Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Gabriel García Márquez – Lasta renkontiĝo

ONI DIRIS al mi, ke li estas en Havano, sed ke, suferanta, li deziris vidi neniun. Mi sciis, kie li tie kutime loĝas : en belega dometo, malproksime de la centro. Mi telefonis, kaj Mercedes, lia edzino, forbalais miajn skrupulojn : „Tute ne, ŝi diris al mi kun varmo. Tio estas por forteni la tedulojn. Venu, „Gabo” ĝojos vidi vin.”

En malseka varmo, sekvamatene, mi paŝis tra aleo de palmoj kaj prezentis min ĉe la pordo de ilia tropika vilao. Mi ne sciis ke li suferas kanceron de limfo, kaj ke li submetiĝis al lacigega ĥemiterapio. Oni diris ke li estas tre trafita. Oni eĉ atribuis al li korŝiran leteron de adiaŭo al siaj amikoj kaj al la vivo ... Mi timis troviĝi antaŭ iu tuj mortonta. Mercedes venis por malfermi al mi kaj, je mia konsterno, ŝi diris al mi kun rideto : „Eniru. „Gabo” venos ... Li finas sian partion de teniso.”

En la varma lumo de la salono, instalita en blanka kanapo, mi vidis lin iom poste proksimiĝi, efektive en plena formo, kun siaj krispaj haroj ankoraŭ malsekaj de la duŝo kaj kun hirtaj lipharoj. Li portis orkoloran gŭajaberan ĉemizon, tre larĝan blankan pantalonon kaj ŝtofajn ŝuojn. Vera persono de Visconti. Frande trinketante glacian kafon li klarigis ke li sentas sin „kiel sovaĝa birdo eskapinta el sia kaĝo. Ĉiukaze, multe pli juna ol mia ŝajno.” Sed, aldonis li, „kun la aĝo, mi konstatas ke la korpo ne estas farita por daŭri tiom da jaroj kiom oni ŝatus vivi”. Tuj poste li proponis al mi „imiti la anglojn, kiuj neniam parolas pri sanproblemoj. Tio estas malĝentila.”

La brizo levis tre alten la vualaĵojn de la gigantaj fenestroj, kaj la ĉambro eksimilis al naĝanta ŝipo. Mi diris al li ĉiajn bonaĵojn, kiujn mi pensis, pri la unua volumo de lia membiografio, Vivi por ĝin rakonti : [1] „Tiu estas via plej bona romano.” Li ridetis, ĝustigis siajn okulvitrojn kun testudaĵa muntaĵo. „Sen iomete da imago, diris li, maleblas rekonstrui la nekredeblan amhistorion de miaj gepatroj. Aŭ miajn memorojn de bebo ... Ne forgesu ke nur la imago estas klarvida. Ĝi estas kelkfoje pli vera ol la vero. Rigardu Kafkon, aŭ Faulkner, aŭ tutsimple Cervanton.” En la fono, la notoj de la Simfonio de la Nova mondo, de Antono Dvoĵako, saturis la ĉambron per etoso samtempe ĝoja kaj drameca.

Mi ekkonis „Gabon” kvardek jarojn antaŭe, iom antaŭ 1979, en Parizo. Invitita de la Unesko, li partoprenis, kun Hubert Beuve-Méry, la fondinto de la Monde diplomatique, en komisiono prezidata de la nobelpremiito Sean McBride taskita fari raporton pri la malekvilibro inter Nordo kaj Sudo koncerne la amaskomunikilojn. En tiu epoko li jam ne verkis romanojn, pro malpermeso kiun li mem trudis al si tiom longe, kiom Augusto Pinochet estos en la potenco en Ĉilio. Li ankoraŭ ne ricevis la nobelpremion pri literaturo, sed li estis jam grandega famulo. La sukceso de Cent jaroj da soleco (1967) jam faris lin la plej universala hispanlingva verkisto post Cervanto. Mi memoras ke mi estis surprizita pro lia malalteco, kaj impresita de lia nobleco kaj seriozeco. Li vivis kiel ermito, forlasis sian ĉambron, transformitan en laborĉelon, nur por iri al la Unesko.

Koncerne la ĵurnalismon, lia alia granda pasio, li tiam ĵus aperigis raportaĵon kiu laŭspuris la atakon de sandinsista taĉmento kontraŭ la Nacia Palaco en Managvo, kiu rapidigis la falon de la diktatoro Anastasio Somoza en Nikaragvo. [2] Li liveris multajn detalojn, kiuj donis la impreson ke li estis mem partopreninta en la evento. Mi volis scii, kiel li faris tion : „Mi estis en Bogoto en la momento de la atako. Mi alvokis la generalon Omar Torrijos, prezidanto de Panamo. La taĉmento rifuĝis en lia lando kaj ankoraŭ ne estis parolinta al la komunikiloj. Mi petis lin diri al la knaboj ke ili malfidu la gazetaron, iliaj vortoj povas esti misformitaj. Li respondis al mi : „Venu ! Ili parolos nur kun vi.” Mi alvenis, kaj kun la ĉefoj de la taĉmento, Eden Pastora, Dora María kaj Hugo Torres, ni enfermis nin en kazerno. Ni rekonstruis la eventon minuton post minuto, ekde la preparo ĝis la fino. Ni pasigis la nokton tie. Elĉerpitaj, Pastora kaj Torres eĉ endormiĝis. Mi daŭrigis kun Dora María ĝis la mateniĝo. Mi reiris al la hotelo por verki la raportaĵon. Poste mi reiris al ili por ke ili legu ĝin. Ili korektis kelkajn fakterminojn, la nomon de armiloj, la strukturon de la grupoj ... La raportaĵo aperis malpli ol semajnon post la atako. Ĝi konatigis la sandinistan celon al la tuta mondo.”

Mi ofte revidis „Gabon”, en Parizo, en Havano aŭ en Meksiko. Ni havis konstantan malkonsenton, pri Hugo Chávez. Li ne kredis pri li. Dum mi konsideris la venezuelan komandanton la homo kiu igos Latinamerikon eniri novan historian ciklon. Pri la resto, niaj diskutoj estis ĉiam tre (ĉu tro ?) seriozaj : la sorto de la mondo, la destino de Latinameriko, Kubo ...

Unu fojon, tamen, mi memoras ke mi larme ridis. Mi revenis de Kartageno de Indio, grandioza kolonia urbo, en Kolombio : mi tie perceptis lian vilaon sub la urbomuro, kaj mi diskutis kun li pri tio. Li demandis : „Ĉu vi scias kiel mi akiris tiun domon ?” Nenia ideo. „Mi ĉiam volis loĝi en Kartageno, rakontis li. Kaj kiam mi havis la rimedojn por tio, mi serĉis domon. Ĉiam ĝi estis tro multekosta. Amika advokato klarigis al mi : « Ili imagas ke vi estas miliardulo, kaj ili altigas la prezon. Lasu min serĉi anstataŭ vi. » Kelkajn semajnojn poste, li malkovris la domon, kiu estis tiam malnova presejo duone ruiniĝinta. Li parolis al la proprietulo, blindulo, kaj la du interkonsentis pri prezo. La maljunulo tamen formulis kondiĉon : li volas ekkoni la aĉetonton. Mia amiko revenis dirante : « Ni devas renkonti lin, sed vi devas ne paroli. Alie, ekde kiam li rekonas vian voĉon, li triobligos la prezon ... Li estas blinda, vi estu muta ! » Venis la tago de renkontiĝo. La blindulo komencas pridemandi min. Mi respondas per malklaraj vortoj ... Sed, en iu momento, mi nesingarde respondis per sonanta : « Jes ». « Ho !« eksaltis li. Mi rekonas vian voĉon. Vi estas Gabriel García Márquez ! » Mi estis senmaskigita ... Li tuj aldonis : « Ni devas revizii la prezon ! Jen la aferoj ŝanĝiĝas ... » Mia amiko provas negoci. Sed la blindulo ripetas : « Ne ! Tio ne povas esti la sama prezo. Neniakaze ... » « Nu bone, do kiom ? » demandis ni, rezignacie. La maljunulo iom pripensis, kaj ellasis : « Duonpreze ! » Ni ne komprenis ... Tiam li klarigis : « Vi scias, ke mi havas presejon. Kaj per kio, laŭ vi, mi vivis ĝis nun ? Per la pirataj eldonoj de la romanoj de García Márquez ! »”

La ridego de tiam resonis ankoraŭ en mia memoro dum, en la dometo de Havano, mi daŭrigis mian konversacion kun Gabo maljuniĝanta, sed daŭre en sama mensa vigleco. Li parolis pri mia libro de interparoladoj kun Fidel Castro. [3] „Mi tre ĵaluzas”, diris li ridante, vi havis la ŝancon pasigi pli ol cent horojn kun li ...” ‒ „Ĝuste mi, respondis mi, estas tre senpacienca legi la duan parton de viaj memoraĵoj. Vi fine parolos pri viaj renkontiĝoj kun Fidel, kiun vi konas de multe pli longa tempo. Li kaj vi, vi estas du specoj de gigantoj de la hispana mondo. Se oni komparas kun Francujo, tio estas kvazaŭ Viktoro Hugo estus koninta Napoleonon ...” Li ekridis kaj samtempe glatigis siajn densajn brovojn. „Vi havas tro da imago ... Nu bone, mi seniluziigos vin : ne okazos dua parto ... Mi scias, ke multaj homoj, amikoj kaj kontraŭuloj, atendas iel mian « historian verdikton » pri Fidel. Tio estas absurda. Mi jam skribis pri li tion, kion mi devis skribi. [4] Fidel estas mia amiko ; li estos ĉiam tia. Ĝis la tombo.”

La ĉielo fariĝis malluma, kaj la ĉambro, en plena tagmezo, troviĝis nun en duonombro. La konversacio malrapidiĝis kaj fine estingiĝis. Gabo meditis, kun perdita rigardo, kaj mi demandis min : ĉu eblas ke li postlasos nenian skriban ateston pri tiom da konfidencoj amike dividitaj kun Fidel ? Ĉu li estos postlasinta ĝin por postmorta publikado, kiam ĉiuj du ne plu estas en tiu ĉi mondo ?

Ekstere tromboj da akvo falis el la ĉielo kun la torenta forto de la tropikaj ventopuŝoj. La muziko silentis. Fortaj odoroj de orkideoj invadis la salonon. Gabo havis subite la aspekton de elĉerpita maljuna kolombia gepardo. Li restis tie, silente kaj meditanta, la rigardon fiksita al la senĉesa pluvo, konstanta kumpano de ĉiuj siaj solecoj. Mi diskrete foriris. Sen scii, ke mi ĵus vidis lin por la lasta fojo.

Ignacio RAMONET.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio