Artur Troppmann
Laborista verkisto
Senlaborulo mi estas
au ŝupuriguisto
en la plej granda urbo de l‘ mondo.
Mi kaŭras antaŭ vi kiel almozpetanto
kun lambastonoj kaj
akvecaj okuloj.
La trolababoraĉulo mi estas
sub la senkompata montrofingro
de l‘ kontrolhorloĝo.
La papilio mi estas
super viaj geranioj
aŭ malsana arbo,
kiu skribas per senfoliaj branĉoj
en la kvieton.
La kamarado mi estas,
kiu batalas kun vi.
tradukis Hans-Georg Kaiser
Rimarkoj
La ŝajne tiel simple verkita poemo estas kvazaŭ socikritka variaĵo de altefluga poemo de Rumi, kiu tamen celas similan : solidarecon kun la mondo kaj kun ĉiuj, kaj speciale kun la samsortanoj.
Tamen notindas, ke Troppman verkis klasbatale, do antaŭ ĉio por la propra klaso. Tion Rumi kompreneble ne faris. Kaj mi tamen pensas, ke verkisto havas la rajton agi tiel. Preferoj estu diversaj. La aŭtentika laborista verkisto B.Traven laŭte elkriis en letero : "MI NE ESTAS LABORISTO-VERKISTO ! Mi tuj neus mian tutan verkaron, se mi estus nur tio, mi skribas por ĉiuj, tute ne nur por proletoj, kvankam mi longe vivis inter ili." (Mi citas elkape, do eble ne tute precize.) En Traven estis tro da framasonisma sinteno por pensi nur en proletkulta dimensio. Kiom da aĉaj proletverkistoj verkis iun "rubaĵon", kiu nun polvkovrite kuŝas en iuj iamaj bibliotekoj de la socialisma mondo. Sed Traven kaj Troppmann ne apartenas al ili, Troppmann (la okcidentgermano !) verkis tre sincere kaj tre bone, kvankam li verkis por proletoj, li estis ja mem unu el ili, do li estis fakte nur libertempa verkisto kaj preskaŭ dum la tuta vivo li estis laboristo. Tio havigas al liaj poemoj ĉarman kaj simpatian aŭtentikecon, kiu min impresas. Tamen mi ja pensas, ke oni ne nepre devas esti kuirita kokino por por povi krei bongustan supon. Troigoj neniam helpas kaj montras nur, ke oni ne pensas dialektike. (HGK)Artur Troppmann
Arbeiterdichter
Ein Arbeitsloser bin ich
oder Schuhputzer in
der größten Stadt der Welt.
Ich sitz‘ vor dir als Bettler
mit Krücken und
wässrigen Augen.
Der Schuftende bin ich
unterm unterbittlichen Finger
der Akkorduhr.
Der Schmetterling bin ich
über deinen Geranien
oder ein kranker Baum
der mit blattlosen Ästen
in die Stille schreibt.
Der Genosse bin ichder mit dir kämpft.