Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ligoj pri Henriko Heine
puce Heine : Amata, ni sidis kune
puce Heine : Bonŝanc’ estas flirtema damo
puce Heine : Demandoj
puce Heine : En admirinde bela maj’...
puce Heine : Frenezemo
puce Heine : Himno
puce Heine : Junulo amas inon
puce Heine : Kie ? (rimpoemtraduko)
puce Heine : Kun obstin’ tra l’ anim’...
puce Heine : Kuro de l’ mondo
puce Heine : La papili’ al la roz’ enamiĝis...
puce Heine : La plej belan ampoemon...
puce Heine : La rondo sidante ĉetable

Heine : Lorelaj

rimpoemtraduko


 

Heinrich Heine
Lorelaj


Min kaptas malgajo de l’ koro,
pro kio tiu trist’ ?
Fabel’ el antikva foro
ne lasas de mi kun persist’.

Aere fridetas, trankvilas,
malhelas jam la Rejn’.
La monto surpinte brilas
vespere en suna scen’.

Tre ĉarma feino sidas
jen supre por ador’ ;
la ora ornamo ridas ;
ŝi kombas harojn el or’.

Ŝi kombas per ora kombilo
kaj kantas kun pasi’ ;
mirigas min la elbrilo
kaj forto de l’ melodi’.

Ŝipisto ŝipeton gvidas.
Lin kaptas ve’ pro ekzalt’.
Li ja la rifojn ne vidas,
li vidas nur supren sen halt’.

Mi pensas, ke ondoj tiros
la ŝipon funden de l’ Rejn’ ;
kaj tio de l’ kant’ eliros
de Lorelaj-siren’.

 
tradukis Hans-Georg Kaiser






Rimarkoj

En la nazia tempo oni skribis sub la poemon la rimarkon : „Verkisto nekonata“ Nu, Heine, ankaŭ pro sia radikaldemokrata sinteno tute ne taŭgus por la naziuloj. (Cetere : la radiko de la poemo esta tute negermana, ĝi estas fama greka mito, ĉar ja jam Odiseon kaptis tia stranga sento, kiam li aŭdis la kantadon de la sirenoj). Ankaŭ tion ofte tute kaj volonte forgesas en Germanio, se la marrniksino prenas tie iun en siajn belajn brakojn. En Germanio kaj eksterlande la mito pri Lorelaj estas kutime rigardata kiel tute pragermana. Kaj notu krome bone, kara leganto, ke estis judo, kiu verkis la plej faman germanan poemon ! Oni dankis ĝin tiel, ke oni eĉ post la falo de la brunpesta miljara regno dum jardekoj ne havis monumenton de Heine en Germanio. (Kompare al li Goeto estas videbla en ĉiu tria parko, eble eĉ kiel ĝardena nano en ĝardenetoj kun laŭbo. La gusto de la homoj estas ofte enigma. La hamburganoj estis la unuaj, kiuj honoris tiun genian ekstremdemokratan poeton kaj urbofilon per deca monumento. Kaj mi mem ne povas miri sufiĉe pri tio, kiel aĉe poetoj eĉ nun ankoraŭ estas ofte traktataj, eĉ se ili estas geniuloj kiel Heine.

Sen la poemo de Heine la Lorelaja roko estus certe nur simpla roko, timata de ŝipistoj kiel indikilo por danĝero ĝis nun, sed tute ne tiom fama. Jen impresa ekzempo pri la tutmonda magio de poezio. Poezio ja eble ne estas utila, sed certe necesa, tiel kiel la filozofio, kiu ŝajne estas same aerkastela, sed sen filozofio ne estus la verko de Karlo Markso, kiu bezonis la malnovajn grekojn kaj Hegel-on kaj la utopiiston Saint Simon kaj multajn aliajn kiel la aeron por povi spiri.



Heinrich Heine
Lorelei


Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,
dass ich so traurig bin ;
ein Märchen aus alten Zeiten,
das kommt mir nicht aus dem Sinn.

Die Luft ist kühl, und es dunkelt,
und ruhig fließt der Rhein ;
der Gipfel des Berges funkelt
im Abendsonnenschein.

Die schönste Jungfrau sitzet
dort oben wunderbar ;
ihr goldnes Geschmeide blitzet,
sie kämmt ihr goldenes Haar.

Sie kämmt es mit goldenem Kamme
und singt ein Lied dabei ;
das hat eine wundersame,
gewaltige Melodei.

Den Schiffer im kleinen Schiffe
ergreift es mit wildem Weh.
Er schaut nicht die Felsenriffe,
er schaut nur hinauf in die Höh.

Ich glaube, die Wellen verschlingen
am Ende Schiffer und Kahn ;
und das hat mit ihrem Singen
die Lorelei getan.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio