Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Agripo de Neteshejmo : Agripo (1486-1535)
puce Frederiko Nietzsche : Mia feliĉo
puce Henriko Heine : Demandoj
puce La azeno de Buridano
puce Mario Bohoslavsky : Kial ni estas skeptikuloj
puce Petro Levi : Por aŭ kontraŭ Niĉeo ?
puce S. Aarse : Spinoza - La filozofo de la homa feliĉo

La azeno de Buridano

alegorio




Azeno de Buridano

Ĝi estas filozofia alegorio : „Azeno staras inter du same grandaj kaj same proksimaj fojnonstakoj. Finfine li malsatmortas, ĉar li ne povas decidi sin, kiun li unue manĝu. La rolo de la filozofio kaj la interpretado de la azeno de Buridano estas kontraŭdira. La alegorio en la verkoj de Johano Buridano (14-a jarcento) ne troveblas. Sed Buridano demandas en sia skribo pri la „Nikomaĥa etiko“ de Aristotelo : „Ĉu la volo, elmetita al du tute identaj alternativoj kapablus preferi unu alternativon al la alia ?“

Buridano respondas la demandon rifuze kaj emfazas sian konvinkon per la ekzemplo pri migranto je vojkurbiĝo kaj velisto, kiuj eniĝis en mardanĝeron kaj kiuj devas decidi, ĉu ili jes aŭ ne delasu sian ŝarĝon. Nuntempe oni supozas, ke la kontraŭloj de Buridano lanĉis la supran alegorion pri la azeno por moki la opinion de Buridano, por okulfrape montri ties absurdecon.

Simila tekstparto troviĝas en la komento de Buridano pri De Caelo de Aristotelo, en kiu Buridano skribas pri hundo, kiu ne povas decidi sin pri unu el du nutraĵaj fontoj. Tiu teksto de Aristotelo temas interalie pri hararplektaĵo, kiu spite al forta tirado de ambaŭ flankoj ne diŝiriĝas kaj pri viro, kiu devas morti starante, ĉar li estas same malsata kaj same soifa, kaj ne povas decidi sin, kion fari unue, ĉu trinki ĉu manĝi.

Do, la azeno de Buridano estas nur moka komento de komento pri komento, sed tamen tre interesa alegorio. (HGK)

Kompilis kaj tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser 
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio