Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco
puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)
puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)

  

Fratoj Gimm
Kato kaj muso kiel kunuloj

Kato konatiĝis kun muso kaj antaŭ ĝi babilis tiom multe pri sia granda amo kaj amikceo, kiun ĝi laŭdire sentas pri ĝi, ke la muso fine konsentis vivi kun la kato en la sama domo en komuna mastrumado.

„Sed por la vintro ni devos prepari nin, alie ni suferos malsaton“, diris la kato, „vi, museto, ne povus kuraĝi iri ĉien, ĉar fine vi kurus en muskaptilon.“

Pro tiu bona konsilo ili aĉetis poteton kun graso. Sed ili ne sciis, kien meti ĝin. Lastfine, post longa pripensado, diris la kato : „Mi ne scias iun alian lokon, kie ĝi pli bone konserveblus ol en la preĝejo, tie neniu kuraĝas forpreni ion : „Ni metos ĝin sub la altaron kaj ne tuŝos ĝin, ĝis kiam ni estos en bezono.“

La poteto do estis sekurigita, sed ne daŭris longan tempon ĝis kiam la kato ekhavis apetiton je ĝi kaj ĝi parolis al la muso : „Kion mi volas diri al vi, museto, mi estas petita de mia kuzino kiel baptopatro, ĝi naskis filon, blankan kun brunaj makuloj, mi tenu la idon super la baptujo. Lasu eliri min hodiaŭ kaj zorgu sola pri la domo.“

„Jes, jes“, respondis la muso, en la nomo de Dio, foriru, se vi

manĝos ion bonan, pensu pri mi : de la dolĉa ruĝa vino por la juna patrino, kiu post la nasko ankoraŭ ripozas en la infanlito, mi volonte trinkus guteton.“

Sed ĉio ĉi estis mensogo. La kato ne havis kuzinon kaj ne estis petita veni kiel baptopatro. Ĝi iris rekte al la preĝejo, ŝteliris al la grasopoteto, komencis leki kaj forlekis la grasan haŭton. Poste ĝi promenis sur la tegmentoj de la urbo kaj pripensis la bonŝancan aferon, poste ĝi etendiĝis en la suno kaj viŝadis sian barbon, tiom ofte, kiom ĝi pensis pri la graspoteto. Nur kiam estis vespero, ĝi revenis hejmen.

„Nu, jen vi ja estas denove“, diris la muso, „vi certe havis gajan tagon.“

„Estis sukceso“, respondis la kato.

„Kaj kiun nomon ricevis la infano ?“ demandis la muso.

„Haŭtofor“, diris la kato tute seke.

„Haŭtofor“, vokis la muso, „tio estas ja miriga kaj stranga nomo, ĉu ĝi estas kutima en via familio ?“

„Ja kio ĝenas vin pri ĝi ?“ diris la kato, „ĝi ne estas pli malbona ol paneroŝtelistoj, tiel, kiel nomiĝas viaj baptopatroj.“

Ne longe poste la kato denove ekhavis apetiton. Ĝi parolis al la muso : „Vi devas ankoraŭfoje fari grandan komplezon al mi kaj sole mastrumadi la domon, mi estas je dua fojo petita iri kiel baptopatro, kaj ĉar la infano havas blankan ringon ĉirkaŭ la kolo, mi ne povas rifuzi tion.“

La bonkora muso konsentis, sed la kato ŝteliris post la urbomuro al la preĝejo kaj je duono manĝis la enhavon de la grasopoteto. „Nenio gustas pli bone ol tio“, ŝi diris, „kion oni mem manĝas.“ Kaj ĝi estis tute kontenta pri sia taga agado. Kiam ĝi revenis hejmen, demandis la muso : „Kiun nomon ricevis la infano dum la baptado ?“

„Duonfor“, respondis la kato.

„Duonfor, ĉu ?! Neimageble, la nomon mi ankoraŭ neniam aŭdis, mi vetas, ke ĝi ne legeblas en kalendaroj.“

La buŝo de la kato baldaŭ denove plenigis sin per salivo pro la frandaĵo. „Ĉiuj bonaj aĵoj triopas“, ĝi parolis al la muso, „tial mi denove staru kiel baptopatro, la infano estas tute nigra kaj havas nur blankajn piedojn, krome neniun blankan haron sur la tuta korpo, tio okazas dum kelkaj jaroj nur unufoje, vi ja lasos eliri min, ĉu ?“

„Haŭtofor ! Duonfor !“ respondis la muso, „jen tre kuriozaj nomoj, ili faras min tute pripensema.“

„Nu, vi sidas hejme en via malhele griza felvesto kaj kun via longa vostornamo“, parolis la kato, „kaj fariĝas kaprica : jen la sekvo de tio, se oni ne eliradas dum la hela tago.“

La muso dum la malĉeesto de la kato reordigis la domon kaj repurigis ĝin, sed la frandema kato elmanĝis la tutan grasopoteton. „Se iam ĉio estas manĝita, oni ekhavas trankvilon“, ĝi diris al si mem kaj malfrue nokte revenis sata kaj dika hejmen.

La muso tuj demandis pro la nomo, kiun ricevis la tria infano.

„Certe ankaŭ tiu ne plaĉos al vi“, diris la kato, „ĝi nomiĝas Tutefor.“

„Tutefor“, kriis la muso, tio estas la plej suspektiga nomo, presite ĝi ankoraŭ ne aperis al mi, Tutefor, kion tio signifu ?“ Ĝi skuis la kapon, kunruliĝis, kaj sternis sin por dormi.

De tiam neniu plu volis peti, ke la kato venu kiel baptopatro. Sed kiam komenciĝis la vintro kaj ekstere nenio plu estis trovebla, la muso pensis pri ilia provizo kaj parolis : „Venu, kato, ni iru al nia poteto kun graso, kiun ni ŝparadis, ĝi bongustos al ni.“

„Jes ja“, respondis la kato, „ĝi gustos al vi kvazaŭ vi elpendigus vian delikatan langon el la fenestro.“

Ili survojiĝis, kaj kiam ili atingis la poteton, ĝi, estas vere, estis ankoraŭ je sia loko, sed ĝi estis malplena.

„Aĥ“, diris la muso, „nun mi rimarkas, kio okazis, nun la kaŝita montriĝas enlume, vi estas ja vere amikema ! Vi ĉion formanĝis, jen kiel vi staris kiel baptopatro : Unue la haŭton for, poste duonon for, tiam...“

„Silentu“, kriis la kato, „ankoraŭ unu plian vorton kaj mi manĝos vin.“

„Tutefor“, havis la muso jam sur sia lango, kaj apenaŭ ĝi elestis, la kato saltis al ĝi, kaj formanĝis ĝin. Tion sciu, tiel iras en la mondo.

Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj, Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Katze und Maus in Gesellschaft“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kontrolis Vladimir Türk


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio