Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Antaŭparolo
puce I - Civilizeco kaj artefariteco
puce II - Viva artefarita lingvo
puce III - Esperanto je la servo de la Proletaro
puce IV - Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
puce V - Apero de nova tendenco : Sennaciismo
puce VI - SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj
puce VII - SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro
puce Diversaj opinioj kaj interpretoj pri "la Laborista Esperantismo"

II - Viva artefarita lingvo


La bezono de tutmonda interkomprenilo jam delonge ekzistas. Pro tio troviĝas homoj, kiuj provis arte kontentigi tiun bezonon. Estis faritaj multaj provoj por starigo de artefarita lingvo. Pensemaj homoj jam delonge rimarkis, ke la t.n. naturaj lingvoj entenas multe da komuna, precipe radika materialo ; ili konstatis, ke en tiuj lingvoj svarmas la esceptoj, la kontraŭdiroj kaj diversaj absurdaĵoj. Ili penadis por krei racian lingvon, en kiu regus ordo, simpleco, reguleco.

Sed racieco kaj artefariteco devas ĉiam sin apogi sur konkretoj ; aliel la elpensemo similas nur fantazion. Multaj projektoj de artefaritaj lingvoj tute fiaskis, tial ke ilia bazo ne radikis en la vivo. La tuta konstruo ŝvebis en aero, konsistis el abstraktoj kaj ne trovis apogilon en la instinkto, en la sento de l’ homo.

Antaŭ kvardek jaroj troviĝas genia homo, kiu bone ekkonis la leĝojn pri la vivo de la lingvoj kaj submetis sian elpensemon al tiuj leĝoj. Lia racio ne perfortis la instinkton, sed nur ĝin gvidis. Lia natura lingvo-sento kondukis lin al ĝusta solvo de l’ problemo. D-ro L.L. Zamenhof iniciatis lingvon, kies elementoj jam troviĝas en la vivantaj lingvoj. Per multjara praktikado de sia lingvo, li sukcesis doni al ĝi vivon kaj animon. Tial esperanto - tiel estas nomata la lingvo - trovis ĉe interesiĝantoj bonan akcepton kaj venkis ĉiujn konkurencajn projektojn, antaŭ kaj post ĝi aperintajn.

La aŭtoro de esperanto sukcese alkondukis raciecon sur la lingva kampon. Artefariteco tie ĉi ankaŭ plene venkis.

* * *

Sed la lingva problemo evoluas en tute specialaj kondiĉoj, laŭ tute apartaj cirkonstancoj. Plej bona elpensaĵo devas eliri el la eksperimentejo kaj eniri la praktikan aplikadon por esti utila. Kaj la aplikado de lingvo postulas ĝeneralan akcepton flanke de la publiko. Por tion atingi stariĝis propagandaj asocioj. Da ili jam nun ekzistas en ĉiuj partoj de l’ mondo. Kaj sen troigo oni povas diri, ke la de Zamenhof artefarita lingvo eniris ĉiujn fakojn de la socia vivo : komercistoj utiligas esperanton por siaj negocoj ; scienculoj por siaj traktatoj ; policistoj por siaj serĉadoj ; pastroj por disvastigi siajn absurdaĵojn ; literaturistoj eldiras en esperanto siajn pensojn, kaj poetoj elkantas sian animstaton per versoj ; oratoroj vekas aplaŭdon kaj geamantoj trovas en la lingvo plej mildajn esprimojn.

Esperanto estas jam ĉiurilate elprovita kaj preta por ĝenerala enkonduko. La artefarita lingvo fariĝis viva lingvo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio