Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco
puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)
puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)

Fratoj Grimm
Lupo kaj sep junaj kapridoj


Estis iam maljuna kaprino, kiu havis sep junajn idojn, kiujn ĝi amis tiel, kiel patrino amas siajn idojn. Iutage ĝi volis iri en la arbaron por alporti nutraĵojn. Tial ĝi kunvokis la tutan seponon kaj parolis : „Karaj infanoj, mi iros eksteren en la arbaron, estu memgardaj kontraŭ la lupo, se ĝi envenus, ĝi manĝus ĉiun el vi kun haŭto kaj hararo. La maliculo ofte ŝajnigas sin aliulo, sed je ĝia raŭka voĉo kaj je ĝiaj nigraj piedoj vi tuj ekkonos ĝin.“

La kapridoj diris : „Kara patrino, ni ja estos memgardaj, vi povos foriri sen zorgoj.“ Jen blekis la maljunulino kaj konsolite survojiĝis.

Baldaŭ iu frapis la dompordon kaj vokis : „Malfermu, karaj infanoj, via patrino revenis kaj por ĉiu el vi kunportis ion.“

Sed la kapridoj aŭdis pro la raŭka voĉo, ke ĝi estas la lupo. „Ni ne malfermos la pordon“, ili vokis, „vi ne estas nia patrino, ĝi havas delikatan kaj kareseman voĉon, sed via estas raŭka ; vi estas la lupo.“

Jen la lupo foriris al butikisto kaj aĉetis grandan pecon da kreto ; tiun ĝi manĝis kaj tiel faris sian voĉon delikata. Poste la lupo reiris al la pordo kaj vokis : „Malfermu, karaj infanoj, via patrino revenis kaj kunportis ion por ĉiu el vi.“

Sed la lupo metis nigran piedon sur la fenestrobreton, tion vidis la infanoj kaj vokis : „Ni ne malfermos, nia patrino ne havas tiajn nigrajn piedojn, kiajn vi : vi estas la lupo.“

Jen la lupo kuris al bakisto kaj parolis : „Mi vundis tiun piedon pro kunpuŝo, ŝmiru paston sur ĝin.“ Kaj kiam la bakisto estis priŝmirinta la piedon, la lupo kuris al la muelisto kaj parolis : „Ŝutu blankan farunon sur tiun piedon.“

La muelisto pensis, ke la lupo intencas trompi iun kaj rifuzis fari tion, sed la lupo diris : „Se vi ne faros, mi manĝos vin.“ La muelisto ektimis kaj blankigis la piedon. Jes ja, tiel estas la homoj.

Nun la maliculo iris trian fojon al la dompordo, frapis ĝin kaj parolis : „Malfermu, infanoj, via kara panjo revenis hejmen kaj kunportis por ĉiu el vi ion el la arbaro.“

La kapridoj vokis : „ Montru unue viajn piedojn, por ke ni sciu, ĉu vi estas nia kara panjo.“ Jen la lupo metis piedon sur la fenestrobreton, kaj kiam ili vidis, ke ĝi estas blanka, ili supozis, ke ĉio estas vera, kion diris la lupo, kaj ili malfermis la pordon. Sed tiu, kiu envenis, estis la lupo. Ili ektimis kaj intencis kaŝi sin. Unu el ili saltis sub la tablon, la dua en la liton, la tria en la fornon, la kvara en la kuirejon, la kvina en la ŝrankon, la sesa sub la lavpelvon, la sepa en la keston de la murhorloĝo. Sed la lupo trovis preskaŭ ĉiujn kaj sen longtempa hezitado glutis ilin laŭvice ; nur la plej junan en la horloĝkesto ĝi ne trovis. Kiam la lupo kontentigis sian manĝovolupton, ĝi fortrotis, sternis sin ekstere sur granda herbejo sub arbo kaj ekdormis.

Baldaŭ poste la maljuna kaprino revenis hejmen el la arbaro. Aĥ, kion ŝi devis ekvidi ! La dompordo estis vaste malfermita : la tablo, la seĝoj kaj la benkoj estis renversitaj, la lavpelvo estis dispecetigita, la kovrilo kaj la kusenoj estis tiritaj el la lito. Ĝi serĉis siajn infanojn, sed ili troveblis nenie. Ŝi vokis iliajn nomojn laŭvice, sed neniu respondis. Fine, kiam la patrino proksimiĝis al la plej juna, eksonis delikata voĉo : „Kara patrino, mi estas en la horloĝokesto.“

La patrino elprenis ĝin, kaj la kaprideto rakontis, ke venis la lupo, kaj ke ĝi manĝis ĉiujn aliajn. Oni povas imagi, kiel larmis la patrino pro siaj kompatindaj infanoj.

Fine ĝi eliris tute afliktite, kaj la plej juna kaprido kuniris. Kiam ili atingis la herbejon, kuŝis tie la lupo ĉe la arbo kaj ronkis tiel, ke tremis la branĉoj. La kaprino rigardis la lupon de ĉiuj flankoj kaj vidis, ke io moviĝas kaj baraktiĝas en ĝia dika ventro.

„Aĥ, Dio mia“, ĝi pensis : „Ĉu miaj kompatindaj infanoj, kiujn la lupo voris vespermanĝe, eble ankoraŭ vivas ?“

Jen la kaprideto devis kuri en la domon por alporti tondilon, kudrilon kaj tvirnon. Apenaŭ la maljuna kaprino ektranĉis la ventron de la monstro, kaj apenaŭ ĝi faris tion, jam kaprido etendis la kapon eksteren, kaj kiam ĝi daŭrigis tranĉi, laŭvice elsaltis ĉiuj ses, kaj ankoraŭ ĉiuj vivis, kaj ili eĉ ne estis vunditaj, ĉar la monstro glutis ilin pro sia avido per unu fojo. Granda estis la ĝojo ! Ili karesis sian karan patrinon, kaj saltadis kiel tajloro, kiu festas sian nupton. Sed la maljuna kaprino diris : „Nun ekiru kaj serĉu grandajn ŝtonojn. Per ili ni plenigu la ventron de tiu de Dio forlasita besto, dum ĝi ankoraŭ kuŝas dormanta.“

La sep kapridoj tute rapide altrenis la pezajn ŝtonojn kaj metis ilin en ĝian ventron, tiom da ŝtonoj, kiom ili povis enmeti. Poste la maljuna kaprino kunkudris la ventron tre rapide, tiel, ke ĝi ne sentis tion kaj eĉ ne moviĝis.

Kiam la lupo fine satdormis, ĝi surpiediĝis, kaj ĉar la ŝtonoj en ĝia stomako faris ĝin tre soifa, ĝi volis iri al la puto kaj trinki. Sed kiam ĝi komencis iri, ŝanceliĝante tien kaj tien, la ŝtonoj en ĝia ventro kunpuŝiĝis kaj klaketis. Jen la lupo ekkriis :

  „Ĝi klakas kaj krakas
  en mia ventro, ve,
  mi pensis, ke kapridoj estis,
  sed ŝajne jen nur ŝtonoj restis.“

Kaj kiam ĝi atingis la puton kaj kliniĝis al la akvo kaj intencis trinki, la pezaj ŝtonoj tiris ĝin malsupren kaj la lupo dronis mizere. Kiam la sep kapridoj vidis tion, ili alkuris kaj kriiis laŭte : „La lupo mortas ! La lupo mortas !“ kaj ili dancis kun sia patrino plenaj de ĝojo ĉirkaŭ la puto.


Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj, Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Der Wolf und die sieben jungen Geißlein.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio