La dissendoliston « SAT-diskuto » rajtas partopreni ĉiuj SAT-anoj. Ĝi estas la centra retforumo, en kiu la SAT-anoj diskutas ĉion, kion ili sentas pridiskutinda. La lingvo de la grupo estas fundamenta Esperanto.
La listo estas malfermita nur al membroj de SAT.
La mastrumantoj de la listo estas komisiitaj de la Plenum-Komitato, kaj zorgas unuavice pri akceptado de novaj membroj, kaj pri akceptado de mesaĝoj erare identigitaj kiel spamoj.
Kaze de problemo, la mastrumantoj rajtas alpreni filtrado-decidon kontraŭ iu membro. Tamen ili nepre devas kolektive interkonsenti pri tio, kaj se eble konsulti la Plenum-Komitaton antaŭ ol fari tiun paŝon.
Por glata funkciado de la listo, ĉiuj membroj havas la moralan devon atenti pri la tono de la diskutoj, kaj eventuale interveni por pacigi la etoson se subite altiĝas la diskut-temperaturo.
Lasta ĝisdatigo surbaze de decido de la PK la 21-an de januaro 2012
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.