Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kaloĉaj : La fundamento kaj la palaco
puce Kaloĉaj : En amara horo
puce Kaloĉaj : En ĉi murdepoko
puce Kaloĉaj : Infanoj ĉe montrofenestro
puce Kaloĉaj : Iras abiturient’
puce Kaloĉaj : La celoj dronis
puce Kaloĉaj : La Saimaa (rimpoemo)
puce Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo
puce Kaloĉaj : Sonĝo de Ĝuang Dzi

Kaloĉaj : Iras abiturient’

rimpoemo el Streĉita kordo, 1931


Kolomano Kaloĉaj
Iras abiturient’


el Streĉita kordo, 1931

Dum splena hor’, ĉagrena hor’
Ĉe l’ kor’ min ekkaresis
Arĝentsonor’ de l’ rememor’
Pri l’ tempoj, kiuj ĉesis.

Ĝojriĉa temp’, feliĉa temp’
De l’ knab’ facilanima !
Ho, viv-abund’ en korprofund’ !
La viv’ estas senlima !

Senpena sort’ kaj plena fort’,
Amika rondo varma !
Kortuŝa fid’, plenbuŝa rid’
Pri ia farso ĉarma !

Ho, ora viv’, ĝojflora viv’,
Flugiloj ĝojfrapantaj !
Malĝoj’ kaj dub’ ? Facila nub’ !
Projektoj dolĉe vantaj !

Studenta temp’ ! Ho, venta temp’ !
Aĝ’ de printempa vento,
Aĝ’ de April’ : en blanka bril’
Burĝonas knabosento :

Naiva am’. Je kiso jam
La lip’ soifa estas
Kaj per admir’ la amdezir’
La amatinon vestas.

Naiva poz’ : he, sen ripoz’
Nur supren sur deklivo !
Infana sonĝ’, ho, vana sonĝ’,
Ĉar vekas zorg’ de l’ vivo...

Reportu brilon al la malĝojkanto,
Malnova, kara kant’, adiaŭkanto :

Iras abiturient’
Jam for...
Adiaŭ, kamarad-taĉment’,
Jam for...
La voj’ alhejma antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for... al voj’...
Ni kisu nin je l’ lasta foj’.

Infan sonĝ’, ho vana sonĝ’,
Ĉar vekas zorg’ de l’ vivo,
Kaj svenas ĝoj’, kaj venas voj’
Malsupren sur deklivo.

En juga dev’ la fluga rev’,
La sonĝa mond’ ekpalas,
Flugila sving’ sen cel-ating’
Lamiĝas, kaj — ni falas.

Nenie sav’. Eĉ ama rav’
Ne helpas por leviĝo,
Ĉagrenos nin, ke venos fin’ :
Aŭ tromp’, aŭ senreviĝo.

Kaj post esper’ la malprosper’
Eterna kaj rigida,
Splenigas nin, plenigas nin
Per saĝ’ vingr-acida :

Por kio lukt’ ? Acida frukt’
Ja estas la espero,
Kaj ĝi de sur branĉ’ sen matur’
Defalos al la tero.

Do, lasu nur : viv’ pasu nur,
Ĉar estas ver’ ordona,
Ke estas mond’ kaj restas mond’
Malĝoja kaj malbona.

Ho, ploru, ploru kun la ekploranto,
Malnova, kara kant’, adiaŭkanto :

Iras abiturient’
Jam for...
Adiaŭ, kamarad-taĉment’,
Jam for...
La voj’ alhejma antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for... al voj’.
Ni kisu nin je l’ lasta foj’.



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio