Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco
puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)
puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)

 

Fratoj Grimm

Ranoreĝo aŭ fera Henriko

En la malnovaj tempoj, kiam la deziroj ankoraŭ helpis, vivis reĝo, kies filinoj ĉiuj estis belaj, sed la plej juna estis tiel bela, ke la suno mem, kiu ja jam vidis tiom multe, miris ĉiufoje, kiam ŝi radiis al ŝia vizaĝo. Proksime de la reĝa kastelo troviĝis granda malhela arbaro, kaj en la arbaro sub malnova tilio estis puto : se la tago estis tre varma, la reĝa infano iris eksteren en la arbaron kaj sidiĝis al la rando de la malvarmeta puto : kaj se ŝi enuis, ŝi prenis oran kuglon, ĵetis ĝin en la ĉielon kaj rekaptis ĝin, kaj tio estis ŝia plej kara ludilo.

Iam okazis, ke la ora kuglo de la reĝidino ne falis sur la manon, kiun ŝi tenis alte, sed apud ŝi trafis la teron kaj rekte ruliĝis en la akvon. La reĝidino sekvis ŝin per la okuloj, sed la kuglo malaperis, kaj la puto estis profunda, tiom profunda, ke oni ne vidis fundon. Jen ŝi komencis plori, kaj ŝi ploris pli kaj pli laŭte kaj tute ne povis konsoliĝi. Kaj kiel ŝi tiel lamentis, vokis iu al ŝi : „Kion vi intencas fari, reĝidino, vi ja krias tiel, ke ŝtono ekkompatas vin.“ Ŝi ĉirkaŭrigardis, de kie la voĉo aŭdigas sin, jen ŝi ekvidis ranon, kiu etendis sian grandan malbelan kapon el la akvo.

„Aĥ, estas vi, maljuna akvotretadulo“, ŝi diris, „mi ploras pri mia ora kuglo, kiun mi faligis en la puton.„Estu kvieta kaj ne ploru“, respondis la rano, „mi ja povas helpi al vi per konsilo, sed kion vi donos al mi, se mi eligos vian ludilon ?“

„Tio, kion vi volas havi, kara rano“, ŝi diris, „miajn vestojn, miajn perlojn kaj juvelojn, aldone eĉ la oran kronon, kiun mi surhavas.“

La rano respondis : „Viajn vestojn, viajn perlojn kaj juvelojn kaj vian oran kronon mi ne ŝatas, sed, se vi amus min, kaj se mi estus via kunulo kaj ludkamarado kaj sidus ĉe via tablo apud vi, se mi manĝus de via ora telereto, se mi trinkus el via pokaleto, se mi dormus en via liteto ; se vi tion promesos al mi, mi grimpos en la puton kaj reportos la oran kuglon.“

„Nu, jes“, ŝi diris, „mi promesas al vi ĉion, kion vi bezonas, se vi reportos la oran kuglon.“ Sed ŝi pensis : „Ja kion babilaĉas la ŝtipkapa rano ? Ĝi sidas en la akvo ĉe siaj samspecanoj kaj kvakas kaj ne povas esti la kunulo de homo.“

La rano, ricevinte la konsenton, enakvigis siajn kapon kaj korpon kaj sinkis malsupren, kaj post certa tempo ĝi kvazaŭ remante moviĝis supren, ĝi havis la kuglon en la buŝo kaj ĵetis ĝin sur la herbejon. La reĝidino estis plena de ĝojo, kiam ŝi revidis sian belan ludilon, ŝi levis ĝin kaj forsaltis kun ĝi. „Atendu,atendu“, vokis la rano, „kunprenu min, mi ne povas kuri tiel rapide kiel vi.“ Sed tio tute ne helpis al ĝi, ke ĝi postkriis al ŝi sian „kvak kvak“, tiom laŭte, kiom ĝi povis ! Ŝi ne atentis ĝin, rapide kuris hejmen kaj baldaŭ forgesis la kompatindan ranon, kiu en la puto denove devis grimpi malsupren.

Je la alia tago, kiam ŝi sidiĝis kun la reĝo kaj ĉiuj korteganoj ĉe la tablo kaj manĝis de sia ora telereto, io grimpis sur marmorŝtuparo alten, klak plaŭ, klak plaŭ, kaj kiam ĝi alvenis supren, ĝi frapis la pordon kaj vokis : „Reĝidino plej juna, malfermu por mi.“ Ŝi kuris tien kaj volis vidi, kiu staras ekstere, sed kiam ŝi malfermis la pordon, sidis la rano antaŭ ĝi. Jen ŝi haste klakfermis la pordon, sidiĝis denove al la tablo kaj estis plena de timo. La reĝo evidente vidis, ke ŝia koro tre frapas kaj parolis : „Infano mia, kial vi timas, ĉu eble staras giganto antaŭ la pordo kaj volas kunpreni vin ?“

„Ho ne“, ŝi diris, „ne estas giganto, sed abomena rano.“

„Kial la rano venis al vi ?“

„Aĥ, kara patro, kiam mi sidis hieraŭ en la arbaro ĉe la puto kaj ludis, falis mia ora kuglo en la akvon. Kaj ĉar mi tiom ploris, la rano eligis ĝin de la puto, kaj ĉar ĝi fakte postulis tion, mi promesis al ĝi, ke ĝi fariĝu mia kunulo, sed mi tute ne pensis, ke ĝi povas foriri de sia akvo. Nun ĝi estas ekstere kaj volas eniri al mi.“

Dum tio la rano frapis duan fojon kaj vokis :

  „Reĝidino plej juna, 
  malfermu al mi,
  ĉu vi ne plu scias,
  kion hieraŭ vi diris al mi
  ĉe la malvarmeta puta akvo ?
  Reĝidino plej juna,
 malfermu por mi.“

Jen diris la reĝo : „Tion, kion vi promesis, vi devas plenumi ; iru do, kaj malfermu por ĝi.“ Ŝi foriris kaj malfermis la pordon, jen la rano saltis internen, ĉiam sekvante ŝin, ĝis ŝia seĝo. Tie li eksidis kaj vokis : „Levu min supren al vi.“

Ŝi hezitis, ĝis fine la reĝo ordonis ĝin. Kiam la rano jam estis sur la seĝo, ĝi volis esti sur la tablo. Kaj kiam ĝi sidis tie, ĝi parolis : „Ŝovu nun vian oran telereton pli proksime al mi, por ke ni manĝu kune.“

Tion ŝi ja faris, sed oni vidis, ke ŝi ne faris tion volonte. La rano manĝis kun apetito, sed al ŝi preskaŭ ĉiu mordetaĵo firmkroĉiĝis en la kolo.

Finfine ĝi parolis : „Mi satmanĝis kaj estas laca, portu min nun en vian ĉambreton kaj pretigu vian silkan liteton, jen ni kuŝiĝu por dormi.“

La reĝa filino komencis plori kaj timis pro la malvarma rano, kiun ŝi ne kuraĝis tuŝi, kaj kiu nun volis dormi en ŝia bela pura liteto. Sed la reĝo ekkoleriĝis kaj parolis : „Tiun, kiu helpis al vi, kiam vi estis en la mizero, ne malestimu poste.“

Jen ŝi kaptis ĝin per du fingroj, portis ĝin supren kaj sidigis ĝin en angulon. Sed, kiam ŝi kuŝis en la lito, ĝi rampis al ŝi kaj parolis : „Mi estas laca, mi volas dormi tiel bone, kiel vi. Levu min aŭ mi diros tion al via patro.“

Jen ŝi fariĝis tre malica, levis ĝin kaj ĵetis ĝin per ĉiuj fortoj kontraŭ muron : „Nu vi havos pacon, abomena rano.“

Sed kiam ĝi falis malsupren, ĝi ne plu estis rano, sed reĝofilo kun belaj kaj afablaj okuloj. Tiu nun estis laŭ la volo de ŝia patro ŝia kunulo kaj edzo. Tiam li rakontis al ŝi, ke malica sorĉistino ensorĉis lin, kaj neniu krom ŝi povis savi lin el la puto, kaj je la sekva mateno ili volis iri en lian regnon. Poste ili endormiĝis kaj je la sekva mateno, kiam la suno vekis ilin, estis veturigata kaleŝo al ili, kun ok blankaj jungitaj ĉevaloj, kiuj havis blankajn strutoplumajn tufojn sur la kapo kaj iris en oraj ĉenoj, kaj malantaŭe staris la servisto de la juna reĝo, tiu estis la fidela Henriko. Kiam lia mastro estis transformita en ranon, la fidela Henriko tiom afliktiĝis, ke li devis meti tri ferajn bendojn ĉirkaŭ sian koron, por ke ĝi ne dissaltu pro doloro kaj malĝojo. La kaleŝa veturigisto la taskon havis veturigi la junan reĝon en ties regnon ; la fidela Henriko ambaŭ levis en la kaleŝon, denove malantaŭe starigis sin kaj estis plena de ĝojo pri tiu savo. Kaj kiam ili estis veturintaj certan vojdistancon, aŭdis la juna reĝo, ke io krakas post li, kvazaŭ io rompiĝus. Jen li turniĝis kaj vokis :
„Henrik’, la kaleŝ’ rompiĝas !“
„Ne, sinjor’, ĝi plu moviĝas !
Falis nur bend’ de mia koro
post sufero en doloro,
kiam vi en puto restis,
ĉar vi tiam rano estis.“

Krakis ankoraŭfoje kaj ankoraŭfoje survoje, kaj la juna reĝo ĉiam pensis, ke rompiĝas la kaleŝo. Kaj tamen estis nur la bendoj, kiuj saltis de la koro de la fidela Henriko, ĉar lia mastro estis savita kaj feliĉa.

Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infano- kaj domfabeloj, Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Der Froschkönig oder der eiserne Heinrich“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kontrolis Vladimir Türk

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio