Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Vinko Markov : Internacia Tago de l’ Virinoj je la 8a de marto
puce Dorothea & Hans-Georg Kaiser gratulas al ĉiuj ulinoj de l’ mondo je la Internacia Tago de l’ Ulinoj 2016 !
puce Internacia Tago de Inoj

Vinko Markov : Internacia Tago de l’ Virinoj je la 8a de marto



La 8-an de Marto 1910 en Kopenhago, Konfederacio de socialistaj virinoj de ĉiuj landoj kreis tiun tagon kun celo propagandi la voĉdonrajton por virinoj. La 8-an de Marto 1914, virinoj postulas voĉdonrajton en Germanio, kiun ili akiros la 12-an de Novembro 1918.

La 23-an de Februaro 1917 (laŭ Gregoria kalendaro) kiu respondas al 8-a de Marto (laŭ Julia alendaro) en Sankta Peterburgo la laboristinoj manifestacias en la stratoj postulante panon kaj la revenon de iliaj edzoj el la militfronto.


Interese noti : ke la ordono de 21.a de Aprilo 1944, donas voĉdonrajton al francinoj, kiun ili uzos la unuan fojon la 20-an de Aprilo 1945 por la municipaj elektoj. (Tio estas unu jarcenton post la viroj, kiuj voĉdonas en Francio ekde la jaro 1848).La rajto esti elektitaj por la virinoj estas nur teoria kaj simbola en tiuj jaroj.


La 8-an de Marto 1948 en Francio 100.000 virinoj defilas en Parizo de la Placo de la Respubliko ĝis la statuo de Jeanne d’Arc. En pluraj francaj urboj okazas samaj manifestacioj (5000 virinoj en Liono, 0.000 en Marsejlo).


La usonanoj provis alproprigi al si la daton de Ina Tago (Woman Day) sekve al iu virina striko de la 8-a de Marto 1857. Tiu ĉi striko en Novjorko estas iu mito kiu neniam okazis, sed ili uzis tiun miton por elekti la daton de 8-a de marto). 1971, Svislando donas voĉdonrajtonal virinoj.


La 8-an de Marto 1975 la Unuiĝintaj Nacioj komencas festi la Internacian Inan Tagon.


En Francio oni komencas festi oficiale la Internacian Inan Tagon, 8-a de marto, ekde la jaro 1982 danke al la socialista registaro. Tamen oni devas konstati ke tiu tago ne plu havas protestan arakteron.


La 8-an de Marto 1986, en Ĉilio, la manifestacio estis perforte haltigita, kaj la saman tagon en Vaŝingtono 100.000 personoj manifestaciis kontraŭ la deziro de konservuloj nuligi la rajton aborti.


En 1988, en Sovetunio la 8-a de marto estis elektita por lanĉi la unuan konkurson pri beleco....


La 8-an de marto 2001, estis inaŭgurita la unua TTT-paĝo pri la Ina Tago por noti ĉion kio estis farita kaj dirita pri la Inaj kondiĉoj.La historio daŭras.......


el Sennaciulo, marto 2005

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio