Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

La diferencmaŝino

Mankas vorto por tio

Mian fantazion de estonta emeritiĝo pasigata per la tradukado de grandaj literaturaj verkoj sekvas kiel ombro pli malhela fantazio en kiu mi estas anstataŭigita de komputilo, kiu eble ne estas perfekta (nek estas mi, nek estas iu ajn traduko), sed povus esti juĝata sufiĉe bona. Maŝintradukado kaj komputile helpata tradukado [1], tamen, ne tute estas inkuboj estontaj ; dum multe pli ol jardeko ili estas normala parto de la vivo de tradukistoj. Oni enigas ekzistantajn tradukojn por krei vastajn amasojn da lingvaj donitaĵoj ("tradukmemoroj") kiuj ebligas al la komputilo produkti tradukon de nova teksto, ĉerpante el tio, kion ĝi jam scias.

Programaro de komputile helpata tradukado povas havigi konsekvencon, elimini tede ripetiĝantajn taskojn seninteresajn kaj faciligi komunikadon inter nelingvistoj. Iuj firmaoj kaj tradukagentejoj jam devigas ĝian uzon - samtempe reduktante la honorariojn de tradukistoj. La uzo de komputile helpata tradukado estas instruata en programoj de magistriĝo pri tradukoscienco. Traduki artikolojn por Le Monde Diplomatique sen tia programaro eble iam fariĝos tiel malofte kiel ilumini manuskriptojn sur veleno.

La sciencula filozofio ne bezonas maŝintradukadon ; jam de kelkaj jardekoj ĝi preferas la anglan tiom, ke estas preskaŭ neimageble ke la tendenco retroiros. Lastatempa referaĵo de profesoro pri metafiziko ĉe la Universitato de Oksfordo argumentis ke "eldoni [analizan filozofion] en lingvoj krom la angla apenaŭ havas valoron" [2]. Ĝia konkludo plue asertis ke "Ĉiuj esploroj en filozofio devus esti eldonataj en la angla, eĉ tiuj kiuj apartenas al filozofiaj tradicioj kiuj ne estas reprezentitaj en la angla. Ĉar tiam ili akirus pli vastan publikon. Cetere, havi unikan lingvon de filozofio (la anglan) plifaciligos fekundan interrilaton inter la filozofiaj tradicioj." (Kial halti tie ? Se la angla estus la lingvo de ĉiuj esploroj, aŭ eĉ de ĉia kreiva laboro, oni atingus la plejeble grandajn publikon kaj potencialon estigi "fekundan interrilaton".)

Monumenta rebato al tio ĉi estas la lastatempa eldono de la Dictionary of Untranslatables : a Philosophical Lexicon (Vortaro de netradukleblaĵoj : filozofia leksikono) [3] kiun oni povus rigardi kiel vastan, ame detalitan noton skribitan de tradukisto al la okcidenta filozofio. La deklarita celo de la libro estas mapi "la politikajn, estetikajn kaj tradukajn historiojn de filozofiaj ŝlosilvortoj." Ĉirkaŭ 400 ŝlosilvortoj estis elektitaj, inter ili tiaj terminoj kiaj animus, Dasein joissance, praxis kaj pravda.

Ne estas la kazo ke tiaj vortoj estas neatingeblaj por ĉiuj provoj ilin traduki, sed ke ĉiu provo estas esence kaj neredukteble problema. Vortoj en ĉiuj lingvoj travivas siajn historiojn en rilato al aliaj vortoj, arigante kaj deĵetante asociojn kaj distingojn, akumulante historiojn kiuj eventuale duonsubakviĝas kun la tempopaso. Estas la misio de ĉi tiu Dictionary malkovri tiujn historiojn kaj montri la rolon kiun ili ludis en la evoluado de la okcidenta penso.
Tio, kio vere ekzistas

Prenu pravda (правда). Kvankam, memorante la nomon de la oficiala ĵurnalo de Sovetunio, ni povus kredi ke ĝi nur signifas "vero", la Dictionary tamen atentigas ke ĝi ankaŭ indikas "justeco", kaj ĝia etimologio ĝin lokas en semantika kampo kun ideoj de legitimeco, juro, kaj egaleco. Cetere, pravda en la rusa ne temas pri la vero scienca : "tio, kio vere ekzistas" oni tradukas plej bone per la termino istina (истина), kaj ĝia derivaĵo istinnost (истинность) plej proksimas al la ideo de "vereco". Ĉiu tradukanto el la rusa, kiu renkontas pravda, alfrontas elektojn por kiuj povus manki tute kontentiga respondo. Estas klare kial pravda estas inda kandidato kiel "netradukeblaĵo".

Sed kio estas riskata ĉi tie ? Vidata el la kosmo - aŭ el partoj de la anglosaksa sciencularo - ĉi tiu esplorado pri la interagado de la filozofia terminaro en la eŭropaj lingvoj (kune kun la araba kaj la hebrea) povus ŝajni elmontro de la narcisismo de negravaj diferencoj. La eŭropa penso ne estas, ĉion dirinte, retiriĝinta en silojn de reciproka nekompreno. Kiam ni uzas tiajn terminojn kiaj "demokratio", "revolucio", "ekzisto", ni estas plejparte sur komuna tereno. Kial emfazi diferencojn ?

Skribante aliloke pri la kunteksto en kiu la libro estas eldonita, la iniciatinta redaktoro Barbara Cassin avertis pri "katastrofa scenaro" en kiu globish (angla lingvo normigita kaj simpligita) fariĝas la lingvafrankao, la realigo de la aserto ke verko apenaŭ havas valoron krom en la angla. Ĉiuj aliaj lingvoj estus sole por hejma uzado ; la verkoj de Ŝekspiro kaj James Joyce, estante neesprimeblaj per globish, apartenus al nealireblaj dialektoj [4].

Cassin argumentas ke, adopti la "pragmatan Esperanton" de globish, bazitan sur la supozoj de la analiza tradicio de la anglalingva filozofio, montriĝos esti katastrofa por la filozofia tradicio de kontinenta Eŭropo en kiu la historio kaj filozofio de lingvoj estas esencaj. Ankaŭ videblas rezisto kontraŭ lingvo kiu estas komunikilo por konceptoj kiel deliverables, governance kaj knowledge-based economy [5] de tutmondiĝo, varigo kaj novliberalismo.

Kvankam povus ŝajni ke la angla estas stile neŭtrala kiel vehiklo por la penso, kaj facile komprenebla por la tradukanto (precipe por siaj denaskaj parolantoj), ĝi tamen estas tiom plena de idiosinkrazioj kiom iu ajn alia lingvo. La eseo pri la angla lingvo en la Dictionary estas okulmalferma ; unuafoje ĝi igis min pripensi profundajn strukturajn ecojn de la angla kiuj faras ĝin neniel simpla kaj facile komprenebla.

Preter la limoj de la filozofio (kaj Eŭropo), multo estas riskata. Unu el la kunredaktoroj de la anglalingva eldono de la Dictionary estas Emily Apter, la aŭtoro de Against World Literature [6] en kiu ŝi ne argumentas kontraŭ la valoroj de la tradukado, sed kontraŭ la kreaĵo nomata "la monda literaturo" kiu homogenigas kaj ekspluatas, kaj estas bazita sur varigaj konceptoj de legebleco kaj universala allogo [7]. Tia medio ne havas lokon por netradukebleco.

Nietzsche diris, "Kiu trovas la lingvon interesa en si mem malsamas tiun, kiu nur rekonas en ĝi la rimedon por interesaj pensoj" [8]. Ĉi tiu fascina libro apartenas al la flanko "interesa en si mem". Sed, laŭ pli longatempa perspektivo, ĉu tia entrepreno povas eviti fariĝi "maŭzoleo de konceptoj" [9] ?

George MILLER

Tio estas traduko de ’The Difference Engine’, artikolo de George Miller kiu aperis en la junia numero de la anglalingva Le Monde diplomatique

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio