Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Dek boteloj (ŝerckanto)
puce Kajto kantas "Ran-kvarteto" de Julio Baghy"
puce RatzFatz : Satan-violona bugio (ŝerckanto)
puce Raymond Schwartz : Fromaĝo el Edamo (ŝerckanto)
puce Raymond Schwartz : La nova jar’

Raymond Schwartz : La nova jar’

ŝerckanto laŭ la melodio de la kristnaska kanto "Abio, vi, abio, vi")



La nova jar’, la nova jar’,
La homojn plibonigas.
Sur ĉiu strat’, en ĉiu dom’,
Afabla estas ĉiu hom’.
La nova jar’, la nova jar’ ;
La homojn afabligas !

La pordistin’, la pordistin’,
Nun ĉiam bonhumoras !
Antaŭe vane kaj sen fin’,
Dumnokte mi petegis ŝin ;
Sed nun ŝi enirigas min
Tuj kiam eksonoras !

La poŝtportist’, la poŝtportist’,
Deĵoris tre malbone.
Ne venis li dum pluvveter’
Kaj nur malofte dum somer’.
Sed eĉ por simpla cirkuler’
Li venas nun persone !

Kaj la barbist’ traktadis min
Samkiel malamikon !
Li senhezite, laŭ okaz’,
Detranĉis pecon de la naz’,
Kaj li al mi sen parafraz’
Manĝigis la penikon !

Sed la barbist’, sed la barbist’,
Min razas nun senvunde !
Kaj kun ĝentila kompliment’
Li diras, plena je atent’ :
"De viaj haroj cent po cent
Rekreskas tre abunde !

Kaj malfidela amatin’,
Al kiu mi min donis,
Kaj kiu laŭ infera plan’
Min trompis kun amerikan’
Ŝi skribis ĵus per propra man’
... Ke ŝi al mi pardonis !

Restoracia ĉefkelner’,
Li estis ĉefbarbaro.
Al mia frako kaj kravat’
Ŝprucigis saŭcon kun salat’,
Sed denun li pro korkompat’
Ĝin verŝas al najbaro !

Ho nova jar’, mi amas vin
Pro via dolĉa paco !
Sed diru, ĉu sincere vi
Tutsola sorĉas ĉion ĉi,
Aŭ ĉu ĝin faras multe pli
Nur la novjar-donaco ??

Rimarkoj : La ideo fari el kristnaska kanto novjaran, estas unu el multaj ŝercoj, kiujn povas elpensi nur tia homo kia la fama humuristo Schwartz, parizano kaj gvidanto de la kabaredo "Verda kato" kaj redaktoro de la sprita gazeto "La Pirato", kiu pikis ĉiun sen pardono. Tio apenaŭ imageblas, ke li laboris dum multaj jaroj kiel oficisto en banko... eĉ en pli alta rango. (HGK)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio