Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Sebastian Herrmann : La suna flanko de l’ parolado (artikolotraduko)

Sebastian Herrmann : La suna flanko de l’ parolado (artikolotraduko)



En la plej multaj lingvoj de la mondo pozitive sentataj nocioj estas klare plimultaj.


La bono de la mondo ekzistas klare superflue, almenaŭ en vortaroj. Tie svarmas pozitivaj esprimoj pri belo, bono kaj dezirindaĵoj. Matematikistoj, komputikistoj kaj statistikistoj ĉirkaŭ Peter Sheridan Dodds de la universitato Vermont nun povas nutri tiun entuziasmon per datumoj. La sciencistoj analizis kelkajn miliardojn de vortoj, kiuj aperas en dek diversaj lingvoj en libroj, gazetoj, interreto, socialaj retoj kaj aliaj fontoj. (PNAS, online). Kaj ilia rezulto estas rozkolora : en ĉiuj analizitaj lingvoj pozitive sentataj nocioj tute klare estas pli multaj ol negative sentataj.

La uzitaj fontoj havis amplekson de arabaj filmsubtitoloj , artikoloj el New York Times, rusa literaturo, ĉinaj reklampaĝoj, ĝis tvitereroj el la korea kaj germana lingvoj. El tiu rikordo eligis la sciencistoj la dekmil plej ofte uzatajn vortojn de diversaj lingvoj. Poste ili petis gepatre lingvajn lingvistojn taksi per naŭŝtupa skalo, ĉu la nocioj estas pozitive, neŭtrale aŭ negative sentataj. Tiel rezultiĝis por ekzemplo en la angla pozitiva valoro 8,5 por la nocio „laughter“ (ridado), 4,98 por la neŭtrale sentata difinita artikolo „the“ kaj 1,3 por la negative sentata vorto „terrorist“.

Ĉiuj dek analizitaj lingvoj evidentigis en tiu esploro klaran plimulton de pozitivaj esprimoj. La sciencistoj taksis tion kiel pruvon por la tielnomata Pollyanna-hipotezo, kiu estis formulita en la jaro 1969 de la usonaj psikologoj Jerry Boucher und Charles Osgood kaj laŭ kiu ekzistas universala homa emo, pli ofte uzi pozitivajn esprimojn ol negativajn. Homoj, ili skribis antaŭ pli ol kvardek jaroj, emas al tio prefere rigardi kaj priskribi la sunan flankon de la vivo. La aktuala esploro subtenas la opinion, ke tio pravas.

Laŭ la sciencistoj tiu analiza tekniko flanke de tiu akademia diskuto taŭgas ankaŭ por observi en aŭtentikaj tempospacoj la disvastigon de emocioj, ĝi taŭgas uzi ĝin kiel „hedonismetron“ por analizi animajn statojn en tvitero kaj en aliaj fontoj. Krome la sciencistoj rastis per siaj analizaj iloj romanojn de la mondoliteraturo. La kuro de romanoj kiel „Moby Dick“ aŭ „Grafo de Montekristo" aspektas ĉe ili kiel la supreniĝo kaj malsupreniĝo de akcia kurzo.


tradukis Hans-Georg Kaiser
el la fonto eldonejo Sudgermana Gazeto
de mardo, la 10-an de februaro en 2015

PS : Tiu scienca novaĵo estas certe jam de miloj de jaroj tute konata, kion pruvas ankaŭ la germana proverba esprimo „Schönfärberei“ (belkolorigo). Kaj kiu alia nacio ne havas similajn esprimojn ? Sed homoj ĉie kutime bezonas por ĉio, kion ili delonge scias ankoraŭ „sciencan pruvon“. Tiun ili nun havas. Nu, kiel diras alia germana proverbo : „Tio, kion oni havas nigre surblanke, oni povas, tiel konfirmite ; gaje porti hejmen.“ (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio