Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco
puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)
puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)


Fratoj Grimm
Virkato kun botoj


Muelisto havis tri filojn, sian muelejon, azenon kaj virkaton ; la filoj devis mueli, la azeno alporti la grenon kaj forporti la farunon, kaj la kato kapti la musojn.

Kiam la muelisto mortis, la tri filoj disdividis la heredaĵon. La plej maljuna ricevis la muelejon. La mezaĝa la azenon, la plej juna la katon, pli ne postrestis por li. Tial li estis malgaja kaj parolis al si mem : „Mi ja plej malbonŝancas, mia plej maljuna frato povas mueli, mia dua rajdi sur sia azeno, sed kion komencu mi per la virkato ? Se mi komisius fari el lia felo paron da peltaj gantoj, tiukaze tio estus jam ĉio.“

„Aŭskultu min“, komencis paroli la virkato, kiu komprenis ĉion diritan. „Vi ne devos mortigi min por fari paron da aĉaj gantoj el mia pelto ; zorgu nur, ke mi ricevu paron da botoj, por ke mi povu promeni kaj montri min inter la homoj. Tiukaze vi baldaŭ ricevos helpon.“

La filo de la muelisto miris, ke la virkato tiel parolis, sed ĉar ĝuste preteriris la ŝuisto, li vokis lin internen kaj petis lin, ke li almezuru je la virkato paron da botoj. Kiam ili pretis, la virkato surmetis ilin, prenis sakon, plenigis la fundon de ĝi per greneroj, sed supre ĝi kunligis ĝin per fermtirebla ŝnuro. Poste la virkato ĵetis la sakon sur la dorson kaj iris kiel homo sur du kruroj el la pordo.

Tiutempe en la lando regis reĝo, kiu volonte manĝis perdrikojn. Sed estis granda bezono je ili, ĉar neniuj kapteblis. La tuta arbaro estis plena de ili, sed ili kondutis tiel timeme, ke neniu ĉasisto renkontis ilin. Tion sciis la virkato kaj pensis, ke ĝi faros tion pli bone. Kiam ĝi atingis la arbaron, ĝi malfermis la sakon kaj disŝutis la grenerojn, sed la ŝnuron ĝi metis sur herbojn kaj kondukis ĝin per la ŝnurfinaĵo trans heĝon. Poste ĝi kaŝis sin mem, ŝteliradis tien kaj tien kaj embuskis la perdrikojn. Ili baldaŭ alkuris, trovis la grenerojn kaj unu post la alia saltis en la sakon. Kiam sufiĉe da ili estis en ĝi, la virkato fermtiris la sakon per la ŝnuro, kuris al la sako kaj mortigis la perdrikojn per tordado de iliaj koloj. Tiam ĝi ĵetis la sakon sur la dorson kaj iris rekte al la kastelo de la reĝo.

Gardisto vokis : „Haltu ! Kien ?“

„Al la reĝo“, respondis la virkato koncize.

„Ĉu vi estas freneza ? Virkato al la reĝo, ĉu ?“

„Nu, permesu tion“, diris alia gardisto, „la reĝo ja ofte enuas, eble la virkato kun siaj murmurado kaj ronronado plezurigos lin.“

Kiam la virkato alvenis antaŭ la regon, ĝi faris riverencon kaj diris : „Mastro mia, la grafo“, ĝi diris longan kaj noblan nomon, „rekomendas sin al Via Reĝa Moŝto kaj sendas al vi perdrikojn, kiujn li ĵus kaptis per maŝoj.“

La reĝo ekmiris pri la belaj grasaj perdrikoj, pro ĝojo li preskaŭ krevis kaj ordonis meti el la trezorejo tiom da oro en la sakon de la virkato, kiom ĝi povas porti. „Portu tion al via mastro kaj transdonu mian multoblan dankon al li por ties donaco.“

La malriĉa kaj kompatinda filo de la muelisto sidis hejme ĉe la fenestro, apogis la kapon surmane kaj pensis, ke li fordonis sian lastan monon por la botoj de la virkato, sed tiu certe ne alportos ion eksterordinaran por tio. En tiu momento la virkato enpaŝis, ĵetis la sakon de la dorso, malŝnuris ĝin kaj ŝutis la oron antaŭ la muelistan filon : „Jen iom antaŭ viajn botojn, la reĝo ankaŭ salutas vin kaj tre dankas al vi.“

La muelisto ĝoĵis pri la riĉo sen tute kompreni, kiel tio okazis. Sed la virkato, demetante siajn botojn, rakontis ĉion al li. Poste ĝi diris : „Kvankam vi havas nun sufiĉe da mono, tio tamen ankoraŭ ne estas ĉio. Morgaŭ mi denove surmetos la botojn. Vi fariĝu eĉ pli riĉa. Mi ankaŭ diris al la reĝo, ke vi estas grafo.“

Je la alia tago la virkato, kiel ĝi antaŭdiris, kun siaj bonaj botoj denove ĉasis perdrikojn kaj portis riĉan predon al la reĝo. Tiel tio iris ĉiutage, kaj la virkato ĉiutage portis oron hejmen kaj fariĝis pli ŝatata ol ĉiuj ĉe la reĝo, tiel, ke ĝi rajtis eniri kaj eliri kaj laŭplaĉe ĉie vagadi en la kastelo. Iam la virkato staris en la kuirejo de la reĝo ĉe la forno kaj varmigis sin.

Jen alvenis la kaleŝisto kaj sakris : „Mi dezirus la reĝon kaj la princidinon ĉe la ekzekutisto ! Mi volis iri en gastejon kaj foje trinki kaj ludi kartojn ; sed jen mi promene veturigu ilin ĉe la lago.“

Kiam la virkato aŭskultis tion, ĝi ŝteliris hejmen kaj diris al sia mastro : „Se vi volas fariĝi riĉa kaj grafo, tiukaze iru kun mi al la lago kaj banu vin en ĝi.“

La muelisto ne sciis, kion diri. Tial li obeis la virkaton kaj iris kun ĝi, li demetis ĉiujn vestaĵojn kaj saltis nuda en la akvon. Sed la virkato prenis liajn vestojn, forportis kaj kaŝis ilin. Apenaŭ ĝi estis preta, jam estis alveturigata la reĝo. La virkato tuj komencis kordisŝire lamenti : „Ve ! Plejfavora reĝo ! Mia mastro banis sin ĉi tie en la lago, jen alvenis ŝtelisto kaj ŝtelis liajn vestojn, kiuj kuŝis sur la bordo. Nun la sinjoro grafo, mia mastro, estas en la akvo kaj ne povas eliri. Kaj se li restados pli longan tempon tie, li malvarmumos kaj mortos.“

Kiam la reĝo tion aŭdis, li ordonis halti kaj unu el liaj servistoj devis rapide kuri en la kastelon kaj alporti vestojn de la reĝo. La grafo surmetis la plej pompajn vestojn, kaj ĉar la reĝo tre ŝatis lin pro la perdrikoj, pri kiu la reĝo pensis, ke li ricevis ilin de li, li devis sidiĝi al la reĝo en la kaleŝon. Ankaŭ la princidino ne ĝenis sin pro tio, ĉar la grafo estis juna kaj bela, kaj li plaĉis al ŝi. Sed la virkato antaŭiris kaj atingis grandan herbejon, kie estis pli ol cent homoj, kiuj pretigis fojnon.

„Al kiu apartenas la herbejo, homoj ?“ demandis la virkato.

„Al la granda sorĉisto.“

„Aŭskultu, nun tuj la reĝo estos preterveturigata, kaj, se li demandos, al kiu apartenas la herbejo, tiukaze vi respondu al la reĝo : al la grafo, kaj se vi ne faros tion, oni vin ĉiujn mortbatos.“

Poste la virkato iris plu kaj atingis grandan grenan kampon, tiom grandan, ke neniu povus transrigardi ĝin. Tie staris pli ol ducent homoj kaj falĉis la grenon.

„Al kiu apartenas la greno, homoj ?“

„Al la sorĉisto.“

„Aŭskultu, homoj, nun tuj la reĝo estos preterveturigata, kaj kiam li demandos al kiu apartenas la greno, tiukaze respondu : „Al la grafo ; kaj se vi ne faros tion, oni ĉiun el vi mortbatos.“

Finfine la virkato venis al mirinde bela arbaro, tie staris pli ol tricent homoj, kiuj dehakis grandajn kverkojn kaj faris lignon el ĝi.

„Al kiu apartenas la arbaro, homoj ?“

„Al la sorĉisto.“

„Aŭskultu, nun tuj la reĝo estos preterveturigata, kaj, kiam li demandos, al kiu apartenas la arbaro, tiukaze respondu al la reĝo : al la grafo, kaj se vi ne faros tion, oni ĉiun el vi mortigos.“

La virkato iris ankoraŭ plu ; la homoj ĉiuj postrigardis ĝin, kaj ĉar ĝi aspektis tiel stranga kaj kiel homo iris kun botoj, ili timis ĝin. Baldaŭ ĝi atingis la kastelon de la sorĉisto, aŭdace enpaŝis kaj antaŭ lin. La sorĉisto rigardis lin malestime kaj demandis, kion li deziras. La virkato riverencis kaj diris : „Mi aŭdis, ke vi povas enscorĉi vin en ĉiun beston laŭ via plaĉo ; se temas pri hundo, vulpo aŭ lupo, tiukaze mi povas imagi tion. Sed, se temas pri elefanto, jen tio ŝajnas al mi tute neebla, kaj tial mi venis por vidi tion mem.“

La sorĉisto diris fiere : „Tio estas bagatelo por mi“, kaj en la sama momento li jam ŝanĝiĝis en elefanton.

„Tio estas grandioza, sed ĉu ankaŭ en leonon ?“

„Ankaŭ tio estas bagatelo“, diris la sorĉisto kaj staris kiel leono antaŭ la virkato.

La virkato ŝajnigis sin timigita kaj vokis : „Tio estas neimagebla kaj senprecedenca, tion eĉ en sonĝo mi ne imagis en miaj pensoj ; sed eĉ pli ol ĉio ĉi estus, se vi povus ŝanĝiĝi ankaŭ en malgrandan beston tian, kian muson. Vi certe pli kapablas ol iu ajn sorĉisto en la mondo, sed ĉikaze vi certe ne sukcesos.“

La sorĉisto fariĝis tute afabla pro la dolĉaj vortoj kaj diris : „Ho, jes, kara kateto, ankaŭ tion mi kapablas“, kaj li saltadis kiel muso en la ĉambro. La virkato persekutis la muson, kaptis ĝin per salto kaj voris ĝin.

La reĝo kun la grafo kaj la princidino plu promenadis en la kaleŝo kaj venis al granda herbejo.

„Al kiu apartenas la fojno ?“ demandis la reĝo.

„Al la sinjoro grafo“, vokis ĉiuj, tiel, kiel la virkato ordonis tion al ili.

„Vi havas ĉi tie belan pecon da tero, sinjoro grafo“, li diris.

Poste ili atingis grandan grenan kampon. „Al kiu apartenas la greno, homoj ?“

„Al la sinjoro grafo.“

„Ha, sinjoro grafo, grandaj belaj terposedaĵoj !“

Poste ili atingis la arbaron : „Al kiu apartenas la ligno, homoj ?“

„Al la grafo.“

La reĝo miris eĉ pli kaj diris : „Vi devas esti riĉa viro, sinjoro grafo, mi ne pensas, ke mi havas tian mirindan arbaron.“

Finfine ili atingis la kastelon. La virkato staris supre ĉe la ŝtuparo, kaj kiam la kaleŝo haltis, li saltis malsupren, malfermis la pordeton de la kaleŝo kaj diris : „Via Reĝa Moŝto, vi troviĝas nun en la kastelo de mia mastro, la sinjoro grafo, kiun tiu honoro feliĉigos dum lia tuta plua vivo.“

La reĝo eliris kaj miris pri la mirinde bela konstruaĵo, kiu estis ŝajne pli granda kaj pli bela ol kastelo lia. La grafo kondukis la princidinon supren en la grandan salonon, kiu tute briltremis pro oro kaj juveloj.

Jen la princidino estis promesita al la grafo, kaj kiam la reĝo mortis, fariĝis la grafo reĝo, sed la virkato kun la botoj unua ministro.



Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj,
eldonejo Reclam, aldono 05, „Der gestiefelte Kater“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio