Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce AKTO V el „Hamleto“ de Ŝekspiro,
puce Arno Lagranĝ’ : Pludoni la teatran torĉon (el artikolo)
puce Esperanto (filmo)
puce Georg Büchner : Ĉe la kapitano (el teatraĵo "Voĵcek")
puce Hans-Georg Kaiser : Ĉaplino
puce Herman Heijermans : Virinoj rakontas... (Fragmento el la teatraĵo "Bona espero")
puce Trevor Holton : Rifuĝanto (skeĉo)

AKTO V el „Hamleto“ de Ŝekspiro,

eltiraĵo de SCENO I (trad. Zamenhof)



Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.

UNUA TOMBISTO

Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj ?

DUA TOMBISTO

Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.

UNUA TOMBISTO

Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo ?

DUA TOMBISTO

Nu, oni trovis, ke tiel.

UNUA TOMBISTO

Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru : se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn : ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.

DUA TOMBISTO

He, aŭskultu do, kolego-fosisto...

UNUA TOMBISTO

Sed permesu ! Jen estas la akvo – bone ; jen estas la homo – bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa – ĉu li volas aŭ ne—ke li iras. Rimarku bone ! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.

DUA TOMBISTO

Ĉu tiel diras la leĝo ?

UNUA TOMBISTO

Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.

DUA TOMBISTO

Ĉu vi volas scii la veron ? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero.

UNUA TOMBISTO

Ĉu vere ? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon ! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj : ili daŭrigas la profesion de Adamo.

DUA TOMBISTO

Ĉu Adamo estis nobelo ?

UNUA TOMBISTO

Kompreneble ! Ĉu vi estas idolano ? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio ? En la Biblio estas ja dirite : ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo ? Mi faros al vi alian demandon : se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...

DUA TOMBISTO

Nu, demandu !

UNUA TOMBISTO

Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto ?

DUA TOMBISTO

La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.

UNUA TOMBISTO

Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona ; sed kiel ĝi estas bona ? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando ! Respondu !

DUA TOMBISTO

Kiu konstruas la plej fortike ?

UNUA TOMBISTO

Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.

DUA TOMBISTO

Ha, atendu, mi jam scias !

UNUA TOMBISTO

Nu, diru !

DUA TOMBISTO

Al la diablo ! Mi efektive ne scias.

(Eniras Hamleto kaj Horacio.)

UNUA TOMBISTO

Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos ; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu : la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas,
restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando.

(Dua tombisto foriras.)

UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.)

En la junaj miaj tagoj
Mi amadis kaj kantadis
Kaj en ĉiuj miaj agoj
Mi mezuron ne sciadis.

HAMLETO

Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas ! Li fosas tombon kaj kantas !

HORACIO

La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.

HAMLETO

Tiel ĉiam estas : ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento.

UNUA TOMBISTO (kantas).

Maljuneco-lamulino
Kaptis min per osta mano,
Kaj al ĉio venis fino, –
Restis ĝemoj kaj malsano.

(Li elĵetas kranion.)

HAMLETO

Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti ! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto ! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas ; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem, – ne vere ?

HORACIO

Povas esti.

HAMLETO

Au de ia kortegano, kiu sciis diradi : „Bonan matenon, via princa moŝto ! Kiel vi fartas, plej estiminda princo ?“ Au eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace ? Ne vere ?

HORACIO

Jes, princo.

HAMLETO

Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo ; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo ; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn ? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.

UNUA TOMBISTO (kantas).

Pala korpo senkolora
Kaj ĉemizo sen ornamoj
Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj.

(Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)

HAMLETO

Jen denove unu kranio ! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo ? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj r Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj ? Hm ! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto ? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj ? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da lokoen tiu ĉi kesto ; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko ? Bele !

HORACIO

Eĉ ne peceton pli, mia princo.

HAMLETO

Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo ?

HORACIO

Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.

HAMLETO

Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto. – He, homo ! kies tombo tio ĉi estas ?

UNUA TOMBISTO

Mia, sinjoro,

(Kantas.) Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj.

HAMLETO

Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos ?

UNUA TOMBISTO

Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.

HAMLETO

Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.

UNUA TOMBISTO

Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.

HAMLETO

Por kia homo vi fosas la tombon ?

UNUA TOMBISTO

Ne por homo.

HAMLETO

Nu, do, por kia homino ?

UNUA TOMBISTO

Ankaŭ ne por homino.

HAMLETO

Kiun do oni tie ĉi enterigos ?

UNUA TOMBISTO

Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.

HAMLETO

Kiel plaĉas al vi la bravulo ? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano. – Kiel longe vi estas jam tombisto ?

UNUA TOMBISTO

Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.

HAMLETO

Kiel longe estas jam de tio ĉi ?

UNUA TOMBISTO

Ĉu vi tion ĉi ne scias ? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.

HAMLETO

Ha, tiel ! Kial do oni sendis lin Anglujon ?

UNUA TOMBISTO

Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu ; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.

HAMLETO

Kial ?

UNUA TOMBISTO

Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.

HAMLETO

Kiel li freneziĝis ?

UNUA TOMBISTO

Tre strange, oni diras.

HAMLETO

En kio do konsistis la strangeco ?

UNUA TOMBISTO

En tio, ke li perdis la saĝon.

HAMLETO

Sur kia punkto li freneziĝis ?

UNUA TOMBISTO

Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.

HAMLETO

Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas ?

UNUA TOMBISTO

Se li ne forputriĝis antaŭ la morto—ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto – li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn ; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.

HAMLETO

Kial li pli longe, ol aliaj ?

UNUA TOMBISTO

He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.

HAMLETO

Al kiu ĝi apartenis ?

UNUA TOMBISTO

Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis ?

HAMLETO

Nu, mi ne scias.

UNUA TOMBISTO

La diablo lin prenu, la sentaŭgulon ! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.

HAMLETO

Tiu ĉi kranio ?

UNUA TOMBISTO

Jes, ĝuste tiu ĉi.

HAMLETO (prenas la kranion).

Lasu nin vidi ĝin ! Ha, malfeliĉa Jorik ! Mi konis lin, Horacio : persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido ! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido ? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido ? Ĉio forputris ? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon ; ridigu ŝin per tio ĉi ! – Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...

HORACIO

Kion, mia princo ?

HAMLETO

Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero ?

HORACIO

Ĝuste tian saman.

HAMLETO

Kaj tian odoron ? Fi ! (Forĵetas la kranion).

HORACIO

Ĝuste tian, mia princo.

HAMLETO

Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio ! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo ?

HORACIO

Tio ĉi estus tro fantazia.

HAMLETO

Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel : Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon ; la polvo estas tero ; el tero ni faras argilon : kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon ?

La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,
Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo.
La peco da ŝtof’, antaŭ kiu tremadis la tero,
Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.
Tamen silentu ! silentu ! Flanken ! Jen venas la reĝo !
...

Trad. Zamenhof

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio