Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce El letero de interbrigadisto Francisko Haiderer
puce Feliĉan centjariĝon al la plej malnova SAT-ano !
puce Johano Aber (Habert) 1875-1937 (Nekrologo)
puce Léo Robert : Henri Ménard, pliera subtenanto de ICEM-ESPERANT0
puce Marcelo Redoulez : Memore al Johano-Luko Berĝono
puce NikSt : Dimitrij Sneĵko estis la unua
puce SAT funebras pri Eduardo Vivancos
puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)
puce Vinko Markov : Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj

Léo Robert : Henri Ménard, pliera subtenanto de ICEM-ESPERANT0


Sperta esperantisto kaj fervora praktikanto de la Freinet-pedagogio, Henri MÉNARD partoprenis en multaj I.C.E.M. [1]-kongresoj, dum kiuj mi certe lin renkontis. Sed kunligoj inter ni firme ekestiĝis okaze de esperanto-staĝo en Prefailles, en 1988, dum kiu li kaj mi gvidis stud-grupon. Ek de kiam komenciĝis kunlaborado kadre de la revuo ICEMESPERANTO, kiun li prizorgis jam de 1982. Entute, ĉar li rolis ne nur kiel redaktoro, sed ankaŭ kiel presisto, broŝuristo, kspedanto, kasisto. Kaj tiun ampleksan taskon li plenumis ĝis la jaro 2OO2, kiam li parte ĝin transdonis al Bourdet, la nuna prizorganto.


Ne facile estas nutri tridekpaĝan revuon aperantan kvarfoje jare per interesaj artikoloj rilatantaj al pedagogio, esence al Freinet-pedagogio kaj ties spirito. Ofte eblis tralegi reportaĵojn pri afrikaj lernejoj senditaj de lia lerneja korespondanto Pierre Zinsou, instruisto en Dahomeo ; ankaŭ de Sro Beker, delegito de U.E.A. pri rilatoj kun afrikaj esperantistoj. Ankaŭ membroj de F.I.M.E.M. [2] el diversaj Eŭropaj landoj havigis al li interesajn artikolojn.


Tio postulis sufiĉe ampleksajn interrilatojn, tamen ne sufiĉis por certigi kontentige abundan eldonmaterialon. Por ĝin kompletigi li ĉerpis el pedagogiaj kaj filozofiaj revuoj, ankaŭ el tiu de la asocio « Les Amis de Freinet », tekstojn, kiujn necesis traduki en esperanton. En tiu fako mi volonte kaj ofte kunlaboradis, same kiel ge-Poisson kaj ge-Fort, bone konataj en la SAT-medio. Henri zorgeme atentis, ke la revuo aperu en kiel eble plej bona esperanta lingvo, ĉar li ĝin sendis al geinstruistoj en diversaj landoj tra Eŭropo

Henri dediĉis multe da tempo por plenumi tiun ampleksan taskon. Pri tio mi volas reliefigi la gravan subtenhelpon, tiel psikologian, kiel materialan, de lia edzino Huguette. Ŝi certe lportis altvaloran kontribuon en la laboro de sia edzo, tial ŝi meritas, ke oni ilin kunigu en la nepre meritataj dankesprimoj pro tia poresperanta agado.


Cetere Henri kaj Huguette agadis ne nur en pedagogia fako. Konvinkitaj laikeculoj kaj SAT-spiritaj esperantistoj, ili klopodis diskonigi nian emancipigan idealon ne nur inter plenkreskuloj, sed ankaŭ en la infana medio per instruado celanta formadon de estontaj klarvidaj civitanoj.


el la SAGO, decembro 2004


[1I.C.E.M. : Koopera Instituto Pri Moderna Instruado

[2F.I.M.E.M. : lnternacia Federacio de Movadoj por Moderna Instruado

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio