Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce "DEKLARO DE SAT" pri la atencoj en Usono
puce Manifestacio en Bruselo- 13-15.12.2001
puce FORPASIS KAMARADO IVO
puce POLITIKA FORUMO
puce KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO
puce Unua de Majo en Parizo (2002)
puce DEKLARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE S.A.T. PRI MILITMINACO
puce Korektoj de eraroj en la Nova PIV elŝuteblaj en la PDF
puce Referendumo 2015
puce Aktivas la pariza grupo de SAT-Amikaro
puce Alvoko al paco en gaza-regiono
puce Kongreso de SAT Amikaro 2009 okazos en Paŭo (francio)
puce Kongreso de SAT-Amikaro - Informo
puce Libro pri Mortopuno : unua eldono de la kooperativo

Raporto pri LEA-Komitata kunsido en Madrido (2013/08/02)

Kunveno de la LEA-Komitato 2013-08-02 dum la SAT-kongreso en Madrido

Partoprenas de la LEA-oj kaj de SAT : Vito (el SAT-Amikaro), Gary (el LEA/G), Ron k Arturo (el SATeB), Kani (el SATeH), Brandon (el SAT)

Prezidas Vito
 Vito : post la eldono de la SAT-faldfolio en 2010 neniu granda agado ; mem preferus forlasi la postenon de sekretario ; necesas priparoli celon, konsiston kaj funkciadon de la LEA-K.
 Vinko (poste kiel gastaŭskultanto) : Necesas reelekti la sekretarion de la LEA-Komitato. Estu kaj prezidanto, vicprezidanto kaj sekretario. Laŭ la regularo devas esti po du reprezentantoj de ĉiu LEA kaj de SAT.
Oni konstatas, ke la nunaj reprezentantoj de SAT estas Guy Cavalier kaj Brandon.
 Vito : La laŭregulara tasko de agado en regionoj sen propra LEA estas nun afero de la Poresperanta Fako, do la alia laŭregulara tasko, la kunordigado de la agado de la diversaj LEA- oj, estas nun la ĉefa afero de la LEA-Komitato, ankaŭ la akcepto de novaj LEA-oj.
 Brandon : SATJ konstituiĝis, sed ankoraŭ ne sendis sian statuton, kiam oni petis. SATeK ekzistas, sed ankoraŭ ne apartenas al la LEA-Komitato.
 Kani : Ĉu ĝi jam komunikis aliĝdeziron ?
 Vito : Tiuj grupoj povas jam nun laŭregulare sendi almenaŭ 1 reprezentanton sen voĉdonrajto al la LEA-Komitato.
 Brandon : La sekretario kontaktu ilin.
 Vito : jesas [1]
Oni decidas, ke Gary protokolu la kunvenon.
 Arturo : Oni elektu prezidanton kaj vicprezidanton.
 Vito : Ne volas rekandidatiĝi, do iu alia necesas. Ne nepre necesas kaj prezidanto kaj vicprezidanto, sed estu iu respondeculo almenaŭ por la daŭro de unu jaro.
Arturo, Ron, Gary, Kani pro diversaj kialoj ne pretas kandidati.
 Arturo : Oni lasu parton de la laboro okazi en la Poresperanta Fako, ĉar tio estas pli kunlaborinstiga por aliaj personoj.
 Gary : konsentas
 Ron : Sinsekva prezento de la LEA-oj estas kutime parto de la kunveno.
 Arturo : Unue necesas trakti la administrajn aferojn.
 Brandon : Oni listigu la taskojn. Laŭ la regularo devas esti tri funkciuloj, sed estu almenaŭ du, kaj unu estu SAT-reprezentanto. Necesas fiksi la kotizon por la LEA-oj.
 Arturo : SATEB pagis dum la pasintaj jaroj.
 Ron : kiel sola el la LEA-oj.
 Brandon : Estas kotizo laŭ membronombro.
 Vito : Ankaŭ SAT-Amikaro pagas subtenkotizon. Necesas fiksi principe pagendan sumon.
 Gary : estas kazoj kiel tiu de LEA/G, kiu ne havas financojn, nur dissendoliston kaj retejon ĉe senkosta provizanto.
 Brandono : Povus esti 5 eŭrocendoj je ĉiu membro, aligita al plena eŭro.
 Arturo : Kiel uzi la monon ? Ĝi estas nun enkasigata ĉe SAT kaj registrita en aparta rubriko. La afero povas esti lasita ĉe la nuna simpla aranĝo. Kiom da mono estas en la konto ? Pli simple eblus havi regulon, ke sub certa membronombro ne necesas kotizi, ekde tiu membronombro iu minimuma kotizo.
 Vito : konsentas. Se nun estas 1000 eŭroj en la konto, ne necesas enkasigi pli.
 Brandon : konsentas kun la propono de Arturo.
 Arturo : La celo de la mono estu helpi al novaj LEA-oj, kaj due subteni PF, kie necesas.
 Vito : konsentas
 Arturo : Kotizo estu po 15 eŭroj je 50 membroj.
 Vito : scias, ke SLEA agadas, sed ne havis kontakton kun ĝi.
 Arturo : proponas 0 eŭrojn por LEA-oj kun membraro inter 1 kaj 10, 15 eŭrojn por membraro inter 11 kaj 50, 30 eŭrojn por membraro inter 51 kaj 100 kaj po 30 por ĉiu plia cento da membroj ĝis maksimume 150 eŭroj.
Ĉiuj voĉdonas favore al tiu propono.
 Arturo : neceso difini la uzcelon de la mono.
 Vito : jam en la regularo. Estu sumo por helpi krei novajn LEA-ojn aŭ por subteni tiujn, kiuj aparte bezonas subtenon. Oni elspezu duonon por la Poresperanta Fako, duonon por LEA-interhelpo.
 Gary : Oni ne decidu la disdividon jam nun, sed atendu ĝis apero de bezonoj.
 Arturo : Kiuj LEA-oj ekzistas ?
 Brandon : Ĉu oni rezignu pri kotizoj nepagitaj ĝis ĉi-jare ?
Oni ĝenerale konsentas, ke la pago estu ekde venontjare.
 Arturo : Eĉ neekzistantaj LEA-oj ankoraŭ formale ekzistas. Tial estas komplike fari liston.
 Ron : LEA-oj sendu sian bultenon al la aliaj LEA-oj. SLEA kaj SAT-Amikaro efektive sendas sian al SATEB.
 Kani : Ne ĉiam certas, al kiu sendi.
 Ron : SATEB sendis sian bultenon al la aliaj, kiam ĝi ankoraŭ aperis.
 Arturo : Iam la interŝanĝo okazis inter redaktoroj. Oni povis laŭbezone transpreni gazetenhavojn unu de la aliaj. Nun tamen SATEB ne povas tiajn aferojn transpreni pro neapero de sia gazeto. Ĝisdataj adresoj estas nekonataj.
 Kani : Aktualigi la adresliston necesas. Almenaŭ la LEA-Komitato bezonas ilin.
 Vito : jesas
 Kani : Iam SATEH havis bultenon kaj dissendis ĝin al la aliaj LEA-oj. Sed nun de 2 jaroj ĝi ne aperas. Tonyo kaj Pedro nun ne povas prizorgi ĝin pro aliaj taskoj.
 Vito : Ĉe SLEA, ĉe SATEB sporade kaj ĉe SAT-Amikaro 6-foje jare aperas gazeto. Sed ni konservu la perretajn ligojn. Estu ankaŭ rilato al S-ulo, kiu instigu al agado en LEA-oj.
 Ron : La protokolo de la LEA-Komitato ĝis nun aperis en S-ulo.
 Vito : Laŭeble aperu en ĉiu numero de S-ulo io pri la vivo de LEA-oj, maksimume duona paĝo. Tion prizorgu la sekretario.
 Arturo : La hodiaŭa protokolo sendiĝu al la dissendolisto kun la peto kompletigi ĝin.
 Gary : faros
 Vito : La listo de LEA-oj aperis en la ĉi-jara raporto de la PK. Temas pri SATEB, SAT-Amikaro, SATeH, ILEA, SATJ kaj SLEA, krome pri LEA/G kiel neformala rondo kaj kelkaj aliaj diversspecaj grupoj. ASELT, se ĝi konsideras sin franclingva, povus kunlabori en SAT-Amikaro.
 Kani : Ĉu ili estas franclingvanoj aŭ io alia ?
 Vito : Laŭ la regularo LEA-oj estas lingvoregionaj organizoj.
 Kani : SATeH rilatas kun latinamerikaj hispanlingvanoj.
 Brandon : En la praktiko SATeH kaj SATEB tamen ne estas plurnaciaj (t.e. pli ol unulandaj) LEA-oj.
 Brandon : ASELT nun ne kontaktiĝas kun la LEA-Komitato ; tion ĝi povus fari nur, celante esti pritraktita ĉe la venonta kunveno. Nenio malpermesas, ke ĝi faru tion.
 Vito : estas por kiel eble plej laŭlitera kaj logika statutinterpreto. Sendube antaŭvidita de la regularo estas LEA-oj laŭ la principo de lingvoregioneco. Oni nun elektu la gvidantojn.
 Arturo : En la pasinteco translanda agado estis malfacila. Iuj usonanoj aliĝis al SATEB, sed poste forlasis ĝin, ĉar ili volis memstare ion fari en Usono.
 Vito : Kiel elekteblaj k-doj restas li mem kaj Brandon. Pretus transpreni funkcion, se ankaŭ Brandon farus.
 Brandon : ankaŭ pretus
Unuanime Brandon kaj Vito elektiĝas kunordigantoj.

Vidu ankaŭ :
 Liston de LEAoj
 Konsiston de LEA-komitato 2013-2014


[1Postkongrese estis jam kontaktita Hirojuki-Tanio (japania peranto), kiu sendis statutojn de SATJ. Eblas do konsideri ke jes ĝi akcepteblas en LEA-Komitato, k Tani’ estas ties reprezentanto. SATeK jam antaŭkongrese havis reprezentantojn en LEA-Komitato, do ja eblas konsideri ĝin apartenanta al ĝi.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio