste oni bezonas monnombrajn maŝinojn por nombri la montojn de kontanta mono. Oficistoposteno estas kiel loteria premio.“

Tio povas esti, sed Xi Jinping ĝuste skuigas la ŝtataparaton per giganta kampanjo kontraŭ la koruptado. Ne estas hazardo, ke la salajroj ĝuste nun altiĝas. La servaŭtojn li jam forprenis de ili, nun apenaŭ iu plu kuraĝas – almenaŭ ne momente – akcpeti donacojn. Ĉe vizito de la popoliberiga armeo Jinping kvazaŭ skribis en la vizitolibron, ke „de nun la salajro estu la ĉefa enspezo de la oficiroj“.

Tio estas evidente tute nova koncepto. Sed demandoj restas. Ekzemple : Kiel la altaj oficistoj de Ĉinio povas pagi la multekostajn universitatajn studojn de siaj infanoj en la okcidenta eksterlando ? Prezidanto Xi havas filinon, kiu studas en Harvard. „Se ili vere volas konvinki nin“, skribas la konata aŭtoro Wuyuesanren, „jen ili fine publike montru siajn posedojn. Ĉu tiu postulo pri klareco estas postulo troa ?“

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el Sudgermana Gazeto


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio