Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco
puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)
puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)

  

Fratoj Grimm
Fabelo pri Kuklando


En la kuklanda tempo mi iris kaj vidis, ke pendas je eta silka fadeneto Romo kaj Laterano, kaj senpieda viro preterkuris rapidan ĉevalon kaj tre akra glavo trabatis ponton.

Jen mi vidis junan azenon kun arĝenta nazo, kiu persekutis du rapidajn leporojn.

Krome mi vidis tilion, kiu estis larĝa. Sur ĝi kreskis varmegaj flanoj.

Jen mi vidis maljunan magran kaprinon, kiu portis ĉirkaŭ cent plenĉarojn da graso je sia korpo kaj sesdek plenĉarojn da salo. Ĉu tio ne estas sufiĉe da mensogoj ?

Krome mi vidis zigzage plugantan plugilon sen ĉevaloj aŭ bovoj, kaj ununura infano ĵetis kvar muelŝtonojn de Regensburgo ĝis Treviro, kaj de Treviro ĝis la interno de Strasburgo, kaj akcipitro naĝis trans la riveron Rejno : tion ĝi faris plenrajte.

Jen mi aŭdis fiŝojn kune ekbrui tiel, ke tio aŭdeblis eĉ en la ĉielo. Krome dolĉa mielo fluis kiel akvo de profunda valo sur altan monton. Jen strangaj aferoj.

Tie estis du korvoj, kiuj falĉis herbejon, kaj mi vidis kiel du kuloj konstruadis ponton, kaj du kolomboj disŝiris lupon. Jen du infanoj, kiuj naskis kapridojn, sed du ranoj draŝis kune la grenon.

Jen mi vidis kiel du musoj konsekris episkopon, du katojn, kiuj elskrapis la langon de urso. Tie alkuris heliko kaj mortbatis du sovaĝajn leonojn. Tie staris barbotondisto, kiu fortranĉis la barbon de damo, kaj du suĉantaj infanoj silentigis sian patrinon.

Jen mi vidis du grejhundojn, kiuj portis muelilon el la akvo kaj ĉeestis maljuna ĉevalaĉo, kiu parolis, ke tio estas en ordo tiel. Kaj en la korto staris kvar ĉevaloj, kiuj draŝis la grenon kun ĉiuj siaj fortoj, kaj du kaprinoj, kiuj hejtis la fornon, kaj ruĝa bovino pafis la panon en la bakfornon.

Jen kikeris kokino : Kikeriki ! La fabelo estas elrakontita, kikeriki !


Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj,Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Das Märchen vom Schlauraffenland “

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio