Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj

EN LA JARO 1989, s-ro Jo Ritzen, laborpartia ministro pri edukado de Nederlando, deklaris, ke la universitatoj devas doni pli da kursoj en la angla. La skandalo, kiun kreis la ideo de tiu atenco al la kulturo de la lando estis tia, ke la parlamento decidis leĝon kiu faris la nederlandan la oficiala lingvo de la instrusistemo.

Hodiaŭ tio, kio tiam tiom afliktis la publikan opinion, fariĝis grandparte realo. Estas vere, ke la uzado de la angla restas limigita en la diplomoj, kaj ankaŭ en la masters de aplikata instruado. Sed ĝi fariĝas nun plimulta en la universitataj masters, la plej prestiĝaj, kaj levas Nederlandon al la unua rango en neanglalingva Eŭropo pri la nombro de formadoj en la angla. La masters de sciencoj de la vivo, de inĝeniero kaj de ekonomio troviĝas ĉe la pinto de la koncernataj fakoj.

Diversaj lokaj faktoroj klarigas tiun evoluon : ekonomio tre malfermita, lingvo ĝermandevena kaj sufiĉe proksima de la angla, kundividata nur kun la flandra Belgujo, kio igas politikon de internacia disradiado malmulte realisma. La kono de la angla tie jam larĝe disvastiĝis, la kabineto Education First klasis pri tio la landon tria el sesdek. En la juro la nederlanda ne disponas pri konstitucia statuso ; la leĝo de la 8-a de oktobro 1992 faras ĝin la lingvo de instruado, sed la sendevigoj, kiujn ĝi entenas, malplenigas la principon je ĝia substanco.

Tiu decido ebligas transdoni sciencon „laŭdifine internacian”, asertas la incensistoj de la ĉiopova angla. [1] Neniam la homoj disponis pri lingvo tiom monde disvastiĝinta. „Se oni estas afabla pri tio, kion oni komprenas sub la angla”, precizigas la ĵurnalisto Christopher Caldwell. [2]

En la realo, la stimulado al la lingvo de Ŝekspiro spegulas antaŭ ĉio la konkurencigon de la universitatoj en ekonomio de kono, kiu „karakteriziĝas per mondskala komercigo de la produktoj de esplorado kaj de instruado”. [3] La Deklaro de Bolonjo de la 19-a de junio 1999 planas la starigon de eŭropa spaco de supera instruado ‒ laŭ la modelo de la Decido Bosman de 1999 por la ludistoj de piedpilko. „La instruado fariĝis eksportprodukto”, asertas al ni s-ro Luc Soete, dekano de la universitato de Mastriĥto. En tiu kunteksto la universitataj aparatoj vidas en la naciaj lingvoj obstaklon al la studenta movkapablo, same kiel tiuj, kiujn la doganaj baroj faras al la varoj. La angligo fariĝas tiel la lingva instrumento de la universitata profitavido.

Pluraj francaj sciencistoj pensas, ke „la vigleco de la intelekta produktado [...] de Nederlando, kiu aplikas nenian lingvan restrikton, atestas ke ĝia kulturo ne kolapsis en ĝia malfermiĝo al la angla”. [4] Ili konsideras tiun politikon kiel ekzemplon sekvendan en Francujo. Sed en Nederlando mem, la Onderwijsraad (Konsilantaro pri instruado), oficiala organismo, rekomendas al la universitatoj pli bone motivigi sian lingvan politikon por atenti pri la daŭrigo de la nederlandaj lingvo kaj kulturo kaj por certigi ke la partoprenantoj ĝuu adekvatan nivelon de la angla. [5] Tiuj rekomendoj sonas kiel kritiko de la farata politiko kaj aludas ĝiajn mankojn.

Tiu decido ebligis al la lando plibonigi iomete sian logon. La nombro da junuloj en la mondo, kiuj studas eksterlande, pasis en Nederlando, inter 2000 kaj 2009, de 0,7 elcentoj al 1,2 elcentoj. [6] Sed, oni observas, ke en la jaro 2012, 38 elcentoj de il venas el unu sola ŝtato : Germanujo.

La universitato de Mastriĥto ja enkarnigas tiun paradoksan internaciiĝon, limigitan al la najbareco, kaj kiu apenaŭ profitas al la disradiado de Nederlando. Ĉiuj lecionoj estas donataj en la angla, escepte de la nederlanda juro kaj parto de medicino. Kun 47 elcentoj da eksterlandaj studentoj ĝi fanfaronas esti „la plej internacia universitato de Nederlando”. Sed ĝi devus uzi la vorton „interregiona” : la germanoj konsistigas tri kvaronojn de la eksterlandanoj, sekvataj de la belgoj kaj britoj.

Silke venas el Aĥeno, urbo situanta je malpli ol aŭtohoro. „La rilatoj kun la profesoroj estas malpli akademiaj ol en Germanujo”, aprezas tiu studentino. Sed tie ĉesas ŝia intereso pri la lando kiu gastigas ŝin : „Mi prenis kurson de la nederlanda, sed sen persisti”. „La kursoj de la nederlanda estas senpagaj en la unua jaro, kun multe da sukceso”, nuancigas s-ro Peter Wilms van Kersbergen, respondeculo de la Language Centre. El sep mil kvincent eksterlandaj studentoj oni nombras nur okcent kiu sekvas tiun instruadon, kiu ne estas konsiderata en la finaj ekzamenoj. Multaj, fine de sia restado, daŭre ne scias peti la fakturon en restoracio en la nederlanda. Tiu situacio de lingva eksterteritorieco evidente limigas la malfermiĝon al la kulturo de la gastiganta lando, supozita virto de la studenta eksterlandiĝo.

Naŭ el la dek du plej multe reprezentataj nacioj estas membroj de la Eŭropa Unio. Bulgarujo sendas duoble pli da junuloj al Nederlando ol Barato. La sola membro de la „BRICS” amase reprezentata estas Ĉinujo, kun 8 elcentoj da eksterlandaj studentoj. Pli ol kreskinta disradiado al la sojla mondo, la angligo montras ĉi tie la statuson de lingvo pli kaj pli hegemonia en la internaj rilatoj de Eŭropo ; kaj kontraŭdiras la celon de multlingvismo proklamita de la Unio.

Artikolo aperinta en la NRC Handelsblad priskribas la anglan de la profesoroj kiel akcepteblan, sed proksimuman. Ĝia titolo ludas per malĝustaĵo : „How do you underbuild that ?” La vorto underbuild, nekonata en la kunteksto de anglosaksa mondo, estas kalkaĵo de la nederlanda onderbouwen, kio signifas subteni. [7] Tia malĝusta formulo svarmas kaj kaŭzas fundajn malprecizaĵojn. La formulo fariĝas cetere malpli sponta, kiel indikas s-ro Jaap Dronkers, socisciencisto pri edukado en Mastriĥto : „Mia angla ne estas malbona, sed kiam mi kadris esploristojn, mi ne havis la necesan lertecon por sukcesi kompromisojn.” Studaĵoj faritaj en Svedujo montras, ke la studento pli atentas laŭvortan komprenon, se la kurso estas donata en la angla ol en la sveda, kio malvigligas lian kritikan spiriton. [8]

La funkcia angla, kiel ĉia ĵargono, montriĝas utila por supraĵaj interagoj, ekzemple kiam kelnero en kafejo de Antaljo priskribas al vi la vidon al la maro kiel „very nice” (tre belan). Ĝi atingas siajn limojn en la kunteksto de universitata instruado, intelekta funkcio supera, kiu mobilizas plene la lingvajn kapablojn. Ĉar oni havas tre malofte la saman nivelon de nuancigo kaj de precizigo en lernita lingvo ol en sia gepatra lingvo. Tiu fera leĝo de lingva kompetento konfirmiĝas eĉ en landoj famaj pro sia kono de la angla lingvo. Brita observanto priskribas la enuon kiu kaptas lin ĉe la sensukeco de la prelegoj en la „globiŝ” [9], eĉ farataj de nord-eŭropano. [10]

La efikoj povus ankaŭ fariĝi danĝeraj por la nederlanda, en kunteksto kie multaj observantoj maltrankviliĝas pri kadukiĝo de ĝia uzado. Staĝanino pri komunikado ekzemple koncedas, ke ŝi „konas la regulojn de la ortografio, sed ĉar necesas ĉiam skribi en la angla en la universitato, ili pasas iom al dua nivelo”. Ĉu la angla de flughaveno kaj nederlanda de trotuaro ?

Alia danĝero estas tiu de „perdo de fako” : situacio en kiu la aliaj lingvoj jam ne ebligas esprimi certajn sciencajn konceptojn. La perdo de fako estas akompanata de perdo de prestiĝo, poste de perdo de substanco, kiu reduktas la uzadon de la lingvo „al la hejmo, al la ĝardeno kaj al la kuirejo”. [11] La kultura diverseco ne gajnas per tio. S-ro Dronkers timas „situacion de diglosio [12], en kiu kune ekzistas du lingvoj kun malegala socia statuso”. Tiel, li diskutas kun sia asistentino en la nederlanda, sed li skribas al ŝi retmesaĝojn en la angla, ĉar ŝi povas plusendi ilin al triaj personoj. La nederlanda estas iom post iom reduktata al neoficialaj interŝanĝoj, kvazaŭ dialekto.

Spite al tiuj pravaj maltrankviliĝoj, la antaŭrangeco de la angla ĝis nun ne minacas la ekzistadon de la nederlanda. Ĝi aliflanke grave malutilas al la studado de triaj fremdaj lingvoj. Laŭ s-ro Ludo Beheydt, profesoro ĉe la universitato de Loveno : „La scipovo de aliaj lingvoj ol la angla fariĝis tiom eta, ke oni eĉ ne povas peti universitatajn studentojn legi artikolon en la franca aŭ en la germana.” [13] Tiu punkto ne limiĝas al nederlandaj universitatoj.

Laŭ enketo mendita de la Eŭropa Komisiono inter la loĝantoj de la Unio kiuj pensas povi konversacii en fremda lingvo, 38 elcentoj citas la anglan. Inter 2005 kaj 2012, la aliaj cititaj lingvoj malprogresis, de 14 al 11 elcentoj pri la germana, de 14 al 12 elcentoj pri la franca, de 6 al 5 elcentoj pri la rusa. Nur la hispana progresas, de 6 al 7 elcentoj. [14] En Britujo la studado de fremdaj lingvoj en liceo reduktiĝas al iomete pli ol nenio.

Tiu malriĉiĝo fariĝas absurda, kiam ĝi tuŝas proksimajn lingvojn, kiel tiujn de Skandinavio, kie laŭ estingiĝanta kutimo la popoloj dialogas esprimante sin ĉiu en sia lingvo. S-ino Bodil Aurstad instruas la norvegan en Svedujo kaj konstatas, ke la facilo progresi kaj la proksimo de lando motivigas la studentojn kiuj „en kelkaj semajnoj [...] povas montri bonan komprenon skribe kiel parole”. [15] La tutnordia interkompreniĝo faciligis la kulturan malfermiĝon, la priskribon de skandinaviaj realaĵoj kaj la konstruadon de spaco de interkompreniĝo ‒ lingva paralelo al la Unio de Kalmaro, tiu traktato kiu, en la jaro 1397, unuigis Danlandon, Svedujon kaj Norvegujon.

„La establoj elektas la anglan kiel aŭtomatan piloton, ĉar ili volas profiliĝi kiel agantoj en internacia skalo, klarigas nederlanda revuo. La universitatoj [...] timas esti reduktitaj al provinca nivelo, se ili turnas sin nur al la interna merkato”. [16] La angligo faciligas la konformecon kun la monda retoj de esplorado kaj valorigas la senton aparteni al monda elito de la scio, moviĝema, „globangle” parolanta. En kunteksto de kadukiĝo de la klasika kulturo, la regado de angla eĉ supraĵa fariĝas kriterio de antaŭranga kultura distingiĝo. El tiu vidpunkto ne estas hazardo ke la eldiro de la ŝtatsekretario pri supera instruado Geneviève Fioraso ‒ sen kurso en la angla „ni retroviĝos ĉirkaŭ tablo kvinope diskutantaj pri Prusto” [17] ‒ malestimas la beletron.

En la jaro 1921, Mohandas Karamchand Gandhi leviĝis kontraŭ la „superstiĉo” de tiuj kiuj, en Barato, vidis en la angla la solan portanton de moderneco. [18] Li eble ne sciis, ke iun tagon necesos fari tiun batalon mondskale.

Vincent DOUMAYROU.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio