Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce E.O.PLAUEN / Hans-Georg Kaiser : Patro kaj filino (bildstria rakonto kun versoj)
puce Vilhelmo Buŝ - Per pinta plumo trafi la kernon (Pri la prapatro de l’ bildstriaj rakontoj kaj filmoj)

E.O.PLAUEN / Hans-Georg Kaiser : Patro kaj filino (bildstria rakonto kun versoj)

E. O Plauen 
(bildorakonto)

Hans-Georg Kaiser

Patro kaj filino 
(rimpoemo)


 

Estas jam semajnofino,
paĉjo migros kun filino.
Por trajniri al la celo,
ili marŝas al la relo.





Ĉar la suno tre afablas,
glaciaĵo tre agrablas.
Evo frandas ĝin tre ĝoje,
kun rideto, jam trajnvoje.



Dum la lev’ de l’ dorsosako
paĉjo pensas nur pri l’ pako.
Ev’ scivolas, ne rimarkas,
ke ŝi l’ najbarinon markas.


„Jen makulo sur la rob’ !“
krias tiu sen aprob’.
Paĉjo servtuketon prenas
kaj purigi ĝin do penas.



Rimarkoj

La versojn mi mem aldonis al la bildorakonto de la desegnisto E.O.Plauen. Mi ne tradukis ilin. Arto estas ĉiam kunarto, neniam arto en vaka loko, sed ĉeno de fluantaj pensoj kaj kreoj. Nur stultuloj sankte fidas, ke unika verko ne havas radikojn, antaŭulojn, antaŭpensantojn, kiuj metis jam ĝermon por kiu ajn unikaĵo. Tiel, kiel la tero estas kunligaĵo el neimageble multaj eroj, ankaŭ artistoj estas nedisigeble ligitaj kun ĉio kaj ĉiuj surtere kaj universe. Tial unu el miaj gravaj artaj radikoj estas artistoj, kiujn mi ne priŝtelas, sed de kiuj mi lernas kaj kiujn mi iel daŭrigas. (HGK)


 
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio