Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Georgo Lagrange : La vivo (artikololigo)
puce Karolo Darvino : "ORIGINO DE SPECIOJ"
puce Karolo Darvino : Origino de Specioj
puce La vivo en grandaj profundegoj
puce Paul Neergard : Pri la vorto "raso"

Karolo Darvino : "ORIGINO DE SPECIOJ"

Libro, kiu ŝanĝis la pensadon


Kial la ĝirafo havas longan kolon ? La kutima respondo en la tempo de Karlo Darvino (1809 ĝis 1882) devenis de la franco Lamarck. Li supozis, ke la longo de la kolo klarigeblas per tio, ke la bestoj ĉiutage etendas ĝin por atingi la bongustegajn foliojn supre je la arbo - la eco "longa kolo" poste tiam estos heredigita al la posta generacio. Ankaŭ la juna Darvino akceptis tiun klarigon - ĉiukaze tiom longe, ĝis li vojaĝis en la jaro 1831 kiel naturesploristo sur la topografia ŝipo HMS Beagle tra la mondo. Kvin jarojn li estis survoje en Suda Ameriko, sur la Galapagoj, sur Tahitio, en Aŭstralio. Ĉie li rimarkis kia simila kaj tamen en la detalo diversa estas unu besto-aŭ plantospecio de loko al loko, de insulo al insulo.


La malgrandaj modifoj, kiujn li ĉie observis, havigis al li la ideon, ke vivestaĵoj ĉiam ŝanĝiĝas (mutacias) kaj, ke nur la pleĵ bone adaptitaj transvivas. Li nomis tiun proceson "natura selektado". Ĝi estas laŭ li respondeca por ĉiu vivo sur la Tero.


Darvino surskribis tiun teorion en 1842, sed ne publikis la artikolon. Sed kiam li eksciis en 1858, ke alia naturesploristo, Alfred Russell Wallace estis tirinta la samajn konkludojn, li aperigis sian verkon en la jaro 1858 sub la titolo "On the origin of species" (Ekesto de la specioj.) La darvina evolucia instruo fariĝis kolono de la biologio.


El PM, februaro 2008
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

PS : Necesas aldoni, ke la menciita verko (originale : "On the origin of species") estas rete legebla en la traduko ORIGINO DE SPECIOJ de Klivo LENDON.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio