Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Usonaj judoj kontraŭ la israela dekstro

Ĉu eblas kontraŭstari la plej bruajn premgrupojn ?

KIAM LA USONA prezidanto Barack Obama akceptis dek-ses gvidantojn de judaj organizaĵoj en la Blanka Domo, en julio 2009, la listo de la gastoj entenis kutimajn nomojn ‒ la geprezidantojn de malnovaj konservativaj strukturoj kiaj la Conference of Presidents of Major American Jewish Organizations, la Anti-Defamation League (ADL), la American Jewish Committee kaj, kompreneble, la animo de la porisraela premgrupo, la American Israel Public Affairs Committee (AIPAC). Sed oni renkontis ankaŭ novveninton : s-ron Jeremy Ben-Ami, la plenumdirektoron de la nova pacisma juda premgrupo J Street [1].

Tiu ĉeesto estis certe ne laŭ la gusto de ĉiuj. En la publikigaĵoj favoraj al la dominanta kaj novkonservativa opinifluo de la judaj organizaĵoj, J Street vekas same malmultan simpation kiel la Hamaso. Tiel, en la kolumnoj de Commentary, Noah Pollak juĝis la asocion „malestiminda”, „malhonesta” kaj „kontraŭisraela” ; James Kirchick, de la New Republic, kvalifikis ĝin „premgrupo de la kapitulaco” [2] ; Michael Goldfarb, de la Weekly Standard, akuzis ĝin esti „malamika” al Israelo kaj „leki la botojn” de la teroristoj. Tiu lingvaĵo malkaŝas la panikon kiu regas ĉe tiuj kiuj timas ke la apero de J Street, samtempa kun la elekto de s-ro Obama, povus signifi la komencon de la fino de tio kio iam estis ilia dominado de la formulado de la usona politiko en Proksimoriento.

Kiam temas pri la israela-araba konflikto, unu demando trudiĝas tuj : kial la usona politiko estas tiom malsama ol tiu de la aliaj nacioj, kaj speciale de ĝiaj eŭropaj aliancanoj ? La strategia rilato de Usono kun Israelo estas pli multekosta ol ia ajn alia por la usona nacio, tiom pri humanaj kiom pri financaj konsideroj. Ĝi ne nur kostas al la impostpagantoj tri miliardojn da dolaroj je helpo jare, sed ĝi instigas malamon en la plej multaj islamaj landoj kaj nutras la kontraŭusonajn perfortaĵojn tra la mondo. Neniu alia ĉefurbo, escepte de Tel-Avivo kompreneble, vidas la Proksimorienton per la samaj difinoj kiel Usono : Israelo estas „agresanto agresita” kaj la palestinanoj „agresantoj malraciaj”. Tamen, kiom ajn kontestata ĝi estas, tiu politiko daŭras, senmove, de unu registaro al la alia, de unu Kongreso al la alia.
Estas la resto de la mondo kiu trompiĝas

LA USONAJ PARTIZANOJ de la akra israela linio ‒ grandparte evangeliaj kristanoj, krome novkonservativa juda bazo ‒ vidas nenian problemon en tiu soleco de la vaŝingtona politiko. Laŭ ili, la eŭropa konduto estas diktata de tradicia (kristana) kontraŭjudismo miksita kun deziro trankviligi la arabajn petrolproduktajn reĝimojn. Aldonu al tio la fakton ke la eŭropaj komunikiloj, prezentataj kiel kontraŭjudaj, staras ĉiam ĉe la flanko de la subprematoj ‒ la palestinanoj estas erare konsiderataj tiaj ‒ kaj vi povas klarigi tiun porpalestinan tendencon. La usona pozicio estas do evidenta : estas la resto de la mondo kiu trompiĝas.

Tiaj argumentoj estas nur unu el la kialoj, tamen malgrava, pro tiu Israelo ĉiam gajnas en la Kongreso. La alia venas de la forto de la AIPAC ‒ kun siaj helpaj organizaĵoj ‒, kies influo kaj povo havas simple nenion kompareblan kun ia ajn alia premgrupo de internacia politiko (nek cetere kun la plej multaj aliaj premgrupoj).

Malgraŭ la lastatempaj batoj kiujn la AIPAC ricevis ‒ la juraj persekutoj, lanĉitaj en 2005 (nun forlasitaj) pro spionado kontraŭ du el ĝiaj iamaj altaj respondeculoj, s-roj Steve Rosen kaj Keith Weissman [3] ; la apero de la libro de John Mearsheimer kaj Stephen Walt, La proisraela premgrupo kaj la usona ekstera politiko (tradukita al la franca de La Découverte) [4] ‒, oni povas trovi pruvon de la potenco de la AIPAC en la trudita rezigno de s-ro Charles Freeman, tipa „arabisto”, kandidato por la prezidanteco de la Nacia Konsilantaro de Informo (National Intelligence Council, NIC de la registaro Obama. Kvankam viglega kampanjo estis organizita kontraŭ li ‒ ĵurnalisto akuzis lin eĉ pri ligoj kun pedofiliuloj ‒, la AIPAC asertis ke ĝi neniel subtenis tiun agadon de malstabiligo. Eble, sed ĝia potenco estas tia ke la premgrupo povas kontraŭi la dezirojn de la prezidanto sen eĉ devi kampanji. Kiel skribis Jonathan Freedland en The Guardian, eĉ se oni „neas la miton de la « israela premgrupo », tio kio realas sufiĉas por maltrankviligi.” [5]

Se iuj volis absolute saboti tiun kandidatiĝon, tiam pro du kialoj kiuj ne ekskludas unu la alian. Aŭ ili estas profunde kaj sincere zorgemaj scii kiu analizas la usonajn informojn, ĉar ili timas ke s-ro Freeman pli malfaciligus usonan aŭ israelan atakon kontraŭ Irano (kiel faris la raporto publikigita de la National Intelligence Estimates en 2006 [6], kiu asertis ke Teherano jam ne havas armean atomprogramon). Aŭ ili deziras averti ĉian eblan funkciulon pri la riskoj por lia kariero kaze de opono al ilia interpreto de politiko favora al Israelo ‒ eĉ se tiu funkciulo ne havas rolon por ludi en la ellaborad de tiu politiko. La porisraela komunumo volis la kapon de s-ro Freeman ; ĝi ricevis ĝin.

Kvankam multaj usonaj judoj konfidas la juĝojn de siaj oficialaj reprezentantoj, ili pro tio ne aliĝas al la akra linio de la organizaĵo. Laŭ lastatempaj enketoj faritaj de J Street, la usonaj judoj favoras (en proporcio de 76 % kontraŭ 24 %) la duŝtatan solvon kaj al fina interkonsento inter israelanoj kaj palestinanoj konforma al la intertraktadoj kiuj preskaŭ sukcesis antaŭ ok jaroj en Camp David kaj en Taba [7] ‒, aliro sisteme kondamnata de la AIPAC. Kaj dum la premgrupo silentis pri la nomumado de la israela ministro pri eksterlandaj aferoj, rasisto kaj venĝisto, Avigdor Lieberman, la plej multaj usonaj judoj, laŭ J Street, rifuzis (69 % kontraŭ 31 %) liajn poziciojn, kiam li volis trudi al la israelaj arabaj judoj juron de lojaleco al la juda ŝtato kaj kiam li eldiris minacojn kontraŭ israelaj arabaj deputitoj.

Krome, la usonaj judoj restas progresemaj dum la AIPAC estas regata de novkonservativuloj. Dum la prezidantelekto de novembro 2008, la judoj subtenis lojale la demokratojn kaj voĉdonis por s-ro Obama en proporcio de kvar kontraŭ unu. Pro tio jena paradokso : organizaĵoj kiel la AIPAC, financataj de progresemaj judoj, interkompreniĝas nun kun respublikanaj konservativuloj por nigrigi tiujn samajn progresemajn demokratojn ...

Ankaŭ koncerne la generaciojn, la nova aliro de J Street venas en la ĝusta momento. Kiel klarigas s-ro J. Rosenberg, kiu lastatempe forlasis la pacisman asocion Israel Policy Forum, la AIPAC estas dominata de „homoj multe pli aĝas”, sed „iliaj infanoj kaj infanidoj ne dividas [iliajn] ideojn. Ju pli ni malproksimiĝas de la dua mondmilito, des pli malfacilas veki timon ĉe la judoj por instigi ilin subteni Israelon. Ili subtenas Israelon, se ili kredas en ĝi kaj se Israelo admonas ilin al tio. Sed ĉiuj ĉi strategioj bazitaj sur timo, kiaj « necesas subskribi ĉekojn ĉar okazos nova popolekstermo », ne funkcias kun la malpli ol 60-jaruloj. La homoj kiuj manifestaciis kontraŭ la Vjetnami-milito en la 1960-aj jaroj ne falos en la kaptilon « reveno de Hitlero »”.

Kaj li aldonas : „La populareco de Israelo ĉe la usonaj judoj malkreskis ekde 1977, sekve al la nomumado de [Menahem] Begin kiel ĉefministro. Oni vendis al ili certan bildon pri Israelo, la Israelon de Leon Uris [8], de kibucoj kaj de la socialisma paradizo. Tio hodiaŭ komplete ŝanĝiĝis.”

Krome, kvankam la israelanoj restas multe pli popularaj ol la palestinanoj ‒ laŭ enketo farita dum la Gazo-milito, 49 % de la usonanoj havis pli da simpatio por Israelo ol por la palestinanoj (11 % nur preferis tiujn) ‒, tiu simpatio estas multe pli forta ĉe la konservativuloj (kun proporcio de sep kontraŭ unu) ol ĉe tiuj kiuj nomas sin progresemaj (kie la proporcio falas al tri kontraŭ du).

J Street provas uzi parton de la teĥnikoj de buzz marketing [9] de la progresema premgrupo MoveOn.org kaj de la kampanjo de s-ro Obama, por ke la juda politika influo en Vaŝingtono estu kongrua kun la unuaj pozicioj de la usonaj judoj. Kvankam estas ankoraŭ tro frue por juĝi pri ĝia efikeco, la organizaĵo evoluas tre rapide. Ekde sia stariĝo antaŭ dek-ok monatoj, ĝi donis al si buĝeton de tri milionoj da dolaroj kaj havas dudek-du dungitojn. Neniel komparebla kun la AIPAC kaj ties buĝeto de 70,6 milionoj da dolaroj, sed la starto estas promesplena. Unu miliono da dolaroj estis jam kolektita por la estontaj elektokampanjoj de la kandidatoj al la Kongreso kiuj celas justan pacon en Proksimoriento.
Voĉoj leviĝas kune

J STREET KUNMETIS siajn klopodojn kun pli malgrandaj strukturoj ‒ el kiuj multaj estis akre frapitaj de la malkresko de donacoj de multaj organizaĵoj de centra maldekstro ekde la ekonomia krizo kaj la foriro de la respublikanoj el Vaŝingtono (la malamikeco al s-ro George W. Bush antaŭe malfermis multajn ĉekujojn). Ĝi ankaŭ sorbis plurajn el ili kaj, pro tio, raciigis la komunajn klopodojn. Ĝia unua nacia konvencio, kiu okazos de la 25-a ĝis la 28-a de oktobro 2009, kunigos dek-unu pacismajn grupojn, inter ili pli establitajn asociojn kiajn Americans for Peace Now, Israel Policy Forum kaj la New Israel Fund. J Street sorbis la Union of Progressive Zionists en oktobro 2008 kaj tiel aliris reton, malgrandan sed ageman, de pacismaj judaj studentoj.

laŭ lastatempaj informoj, ĝi pretigas sin ankaŭ ekregi la Brit Tzedek v’Shalom, organizaĵon de progresemaj judoj de loka strukturo kiu deklaras havi kvardek-ok mil libervolajn aktivulojn en la lando. En Vaŝingtono ĝi faris ĝravan paŝon antaŭen kaj kreskigis sian bonfamon per tio ke ĝi dungis s-ron Hadar Susskind, veteranon de la israela armeo, longtempe vicprezidanto kaj direktoro de la Jewish Council for Public Affairs, konsistanta el usonaj judoj kiuj dediĉas sin al internaj problemoj.

Multo dependos de la maniero en kiu la komunikiloj, judaj kaj laikaj, decidos kovri la venontan konvencion de J Street. S-ro Ben-Ami klarigas ke unu el liaj unuaj celoj estas demonstri unu fojon por ĉiam ke la juda pactendaro „ne resumiĝas al dek homoj kiuj kunvenas en kelo”. Mallonge antaŭ ol demisii de sia posteno (kaj esti kulpigita), la eksa israela ĉefministro Ehud Olmert avertis : „Se la duŝtata solvo fiaskas, Israelo estos alfrontita al batalo por la civilaj rajtoj kiel en Sud-Afriko.” Se tio okazus, avertis li, „la ŝtato Israelo ĉesos ekzisti”. [10]

La kapablo de s-ro Obama ŝpari al Israelo tiun sorton ‒ kaj doni al la palestinanoj signifohavan nacian memdeterminadon, trudante la necesajn teritoriajn koncedojn, dependas eble de la sukceso de tiuj voĉiaj antaŭe solecaj.

Eric ALTERMAN.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio