Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce François Brune : La dek ŝablonoj de la ununura pensmaniero
puce Vinko Markov : Kio estas respekto ?

François Brune : La dek ŝablonoj de la ununura pensmaniero

(elfrancigis Vinko Markov)

>


1. La sofismo de la nepreco


« Estu realisma ». « Ĉu vi tion alceptas aŭ ne… » : « en ekonomiko ne ekzistas unika pensmaniero sed ununura realeco ». Alano Minc, l’Evénement du Jeudi, 17/09/98


2. La primoko de ĉiu pasintaĵo


La pasinteco estas eksmoda. Tiel, ĉiu solvo, kiu funkciis en la pasinteco, estas konsiderata kiel nula. La ununura pensmaniero sisteme egaligas la kontestadon de la moderneco kaj la « historiajn » ekzemplojn de pasintaj eraroj. Ĉiu resendo al la analizoj de Markso, ekzemple, estas senvalorigita de la stalinismo ; defendi la « publikajn servojn » per si mem estas kaduka ideo ; sufiĉis al prezidento Ĝiskardo, por senvalorigi sian kontraŭulon (kaj sekvonton) Miterando, diri, ke « li estas la homo de la pasinteco ».


3. Ĉiu teĥnika invento estas socia bonaĵo, tuj aplikota :


GMO, nuklea energio, poŝtelefono ktp… Ĉiu socia evoluo estas homa progreso. Ĉiuokaze estas konate, ke «  oni ne haltigas la progreson », aŭ « oni fine tamen trovos solvon ». Ekzemple : la elimino de la radioaktivaj ruboj !


4. La sukceso mem de teĥnika realiĝo sufiĉas por pravigi ĝin


« Ni sukcesis iri sur la Lunon, tio pravigas la konkiron de la spaco ». « La aviadilo Konkordo estas bela, do ĝi estas pozitiva ». Kaj kiam okazas kraŝo, oni serĉas teĥnikan solvon por tiu « misfunkciado »… ĉar oni ne iru malantauen !


5. Ĉia kritiko de ekzistanta realo estas nereala.


La realo valoras pro la simpla fakto ke ĝi ekzistas. Fakte temas pri elektita realo, ĉar tiuj samaj defendantoj de la realo-tia-kia-ĝi-estas akuzas aliajn realaĵojn, kiel ekzemple la « sociaj atingoj » pri « rigideco » aŭ « nemovismo ». Unuvorte, oni laŭdas la ekonomian realon kontraŭ la socia realo… kiu rezistas kontraŭ la subpremon.


6. Ĉia kritiko estas esence negativa


Necesas esti pozitiva : kun Karfuro mi pozitivas, kiel diras la franca reklama slogano…


7. La majoritata timigo…


per mezurita majoritato «  51% el la francoj pensas, ke… », aŭ konstruita per opinienketoj. Tio, kio estas minoritata, estas nenormala aŭ kontraŭnatura. Necesas fari kiel la aliaj (aŭ kiel la aliaj devus fari).


8. Naturigi la hodiaŭan normon


La hodiaŭa « normaleco » estas la ĉiama « natureco ». La merkato estas la natura stato, kiel diris Alano Minc, konfuzante la vilaĝan bazareton en Afriko kun la Monda Organizo pri Komerco…


9. Voki al modereco


kaj al la “ĝusta mezo” por akuzi pri “fundamentismo” tiujn, kiuj rifuzas la falsajn kompromitojn. Ekzemple, okaze de la referendumo pri la Mastriĥta traktato, la « jeso » estis prezentita kiel « la elekto de logiko kaj juneco » (Bérégovoy), dum la defendantoj de la « neo » esti prezentitaj kiel « timemaj kaj arĥaikaj ». Same, la “daŭra disvolvo” prezentiĝas kiel homa kaj egaleca solvo, tiel ke tiuj, kiuj kontestas ĝin, ŝajnas esti danĝeraj ekstremistoj.


10. La ŝajna koncedo


Agnoski la ekziston de kelkaj « misfunkciadoj », sed ĉiam por fari el ili malgrandajn « devojiĝojn » de la sistemo, kaj ne rektajn konsekvencojn de ĝia logiko. La monda malriĉeco estas problemo pri malbona reguligo de la tutmondigo, ne la rekta konsekvenco de tiu tutmondigo mem ; la problemoj pri aŭta cirkulado fontas el la manko de aŭtoŝoseoj kaj tuneloj, kaj ne el la sensenca multiĝo de la peraŭtaj transportrimedoj.


el Casseurs de pub. La revue de l’environnement mental
[Reklam-rompistoj. Revuo de la mensa ĉirkaŭaĵo], novembro 2004
http://www.casseursdepub.org


Elfrancigis : Vinko Markov,
aperis en La SAGO, januaro 2005

Aldono de Serĝ’ Sir

La pozicioj de la reklam-rompistoj ne estas
unuanime laŭdataj, eĉ far maldekstruloj.
Interese estas legi kelkajn reagojn
kiel ekzemple en homme-moderne.org
(http://www.homme-moderne.org/kroniks/blabla/cancer/casseurs.html) ekzistas nur en la franca).

Vidu ankaŭ la jenan rebaton,

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio