Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Antaŭparolo
puce I - Civilizeco kaj artefariteco
puce II - Viva artefarita lingvo
puce III - Esperanto je la servo de la Proletaro
puce IV - Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
puce V - Apero de nova tendenco : Sennaciismo
puce VI - SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj
puce VII - SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro
puce Diversaj opinioj kaj interpretoj pri "la Laborista Esperantismo"

I - Civilizeco kaj artefariteco


Kio karakterizas plej bone la evoluadon de la Homaro, tio estas ĝia tendenco eliri el mistika stato kaj celadi al racieco. En la plej primitivaj epokoj, la elpensemo de l’ homo igis lin artefari ilojn por ĉasi kaj sin defendi. La fabrikado de plej simpla objekto postulas la obeon al fizikaj leĝoj. Tial racieco povis iom post iom enpenetri la homan cerbon. La konstruado de domoj, de ŝipoj, la fabrikado de iloj kaj finfine de treege perfektaj kaj delikataj aŭ potencaj maŝinoj okazis samtempe kaj paralele kun la kreskado de la racio en la homa menso.

En la bonstato de l’ homo, ĉiu progreso estas ligita intime kun artefariteco. Artefaritaj estas niaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj. Plej bonaj fruktoj kreskas ĉe kulturitaj arboj, kaj oni povas eĉ diri, ke ili ankaŭ estas iel artefaritaj ; ili almenaŭ estas arte kreskigitaj. La homo fariĝis la “reĝo de l’ naturo” dank’al sia kapablo arte aliigi la medion, en kiu li vivas. La besto sin adaptas al la medio ; la homo adaptas la medion al si.

La civilizo estas rezulto de raciigado. Sed tio okazis ĝis nun preskaŭ senkonscie, plej ofte sen-metode kaj nur laŭ limigita skalo. Ni eniras periodon [1] en kiu ekzistas tendenco, konscie metode kaj grandskale [2] ĉion raciigi. La enmaskita elpensemo de l’ homo estas sendube ia vivilo. Hodiaŭ la scienco, la tekniko - rezulto de la malvolviĝanta racio en la homa cerbo - fariĝas kvazaŭ socia, kolektiva vivilo.

La fervojo kaj vaporŝipoj, la aviado kaj senfadena telegraf- kaj telefonio malgrandigas la distancojn tia grade, ke homoj el diversaj kontinentoj baldaŭ sentos sin kvazaŭ ili estus najbaroj. Ekzistas nehaltigebla tendenco al normigo, tipigo en la produktado. La mondo unueciĝas, dank al senĉese malvolviĝanta tekniko. La racio, la artefariteco triumfas.

* * *

Estas tamen kampo, sur kiu ĝis nun la racio malmulte enplantiĝis. Ni aludas pri la multlingveco, ekzistanta en la mondo, kiu metas barojn inter la homoj el diversaj mondpartoj. Lokomotivoj kurantaj sur reloj en Eŭropo, en Ameriko, en Azio, en Afriko estas proksimume la samaj kaj povas esti kondukataj de ĉiuj ajn maŝinisto.

Aŭtomobilo aŭ aeroplano fabrikita ĉu en Parizo, ĉu en Tokio, ĉu en Novjorko, ĉu en Moskvo aŭ alia urbo povas tuj esti kondukata de fakuloj. la samon oni povas diri pri ĉio, kion produktas grandskale la moderna tekniko.

Sed en kelkaj partoj de l’ mondo, homoj vojaĝantaj per rapidaj veturiloj baldaŭ renkontas aliajn homojn, kun kiu ili ne povas interkompreniĝi, tial ke ili parolas malsaman lingvon. Ili uzas samajn ilojn, sed tiujn ilojn ili nomas per malsamajn vortojn. Sur la lingva kampo regas ankoraŭ la mistika primitiva stato. Ĉi tie ankaŭ necesas raciigadi.

Antaŭ kelkdekoj da jaroj, eĉ lingvistoj opiniis ke lingvo estas kvazaŭ viva organismo ; ke sekve estas tute ĥimera la provo starigi racie artefaritan lingvon. Same plej famaj kaj kleraj homoj neis siatempe la eblecon veturi per vapormaŝinoj. Aliaj mokis la ‘fantaziulojn’, kiuj provis imiti la birdojn kaj flugi per artefaritaj aparatoj…

Hodiaŭ la lingvo-scienco instruas, ke lingvo estas socia institucio tradicia ; ke la homa volo senĉese influas en lingvaj aferoj. Plej aŭtoritata lingvisto skribis antaŭ nelonge : “ La ebleco starigi artefaritan lingvon, facile lerneblan kaj la fakto, ke tiu lingvo estas utiligebla, estas pruvitaj per la praktiko. Vana estas ĉia teoria diskutado : esperanto funkciis [3]”. Kaj en la sama libro la aŭtoro konkludis : “Nur artefarita lingvo povas doni al la internaciaj rilatoj la praktikan kaj simplan ilon, kiu mankas por ili”.

Racieco komencas penetri ankaŭ sur la lingvan kampon…


[1Ĉiu historia periodo havas siajn proprajn leĝojn… sed tuj kiam la vivo transpasis la periodon de donita evoluo, kiam ĝi eliris el donita stadio kaj transiras en alian, tiam ĝi estas regata de aliaj leĝoj

K.Marks (laŭ cito de N.Buĥarin en ‘La teorio de l’ historia materialismo’, pĝ. 68 de la franclingva eldono).

[2Raciigado en kapitalisma soci-ordo tendencas nature okazi ĉefe por la profito de la ekspluatanta klaso. La ekspluatitaro devas batali ne kontraŭ la raciigado mem, sed kontraŭ la maniero laŭ kiu la burĝaro tendencas raciigi. Vera raciigado cetere devas celi la bonstaton de la tuta homa speco.

[3Les langues dans l’ Europe Nouvelle” (1918) ( La lingvoj en la Nova Eŭropo), de A. Meillet, profesoro ĉe la Pariza Universitato, direktoro de studoj ĉe la lernejo de Altaj Studoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio