Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Afrika ekflugo, senegala marasmo

Troa tria mandato por la prezidanto Wade

ESTINTE la lando de Okcidenta Afriko la plej dotita per infrastrukturoj kaj homaj resursoj en la tempo de sendependiĝoj, en 1960, Senegalo spertis malaperon de tiuj avantaĝoj jarojn post jaroj. Eĉ pli malbone, ĝi montriĝas hodiaŭ nekapabla profiti el la trajno de la ekonomia ekspansio, kiu pasas sur la nigra kontinento. Inter 2011 kaj 2015, krom Ĉinujo, Barato kaj Vjetnamo, sep el la dek landoj, kiuj havos la kresko-kvotojn plej altajn en la mondo, estas en la subsahara Afriko – Etiopio : 8,1 % ; Mozambiko : 7,7 % ; Tanzanio : 7,2 % ; Kongo : 7 % ; Ganao : 7 % ; Zambio : 6,9 % ; Niĝerio : 6,8 % [1]. En Senegalo ĝi estas maksimume 2,7 %.

La gvidantoj de la lando ĉiam emfazis eksterajn kialojn – malfavora evoluo de la import-eksport-prezoj [2], struktur-alĝustigaj programoj, devaluto de la afrika franko, tutmondiĝo – por klarigi la malriĉecon de granda plimulto de la loĝantaro. Ili silentas pri la internaj faktoroj : korupto, nepotismo, logiko de la partia aparato kaj klientismo. La elitoj daŭre bremsis ĉian industrian kreskon, uzante kaj akaparante la import-rajtigilojn pri manĝaĵoj kaj fabrikitaj objektoj por krei personajn riĉaĵojn.

La senegalanoj ja montriĝas tiom elreviĝintaj pri la du mandat-periodoj de s-ro Abdoulaye Wade, ĉar tiu ĉi kondukis la landon laŭ ĉi tiu tendenco, mortiga por la lando. Li eĉ plimalbonigis ĝin, per senprecedenca personigo de la povo, aŭdacante prezenti sian filon Karim kiel posteulon, antaŭ ol decidi mem kandidatiĝi por nova mandato, tute kontraŭ la Konstitucio [3]. En 2009, li konfesis, ke li donis grandan sumon en devizoj al funkciulo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), s-ro Alex Segura, kiel « dankon » pro lia misio en Dakaro [4]. La gazetaro ankaŭ rivelis, ke altaj respondeculoj de la registaro dividis inter si 20 miliardojn da afrikaj frankoj (30 milionoj da eŭroj) kiel makleraĵon okaze de vendo de ĝenerala pritelefona rajtigilo al la sudana kompanio Sudatel [5].

En raporto de la 8-a de junio 2010, la teknikaj kaj financaj partneroj [6] de Senegalo publike mallaŭdas ĉi tiujn devojiĝojn kaj opinias, ke « bona administrado, travideblo kaj lukto kontraŭ korupto estas nepre necesaj [7] ». Laŭ s-ro Mouhamadou Mbodj, kunordiganto de la Civila Forumo, asocio por lukto kontraŭ korupto, « la problemo ne estas ekzisto de korupto en Senegalo, sed ja la nesufiĉa strebado de la regantoj [8] ». Triumfe elektita en 2000, s-ro Wade tamen naskis grandajn esperojn ĉesigante la tiom longan regadon de la Senegala Socialista Partio (PSS), reprezentata de s-ro Abdou Diouf, ĉeestanta de 1960, kaj mem akuzata pri ĉiaj malhonestaĵoj.

Ĉi tiuj fenomenoj okazas kadre de submeto-rilatoj al Francujo kaj ties interesoj, kiuj daŭras de kvindek jaroj. La privatan sektoron tute regas francaj grupoj : Bolloré, Bouygues, Total, France-Télécom, Société Générale, BNP Paribas, Air France... Krome, la devizo- kaj kredit-politikoj, tiom gravaj por la evoluado, estas ligitaj al Francujo, tra la mekanismoj de la frank-zono [9]. Kontraŭ deponado de 50 % de la devizo-rezervoj de la membro-landoj sur konto de la franca fisko, la afrika franko estas konvertebla kaj ligita al eŭro laŭ fiksa kaj trotaksita prezo, dum ĉiuj aliaj valutoj de la kontinento havas fluktuantajn kurzojn. La konvertebleco ebligas al la francaj entreprenoj kaj la dominantaj klasoj libere transigi la riĉaĵojn, kiujn ili gajnas, sen timi ajnan valutan malplivaloriĝon. Krome, la altiĝo de eŭro rilate al dolaro ruinigas la ekonomiojn de la landoj de la frank-zono. La senegala ekonomikisto Ely Madiodio Fall severe akuzas la ŝtatestron : « Wade komprenas tion de longe, sed [li] estas kiel la aliaj : li neniam diras ion [10]. » Tamen, necesus reformoj : ligi la afrikan frankon al aro de lokaj valutoj, ĉesigi la fiksan valutkurzon kaj konverteblon, fleksebligi la severajn kredit-politikojn kaj ekpaŝi survoje al regiona integrado [11].
Maljustaj kontraktoj kun la Eŭropa Unio

PLI PRUDENTAJ elektoj estus povintaj disvolvi en Senegalo industrion, kiu apogus sin sur infrastruktura reto, provizado de elektro-energio, pura kaj malmultekosta (kion la loka klimato ebligas) : agronutraĵ-industrion, ĥemian industrion, kun la daŭre subekspluatita fosfato (unu miliardo da tunoj da fosfato laŭdire kuŝas sub la lando [12]), metalurgi-industrion kun la fero de la tre malriĉa regiono de la riverego Senegalo (neniam ekspluatita, malgraŭ la projektoj elvokitaj de 1960), fiŝadon, turismon. Nenio el tio estis komencita en kvindek jaroj.

La agrokultura sektoro, kiu okupas 60 % de la aktivuloj, havas plej malfortan produktivecon. La meza jara kresko de la produktado (1,2 %) ne ebligas respondi al la bezonoj de loĝantaro kreskanta je 2,5 % ĉiujare. Malgraŭ la mastrado (de la akvoj) de la riverego Senegalo – danke al la baraĵoj de Diama kaj, en Malio, de Manantali – favora al ekspansio de agroj, la lando importas kvar kvinonojn de la konsumata rizo. La ruina stato de la ŝoseo de Niayes malhelpas ĉian progreson. Oni donis prioritaton al la konstruado de la Norda Vojego (VDN), poste al tiu de la okcidenta kornico en la ĉefurbo. Tiu lasta, konfidita al s-ro Karim Wade, estis farata sen adjudiko. Kontrol-proceduron de la kontoj de tiu konstruado, pluraj centoj da milionoj da eŭroj, necesos ankoraŭ fari.

Ĉirkaŭ Dakaro, la akvo-kuŝejoj estas minimume kaj arkaike ekspluatataj, por produktado de fruktoj kaj legomoj. Pli malbone : oni lasis la loĝantarojn, urĝatajn pro manko de loĝejoj, konstrui siajn loĝejojn sur tiuj ĉi inundeblaj terenoj. Kaj la marfiŝaj riĉofontoj malpliiĝas pro troa ekspluatado, ĉefe de la eŭrop-uniaj landoj. Neniun politikon oni aktivigis, nek por re-intertrakti la maljustajn kontraktojn, kiujn Senegalo subskribis, nek por renovigi la fiŝostokon danke al aplikado de refortigo-programo.

Bredado havas samajn mankojn. La brutaro havus grandegan potencialon se preciza plano estus starigita cele plibonigon de rasoj kaj kreskon de produktiveco. Ekzemple, programo por artefarita fekundigo de la brutaro, provizo de taŭgaj nutraĵoj kaj asisto de bestkuracistoj kontribuus al signifa kresko de viando- kaj lakto-produktado. Sed la lando importas tiujn produktojn, tre multekoste.

Dum bonaj sezonoj, jara rikolto de arakido, la renta kulturo, povas esti ĉirkaŭ unu miliono da tunoj. Sed la ŝtato aĉetas nur ĉirkaŭ tri cent mil tunojn, lasante la ceteron al la kamparanoj, kiuj faras el ĝi vilaĝan oleon aŭ nutraĵon por brutaro. Senegalo estus povinta ne nur kovri siajn bezonojn, sed ankaŭ aktive interveni sur la monda merkato de arakidoleo, se politikoj por transformado kaj enmerkatigo estintus aktivigitaj. Sed la elitoj preferas riĉiĝi per importado de vegeta oleo [13].

En la prienergia sfero, danke al la tekniko de la « koncentrita sunenergio », du germanaj sciencistoj, Gerhard Knies kaj Franz Trieb, kalkulis, ke sufiĉas fokusigi la klopodojn sur areo egala al 0,5 % de la varmaj dezertoj por kovri la bezonojn de la tuta mondo, ne kalkulante la aldonajn profitojn por la hommedio. Ĉi tiuj esploristoj antaŭenigas la projekton Desertec, kies kosto estas taksata je 400 miliardoj da dolaroj (310 miliardoj da eŭroj), cele al konstruo de sunaj farmoj en la dezerto Saharo por provizi elektron al landoj de Eŭropo, Proksim-Oriento kaj Nord-Afriko. Sed, en Senegalo, tia entrepreno minacus malkreskigi la petrol-importaĵojn, kiuj estas fonto de rento por la elitoj kaj de grandaj profitoj por la francaj komercaj bankoj : BNP Paribas kaj la Société Générale financas tiujn operaciojn per mallongdaŭraj kreditoj, kun tre altaj interezkvotoj. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, onidire Senegalo pretiĝas importi karbon por funkciigi elektro-centralojn, kiujn la lando planas instali por kovri siajn prienergiajn mankojn.

Al tiuj administraj eraroj aldoniĝas la devojiĝon de la « politiko-religia duobla regado ». Ĝi baziĝas sur alianco inter la okcidentigitaj elitoj kaj la tre influaj marabutoj [14], kiu kontribuis starigi la landan ekonomion sur bazo de ununura renta kulturo : arakido. Tiu decido okazis jam tre frue : en 1958, la spiritaj ĉefoj sukcese kontraŭstaris la agrokulturajn reformojn proponatajn de la unua ĉefministro, Mamadou Dia. Ilian sintenon ne motivis spiriteco, sed nur merkatiko. Ili ja havis regpovon sur la arakidkulturo, kiu estis ilia ĉefa enspezo-fonto, same kiel tiu de la lando. Sed ĉi tiu kulturo igas la grundojn malriĉaj. Fronte al la iom-post-ioma elĉerpiĝo de la grundoj, la agrokulturistoj elmigris al la tre fekunda Kazamanco, ŝanĝante la ritmon de la tradiciaj kulturoj de tiu suda regiono. Tiu elmigrado estas unu el la kaŭzoj de politika, tera kaj komunuma konflikto, kiu daŭras de tri jardekoj [15].

La sakstrato al kiu la reĝimo de s-ro Wade kondukis la landon kaŭzis la organizadon, en 2008, de la Nacia Asembleo de Senegalo, sub prezido de s-ro Amadou Mokhtar Mbow, eksa ĝenerala direktoro de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj por Sciencoj kaj Kulturo (Unesko). Nun konkurencas amaso da kandidatoj, kiuj apartenas al tri malsamaj tendencoj.

La unua tendenco estas tiu de la junuloj, kiuj estas la plimulto de la loĝantaro : 55 % de senegalanoj havas malpli ol 20 jarojn. La proporcio de senlaboruloj inter ili estas ĉirkaŭ 50 % - kvarcent mil diplomitoj estas senlaboraj – kaj ili aspiras al rapidaj ŝanĝoj. Inter ili, la movado Y en a marre (Sufiĉas ja !), naskita post troa ĝenerala elektroĉesigo en la ĉefurbo, postulas « Novan Tipon de Senegalanoj » (NTS), kiuj estu koncernataj de la socio kaj zorgu pri la ĝenerala intereso. Subtenata de repmuzikistoj tre popularaj en Senegalo – aparte la kantisto Thiat – ili rekte oponas la liberalisman politikon de la prezidanto Wade. Miloj da ili manifestaciis en la stratoj de la ĉefurbo, la 23-an de junio 2011, kontraŭ la triafoja kandidatiĝo de la ŝtatestro por la prezidanta baloto. La dua tendenco postulas transiran registaron, taskitan voĉdonigi novan Konstitucion kaj organizi novajn elektojn. Tiu ĉi opozicio, grupigita en la koalicio Bennoo Siggil Senegaal (« Unuiĝintaj por Senegalo » en la volofa lingvo), tamen ne sukcesis elekti ĉefon kapablan porti la projekton.

La tria kaj lasta tendenco estas tiu de la liberaluloj. Ili havas kiel grandajn figurojn, krom s-ro Wade, la eksan ĉefministron Idrissa Seck kaj lian posteulon, s-ron Macky Sall. Sed s-ro Wade, per sia nepotismo, malutilas al sia partio, la Partio Demokratia Senegala (PDS) : ties plej reprezentaj kadruloj forlasas ĝin unu post alia. La junuloj, kiuj membras en neniu partio, tamen faras kampanjon por enskribiĝo en la balotajn listojn. Ilia rifuzo de la tradicia politika klaso povus favori alian personon, la sendependan kandidaton Ibrahima Fall, eksan altfunkciulon de la ŝtato kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, al kiu tamen mankas apogo de partio.

Identeco de popoloj multe dependas de mitoj kaj legendoj konservataj tra la jarcentoj. En Senegalo oni firme kredas je « nacia escepto » karakterizata de centjara demokratia tradicio. Ĝi datumas de 1848, kiam aboliĝis sklaveco, sed andaŭ estis starigita voĉdonrajto por la loĝantoj de la « kvar komunumoj » (Dakaro, Saint Louis, Rufisko kaj Goreo) sub la reĝimo de la franca 3-a Respubliko. La senegalaj voĉdonontoj do surprizu nin kaj evitu al sia lando la postbalotajn batalojn, kiuj, en Eburbordo, Gvineo, Niĝerio aŭ Niĝero, okazigis tiom da mortoj.

Sanou MBAYE

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio