Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Balfolkan dancprogramon kun Kapriol’ !
puce Nokta festo (Fest-noz) muzikgrupoj "An Teuzan" kaj "Estran"
puce Teatra vespero

Nokta festo (Fest-noz) muzikgrupoj "An Teuzan" kaj "Estran"

Dimanĉon la 10.08.2014

« An Teuzan »

An Teuzar

La muzikgrupo « An Teuzan » entenas tri muzikistojn :

Patricia Gayic kantistino pri « kan ha diskan » (tipa bretona kantmaniero por ligi la muzikajn frazojn) kaj akordionistino.

Renaud Nélou gitaristo

Gouven Darnet sakflutisto

Joanny Berne baszumilisto, hobojisto, flutisto

La muzikparo « Darnet-Berne » ofte muzikakompanas nuptojn kaj festojn.
La tutmuzikgrupo « An Teuzan » partoprenas en kulturaj bretonaj manifestacioj kaj bonvoleme en karitataj aranĝoj.

Bretona popola muzikgrupo « Estran »

Renkontiĝis du bretonaj kanto-muzikistoj okaze de la 1998a muzikfesto en Pluër-ĉe-Ranco (Plouër sur Rance), urbeto apud Dinano : Mikaelo Faŭko (Mikaël Fauque, vjelo) kaj Danielo Flaŭo (Daniel Flaux, diatona akordiono). Por plezure proponi noktajn bretonajn festojn « festou-noz » tra la regiono, la grupo pliriĉiĝis de Paskalo Kadero (Pascal Cadet, kantisto violonisto, banĝo) kaj de Benuato Rokko (Benoit Rocco, kantisto, irlanda tamburino).

Estran_2010-03-16 16.16.50

Konservante gallajn muzikradikojn, « Estran » ankaŭ proponas irlandan muzikon, tradician muzikon el Luiziano, Kebekan (Québec) ĉarmigitan de maraj plendokantoj. Tiu detonaciiga miksado kreas aŭtentikan kaj viglecan muzikon. La muzikgrupo etendiĝas al mezepoka influoj kaj al adaptigo de kebekaj dancoj al bretonaj.

« Estran » registris du kompakdiskojn :
« Inter Teroj kaj maroj » « Entre Terres et mers »
« De Gaŭlio al Akadio » « De Gallésie en Acadie »

La variaj dancmelodioj ĉiam estas ludataj rekte kun interagado inter muzikistoj kaj dancantoj.
Ĉiu kapablos kundanci en kelkaj minutoj. Samtempe la progresintaj dancantoj povas ĝisfunde ĝui la dancojn kun variacioj kaj plisubtiligoj.

Ĝuu la vesperon !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio