Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Esperoj de la « ordinara homo »

Barato : Giganto balotas

« KELKFOJE la submaraj fluoj estas pli potencaj ol la surfacaj ondoj », observas s-ino Medha Patkar, 59-jara vigla ekologiista aktivulino. Tio estas ŝia maniero relativigi la « Modi-ondon » anoncitan de la barataj amasinformiloj, dum la balotkampanjo plej viglas por la reelekto de la kvincent kvardek tri deputitoj de la popola Ĉambro (Lok Sabha). Favorato de la baloto, s-ro Narendra Modi, kandidato de la Bharatiya Janata Party (BJP), la hindua ekstrem-naciista partio, elstarigas sian bilancon en la ŝtato Guĝarato.

Tio ja povas maltrankviligi la Partion de la Kongreso (Indian National Congress-INC), kiu perdis popularecon laŭ ĉiuj opinienketoj. Ties jardeka regado estis markita per malpliiĝo de la ekonomia kresko (4,4 % en 2013 kontraŭ preskaŭ 10 % antaŭ 5 jaroj) kaj per gigantaj korupto-skandaloj : fraŭdaj atribuoj de telefoniaj rajtigiloj, kontraŭleĝaj atribuoj de permesiloj por ekspluati karbominejojn... Sen natura aŭtoritato, ĝia kandidato al la regposteno, s-ro Rahul Gandhi, pranepo de Jawaharlal Nehru, penas konvinki.

Krom tiuj du gigantoj, ĉu ekzistas aliaj eblecoj ? S-ino Patkar tion kredas. Por debuti en politiko, ŝi elektis nov-naskitan partion sur la nacia scenejo : la Partio de Ordinara Homo (Aam Aadmi Party, AAP). Kun 400 kandidatoj en tuta Barato, la AAP, populara kaj ambicia, progresis de sia unua printempo, en 2011.

Tiam, dum politiko-financaj aferoj implikas ministrojn, vasta kontraŭ-korupta movado naskiĝas sub egido de sepdekjarulo, eksa ŝoforo de la armeo : s-ro Anna Hazare. Mobilizante la gandhi-an simbolaron, kun sia topi – la blanka kapvesto de Mohandas Karamchand Gandhi -, li plenumas plurajn malsatstrikojn popularigitajn de amasinformiloj en la ĉefurbo Nov Delhio. Li ricevas imponan subtenon, inkluzive inter la urbaj mezklasoj, kutime nereagemaj.

Lacaj pri siaj aferecaj gvidantoj kaj pri la ŝmirmono, kiun ili devas pagi por iu ajn demarŝo, amaso da baratanoj aliĝas al la movado de la maljunulo. Liaj reakciaj starpunktoj pri mortpuno, kiun li postulas por iuj korupto-kulpantoj, ne mallogas ilin. La mobilizo fine kondukas al kuna ellaborado, fare de membroj de la registaro kaj civitanoj, de leĝprojekto kontraŭkorupta, kiu planas establi specifan aŭtoritaton, Lokpal (« mediaciisto de la Respubliko »). Hodiaŭ, post preskaŭ tri jaroj, la leĝo promesita de la Partio de la Kongreso ankoraŭ ne estas voĉdonita,

En novembro 2012, unu el la kunaktivuloj de s-ro Hazare, s-ro Arvind Kejriwal, fariĝas la respondeculo : li fondas la AAP. Kun siaj lipharo kaj etaj okulvitroj, tiu 45-jara inĝeniero kaj eksa kadrulo de la imposta administracio havas perfektan profilon de « ordinara homo ». Li konservas kiel atributon la blankan kapveston de Gandhi kaj sagace elektas kiel balotan simbolon la jhaddu, la balailon de la valmiki, apartenantaj al la kasto dalit (netuŝebluloj), taskitaj purigi la stratojn. Forbalai la korupton kaj garantii ĉies aliron al la publikaj infrastrukturoj : jen la esenco de programo, kiu allogas tiom la malriĉulojn kiom la mezajn klasojn. Unu jaron poste, en decembro 2013, la AAP rimarkite eniras la deputitaron de la Delhi-teritorio : ĝi gajnas dudek ok sidlokojn el la sepdek, kiujn enhavas la regiona Parlamento [1].

S-ro Kejriwal fariĝas ĉefministro de la teritorio, kaj plifortigas sian bildon de honesta homo, rifuzante loĝi en la domo rezervita por lia nova funkcio. Li starigas socialan politikon kaj interalie iniciatas senpagecon de akvo, ĝis iu konsumnivelo. Sed, la 14-an de februaro 2014, post nur kvardek naŭ tagoj en la funkcio, li brue demisias, publike mallaŭdante la blokadon, fare de la aliaj partioj, de la kontraŭ-korupta leĝprojekto. La AAP bezonas konservi sian prestiĝon por la kampanjo de la ĝeneralaj elektoj.

« Ni ne estas kiel la aliaj. Ni eniras politikon kun la sola celo purigi la sistemon », ripetas ĝiajn aktivulojn, kies sociaj profiloj estas tre diversaj. La regula rivelado de skandaloj implikantaj membrojn de la politika kaj industria elito nutras ilian severan kritikon de la grandaj partioj. La AAP malkaŝas la artifikon de la gas-prezo enkondukita de la Partio de la Kongreso kaj la entrepreno Reliance. Li ankaŭ montras la respondecon de s-ro Modi pri la vendo de teroj en Guĝarato, je malpli altaj prezoj ol tiu de la merkato, profite al alia gloro de la barata familia kapitalismo, Adani-Group.

LA PARTIO de Ordinara Homo promesas batali kontraŭ la tri « K » : korupto, komunumismo (interreligiaj streĉoj inter hinduistoj kaj islamanoj) kaj kunkulpula kapitalismo (crony capitalism). Ĝi ambicias starigi la swaraj : tiu vorto de Gandhi signifas samtempe politikan aŭtonomion kaj malcentralizadon. Ili do ellaboras politikajn programojn je la nivelo de ĉiu distrikto. Afiŝata celo estas doni la regpovon al la regatoj, por ke tiuj kolektive prizorgu la lokan politikon.

En Mumbajo, la kandidatiĝo de s-ino Patkar ilustras tiun provaĵon [2]. Komence de 2014, ŝi elektis la AAP por relajsi la batalon kontraŭ la amasa domdetruo en la ladurboj kaj la elpelado de iliaj malriĉaj loĝantoj ; batalo kondukata ene de la movado Ghar Bachao Ghar Banao (Ni savu niajn domojn, ni konstruu niajn domojn). En 1985, ŝi jam prenis la gvidadon de la plej grava kontraŭ-industria movado de la sendependa Barato, la Narmada Bachao Andolan, kontraŭ la baraĵoj sur la riverego Narmada. Ŝi fondis en 1995 la Nacian Aliancon de la popolaj movadoj (National Alliance of People’s Movements - NAPM), konsistigata de ĉirkaŭ ducent kvindek organizaĵoj.

« Ŝi ne kandidatiĝis spontane, estas ni kiuj kandidatigas ŝin. Kaj tion ni faras por ke ŝi servu nian aferon ! », avertas s-ro Santosh Thorat. Tiu aktivulo de Ghar Bachao Ghar Banao estas dalit. Li politikiĝis danke al la emancipaj movadoj lanĉitaj de la heredantoj de la dalita gvidanto Bhimrao Ramij Ambedkar (1891-1956). Antaŭ unu jaro, li ankoraŭ asertis, ke li neniam luktos enkadre de partio. Kaj tamen, li ĵus faris strategian aliancon, malverŝajna kaj malforta, malgraŭ tio, ke la AAP ne konsideras egalecon aŭ la kastisman subpremon kiel centran demandon. Tiuj mirindaj aliancoj ne povas forgesigi la malhelajn aspektojn de tiu nova partio. La 14-an de marto 2014 en la popola kvartalo Rafiq Nagar 2 en Mumbajo, antaŭ ol ekiro de la procesio, loka poeto ekkantis Inki soorat ko Pehchano Bhai (« Mia frato, rigardu iliajn vizaĝojn »). Tiu revolucia kanto kritikas tiom la kasto-sistemon, kiom la korupton, kaj mokas ĉiujn politikajn figurojn, ĝis inkluzive tiun de Gandhi. Iom poste, membro de la AAP lanĉas « Bhatat Mata Ki Jai » (Vivu la patrujo-patrino » naciisma frapfrazo tre ŝatata de la hinduaj ekstremdekstruloj. Ĉi tiuj diferencoj inter la temo de radikala emancipiĝo kaj tiu de la paroksisma patriotismo spegulas la ideologiajn kontraŭdirojn de la AAP.

Ksenofobiaj kaj naciismaj tendencoj publike aperis en la nokto de la 15-a al la 16-a de januaro 2014, kiam la ministro pri justico de Delhi-teritorio, membro de la AAP, ordonis al la polico kontroli tutan kvartalon de la ĉefurbo loĝata de afrikaj migrantoj. En sia parolado kontraŭ la etkrimeco, li tiam deklaris : « La nigruloj, kiuj ne estas kiel vi kaj mi, malrespektas la leĝojn » La partio ne malaprobis. « Por multaj progresemaj simpatiantoj, tio estis la unua grava seniluziiĝo kaj ekkonsciiĝo pri la graveco de la malprogresemaj fortoj ene de AAP », komentas la politikologo Stephanie Tawa Lama-Rewal.

EN SAMA PERIODO, kiam dana turistino ĵus suferis seksperforton en Nov-Delhio, s-ro Kejriwal deklaras, ke seksperfortoj okazas pro « prostituado kaj drogo ». Li montriĝas nekapabla analizi la strukturajn kaj sociajn kialojn de la seksaj kaj geedzaj perfortoj [3]. Li same havas plenan konfidon en la vilaĝaj asembleoj, la panchayat, kiuj estas laŭ li, la loka demokratio. Tiuj instancoj tamen estas aŭtoritatemaj, virecaj kaj regataj de la dominantaj kastoj, laŭ iuj maldekstraj intelektuloj [4].

Krome, kvankam ĝi kritikas la korupton de la industriistoj, la partio havas liberalan vidadon pri ekonomio. Pluraj membroj de la komisiono taskita pripensi ĝian industrian politikon estas entreprenestroj, kiuj deziras minimumigi la intervenon de la ŝtato. En la distrikto Mumbajo-Sudo, s-ino Meera Sanyal, eksa ĝenerala direktoro de la barata branĉo de la Royal Bank of Scotland kaj membro de la pensfabriko LiberalsIndia, fiere portas la flagon de la AAP. La partio ankaŭ ne kritikas la influon de Usono al la novliberalaj disvolvo-politikoj aplikataj en Barato, kiel bedaŭras la verkistino Arundhati Roy [5]. Preferante la « bonan regadon » al la kontraŭ-kapitalismo kaj kontraŭ-imperiismo, la AAP defendas la laboristan emancipiĝon nur se ĝi uzas laŭleĝajn formojn de mobilizado, kiuj estas tre limigitaj.

Ĝia forto finfine estas la malforteco de la marksismaj organizaĵoj, kiuj penas konsistigi fortan « trian fronton » aŭ « maldekstran fronton ». La alianco, kiun ili nun formas kun regionaj partioj ne portas homogenan alternativan vidadon por kontraŭstari la BJP aŭ la partion de la Kongreso. Kun risko izoli sin el granda parto de la loĝantaro, la Komunista Partio Barata (KPB) aŭ la Komunista Partio Barata Marksisma (KPB-M), konsistanta plimulte el aktivuloj el la superaj kastoj, aliĝis nur malvolonte al la kritiko de la kastismo, preferante « klasisman » vidon.

Finfine, tiuj partioj penas kapti la ribeleman (revolucian) kaj emancipan potencialon de la nunaj luktoj : en la urboj, por aliro al loĝejo aŭ al akvo ; en la kamparo, kontraŭ akaparo de teroj fare de industriistoj, aŭ atomenergiaj projektoj.

Senperforta retoriko, foresto de marksisma vortprovizo, laŭleĝeco : estas ĝuste tiu miksaĵo, kiu ŝajne logis, konvinkis grandan parton de la intelekta kaj aktivula elito, de la kontraŭ-industriaj ekologiistoj ĝis la maldekstraj instruistoj, kaj la aktivuloj de la civitanaj rajtoj. Ili esperas, ke ili povos kontraŭstari la konservativajn kaj malprogresemajn tendencojn ene de la partio. « La programo estas multe pli progresema ol oni povus pensi, opinias Tawa Lama-Rewal. Inter aliaj promesoj estas starigo de universala san-asekuro kaj sistemo provizanta edukadon por ĉiuj. La partio, kiu ĝis nun restis malpreciza pri la demando de kvotoj rezervataj por la malsuperaj kastoj kaj la virinoj, poziciiĝas favore al ili. Ĝi ankaŭ asertis, ke gi defendos la malkrimigon de samseksemo. »

La loko donita en la programo al la realpropriĝo de la naturaj riĉaĵoj ankaŭ atestas pri la influo de la ekologiistaj aktivuloj. Oni tie insistas pri la rajto de la lokaj kaj malplimultaj komunumoj decidi pri tio, kion fari el siaj teroj kaj ties riĉaĵoj. La partio proponas malcentralizitajn solvojn rilate la renovigeblajn energiojn, tiel kontraste kun la centralizita programo de sun- kaj vent-energioj disvolvita de la Kongreso. Dum la barata ŝtato, nome de la industria kresko kaj de la loĝantaraj bezonoj, planas kreskigi la parton de atomenergio, de 3 ĝis 25 % antaŭ 2050, s-ro Kejriwal deklaris sin kontraŭ la uzo de tiu energio. Kiom ajn estos la nombro de siaj elektitoj, la AAP jam sukcesis ŝanĝi la politikan pejzaĝon.

Naïké DESQUESNES

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio