Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Jakvo Ŝram : Progreso, katenoj kaj memmastrado.
puce Mozaiko de konsideroj pri la 21-a jarcento
puce Ne pafu ien ajn !
puce Vinko Markov : Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj

Vinko Markov : Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj


La opinio esprimita de Adeline Ternant en la lasta
numero de LA JUNA PENSO estas respektinda, sed mi tamen
opinias ke necesas alporti kelkajn nuancojn kaj
precizigojn al ŝiaj diroj.


Efektive nuntempe granda plimulto de la homaro konsentas
por agnoski la ekziston de la juda genocido kaj kondamni
ĝin. Sed bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas homoj, precipe
ekstremdekstruloj, kiuj se ne neas la historian veron,
almenaŭ limigas ĝin al kelkaj unikaj kazoj,
konsiderataj kiel "detaloj". Nur pro tiaj nemultaj sed
foje influaj homoj kontraŭnazia engaĝiĝo ne povas esti
konsiderata kiel konformismo, sed kiel necesa amasagado.
Estas certe, ke kelkaj memproklamitaj eminentuloj foje
profitas de la situacio por propagandi por si mem kaj ne
kontraŭ tia buĉado, sed tio ne estas tre ĝena, dum
restas veraj engaĝitaj progresemuloj, eminentaj aŭ ne.


Kaj, laŭ mi, la vera problemo estas tia. Tro ofte la
homoj konsentas por konstati kaj kondamni la antaŭajn
misfarojn, sed ili tute ne kapablas uzi la konkludojn de
la pasinteco por eviti la samon en la nuntempo. En la
epoko de Hitler necesis al la homoj ses jarojn por
kompreni la neceson batali kontraŭ liajn imperiismajn
projektojn, sed kiom longe ankoraŭ la plimulto restos
blinda al la danĝero kiun reprezentas la nuna kapitalisma
imperiismo, kiu provokas amasbuĉadojn ĉie en la "subaj"
landoj, kaj ekonomian invadon ĉie alie ?


Krome, la nunaj homoj tro ofte diskutas kvazaŭ nur por
la plezuro diskuti, kaj ne plu por iu difinita celo. Mi
plurfoje aŭdis riproĉojn faritajn al maljunajn SAT-anoj,
ke ili ĉiam tedas siajn legantojn per la samaj diroj pri
la samaj temoj, sed ŝajnas al mi ke la utileco de debato
por progresemulo konsistas el trovo de solvoj kaj iloj
por plibonigi la vivon, kaj do tiuokaze estas tute
normale ligi ĉiun diskuttemon al klasbatalo, kiu
verŝajne estas la plej taŭga helpilo al socia progreso.
En tiu kadro kontraŭnazieco fariĝas unu el la nepre
necesaj bazoj al diskuto inter homoj kiu celas al
pliboniĝo de la homaj vivkondiĉoj.


el La Juna Penso, decembro 1999

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio