Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Ĉe kuracisto Zamenhof

rimpoemo


Hans-Georg Kaiser
Ĉe kuracisto Zamenhof

por karikaturo de la desegnisto 
Eder Benedetti

"Doktoro mia, kuracisto !
Ĉu estas ĝi inflam’ de histo ?
Jubile mi la tagojn startas.
Doktoro, ĉu mi bone fartas ?

Mi krevos tuj pro energio.
Sukcesas al mi simple ĉio.
Subite plenas mi de ĝojoj,
kurante saltas mi sur vojoj !"

Doktoro Zamenhof rigardas :
"Jen verda koro sankte ardas."
Kun ĝojo la doktoro diras,
ke ne malsano lin inspiras.

"Amik’ vi estas tute sana,
serĉado plua estus vana.
Ne estas ja malsana tristo.
Vi iĝis nur esperantisto !"


PS : Amiko Eder, kiu tiam ankoraŭ estis tute novbakita esperantisto, kiam li desegnis tion, tuŝas per genia intuicio la esencon, la internan kernon de Esperanto. Esperanto estas pli ol lingvo. Ĝi estas eksterordinara internacia eksperimento, kiu kreas ĝojon kaj homafablecon. Ĝi estas iniciita de eksterordinara homo kaj evoluata en eksterordinara lingvoeksperimento, antaŭ ĉio por subteni la strebadon al paco. Esperanto ne estas inkubo, estigita pere de militista megalomano, sed ĝi estas la preciza malo, ĝi estas esperiga, homoj povas esti solidaraj, ne devige devas murdi sin reciproke. Esperanto estas sereniga, ĝi spiras la spiriton de granda homafabla viro, kiu ne nur kiel esperantisto, sed ankaŭ kiel okulkuracisto helpis al homoj, do ankaŭ al klientoj, kiuj tute ne konis Esperanton. Sed ĝuste de ili li estis nomata en sia loĝkvartalo en Varsovio : "La bona doktoro". Li do ankaŭ ekster Esperantio estis heroo, tiel kiel alia neforgesita granda okulkuracisto, kiel Albrecht de Graefe." 

Certe Zamenhof estis bonega homafabla okulkuracisto, neniu dubas pri tio. Kaj nur nokte post farita laboro kiel okulkuracisto tiu fiera viro, kiu nepre volis labori kaj ne vivi koste de aliaj aŭ per donacoj, permesis al si la lukson traduki en Esperanton, la lukson verki amason da leteroj al aliaj esperantistoj ktp. , per kio li ankaŭ decide subfosis sian propran sanon. Sed pro tio, ĝuste pro lia pasia energio kaj bonkoreco li sanigis ne nur okulojn, kio jam tute sufiĉus por esti agnoskata kiel honesta homo. Li faris eĉ pli. Li sanigis eĉ mensojn, kaj tion li faris antaŭ ĉio kiel esperantisto kaj homarano, kiu postlasis al ni la ĝermon de lingvo, kiun ni uzu kaj evoluu por krei pacon. Lia plej granda espero estis, ke la muroj inter la nacioj kaj homoj falu, ke ni ĉiuj pli bone interkompreniĝu surbaze de la komuna lingvo Esperanto kaj, ke ni tial ne plu partoprenu kun huraaj krioj en militoj, kiuj damaĝas lastfine al ni ĉiuj, ĉar ili nur malhelpas la progreson de la homaro.

Nia plej granda malamiko ne estas aliaj popoloj aŭ la naturo, sed bedaŭrinde ofte ni mem. Kaj tio, kvankam utopioj pri pli bona kaj pli justa vivo jam ekzistis, kiam la grekoj ankoraŭ konkeris kun Aleksandro la tiam konatan mondon. Ĉu ni ĉiam nur sonĝos pri iuj feliĉaj insuloj, kiuj ekzistas post sep valoj kaj sep montoj ? Ĉu ni iam estos pli progresintaj ol certa Robinzono, Aleksandro Selkirke, kiu vivis fortranĉite de ĉiuj aliaj sur insulo kaj ne havis kontakton al homoj ? Nu, mi esperas tion, tiel, kiel Zamenhof. Eĉ konsciante, ke mi mem certe mortos sen vidi la sopiratan planedon de l’ paco mi ja tamen scias : Se unu homo revas, tiukaze estas nur revo, sed, se multaj revas la saman revon, ĝi fariĝos realeco.

Kaj ĝuste tial ĉiu utopio bezonas la unuan paŝon. Se mi ne mem ekpaŝas, kaj aliaj same tiel neagas, kiu do krom ni ? Ankaŭ Esperanto estas en certa senco tia utopia projekto, sed jam nun ege vivanta afero, tiel, kiel ĉiu bona utopio, kiu ĝis la kompleta realigo estos ĉiam defio al ĉiuj tiuj, kiuj sentas respondecon en si. La sopiro pri komunuma socio estas granda, kaj tre tre malnova revo, kiun jam revis la prakristanoj kaj antaŭ ili la ĉino Laocio kaj antaŭ Laocio la prahomoj, kiuj ankoraŭ ne estis disigitaj en klasojn. (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio