Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Cart : La fosiloj
puce Ferenc Szilágyi : Tre moderna fabelo
puce Lippe : Fabeleto

Ferenc Szilágyi : Tre moderna fabelo



Ferenc Szilágyi
TRE MODERNA FABELO

Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko – ni nomu lin Sen Dubo – kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.

„Aŭdu nur“, - diris Sen. „Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu „Mercedes“, inter Arĥangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo. Sed li jam ne estis malproksime de Kopenhago, kiam ĉe bezinputo, post kiam li aĉetis hejtmaterialon kaj dum la agado de la bezinulo, li iom promenis. Subite li aŭdis voĉon sub si : „Sinjoro Ripsrops, sinjoro, bonvolu atendi...“

Ripsrops rigardis malsupren kaj vidis ranon ruliĝantan al li. Li ne estas speciala ŝatanto de ranoj, sed io kaptis lin en la afero.

„Ĉu mi komprenas rane ? Kaj ĉu vi povas paroli ? Ĉu vi konas min ?“

La rano respondis :„Jes, kara sinjoro Ripsrops, mi povas paroli, sed mi ne parolas rane, sed dane. Mi petas vin, sinjoro Ripsrops... Mi frostas. Metu min en vian poŝon. Ĉu mi rajtas kunveturi al Kopenhago ? Por bonfaro vi ricevos bonon !“

Ripsrops tre miris, precipe, ke la rano frostas, kiam estas varme, sed rano estas rano, kaj ĉar la petita varmo ne kostos al li elspezojn, li metis la ranon en sian poŝon. (...Kion vi diras ? Jes... Jes, li estis sobra kiel mi.)

Iom post iom la rano iĝis hejmeca ĉe Ripsrops. Ĝi petis eĉ manĝon kaj iom da akvo, kiujn Ripsrops, kiu konsideris la ranon cetere tre modesta, donis al sia kunvojaĝanto. Tiel ili alvenis vespere al la metropolo, eĉ al la loĝejo de Ripsrops, ĉar la rano petis ripozlokon. Ripsrops malfermis la pordon de sia loĝejo kaj tiam la rano denove ekparolis : „Kara sinjoro Ripsrops, mi estas tiel dormema. Ĉu mi rajtus dormi en tiu lito ?“

Ripsrops ekmeditis. Estis la unua fojo, ke iu fremdulo volis dormi en ilia familia lito, sed efektive sinjorino Ripsrops estis for kaj tiu ĉi mirinda rano estis tiel dormema. Li metis la ranon en la apudan liton kaj demetis sian jakon kaj komencis pretigi sin por la nokta trankvilo. Li volis jam mallumigi, kiam li alrigardis la apudan liton, kaj tiam li rimarkis, ke el la stranga rano fariĝis belega reĝidino, kiu supozeble apenaŭ estis provizita per noktovestoj. Lia rigardo ekglitis sur la marmoraj ŝultroj de la reĝidino. Ripsrops tute teruriĝis.

Li frotis la okulojn. La reĝidino alrigardis lin kaj diris : „Ri-i-ipsĉjo !“

Sen Dubo, t.e. la rakontanto, nun faris longan paŭzon kaj sekvis iom malcerte la ŝvebon de la cigareda fumo.

Mi urĝigis : „Nu, kiel estis poste ?“

Sen alrigardis min kaj diris : „Ĉu vi vere kredas tiun ĉi historion ?“

„Kredi ? Tute ne. Kial mi kredu ?“

„Nu, ankaŭ sinjorino Ripsrops, kiu tiumomente realvenis neatendite el sia feriado en Polinezio kaj malfermis la pordon de la dormoĉambro, ne kredis ĝin. Eĉ ne unu vorton...“

el Norda Prismo

Rimarkoj
La nomon de la verkisto Szilágyi prononcu tiel : (:siladji). Estas certe la merito de Vilhelmo Aŭld, ke tiu ĉarma teksto tiom famiĝis, ĉar li prezentis la modernan fabelon en "Paŝoj al plena posedo". Tie enestas ankoraŭ multaj aliaj mirinde estetikaj tekstoj. Tiu, kiu ankoraŭ ne legis la libron, povas ĝoji, ĉar atendos lin ankoraŭ granda legoplezuro.

Ferenc Szilayi estas por mi unu el la plej interesaj verkistoj, kiujn Esperantio havas. Oni ne povas sufiĉe atentigi pri li, ĉar li verkas kun ege brila stilo, kaj liaj rakontoj estas ĉiuj pensigaj, parte ridetigaj kaj parte ankaŭ tre malĝojigaj, sed ĉiam eksterordinaraj ; min li iomete memoras pri la granda karmemora germana verkisto Erich Kästner, kiu estis same tiel saĝa kaj sprita kiel Ferenc Szilágyi. Mia plej ŝatata rakonto de Szilágyi estis tiu pri fajrosalamandro, kiu pensas, ke la tuta mondo turniĝas nur cirkaŭ li, sed kiom li eraris ! Tiu malĝojiga rakonto estas simple neforgesebla. Sed lia plej ŝatata humura verko estas por mi tiu pri la parolanta rano, kiu tiom timigas la honorindan kaj ĝisoste honestan sinjoron Ripsrops :). Tio estas vere tre aktuala kaj ĉiam plu aktuala moderna humurplena fabelo. (HGK)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio