Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Tuttaga ekskurso al Segovio

La prezo de ĉi ekskurso varios laŭ la nombro da partoprenantoj, sed ĝi estos maksimume po 20 € (inkluzive de la pagenda eniro en la Alkazaron).

Segovia

Segovia (prononcu [segovja]), esperante Segovio, estas negranda urbo situanta ĉirkaŭ 100 km norde de Madrido, apud montaro Guadarrama. La urbo havas altecon de 1.000 metroj super la marnivelo kaj 55.000 loĝantojn.
La romia historiisto Tito-Livio mencias ĝin kun precize tiu sama nomo, kiel indiĝenan (kelt-iberan) fortikaĵon dum la unua jarcento antaŭ Kristo. En la sekva jarcento, jam kiel romia urbo, por provizi ĝin per abunda kaj bona akvo oni konstruis la akvedukton, superban monumenton kiu ankoraŭ staras preskaŭ netuŝita de la vetero, de la tempo kaj de la agado de la homo.

En ĝia alkazaro (arab-devena vorto por reĝa kastelo) sidis dum la 15ª jarcento la kortego de la reĝoj de la dinastio Trastamara.

En 1764 inaŭguriĝis la Real Colegio de Artillería (Reĝa Lernejo de Artilerio), la unua militista akademio en Hispanio, kiu ankoraŭ sidejas en la urbo sub la nomo Academia de Artillería (Akademio de Artilerio).

Ekde la jaro 1985 la historia parto de la urbo estas Monda Heredaĵo, laŭ Unesko.

Proksimuma itinero

 09:30 - Ekiro el la pordo de la kongresejo per privata buso.

 10:45 - Alveno en Segovia.

 11:00 - Romia akvedukto ; rigardejo de La Canaleja, de-alta vido de la akvedukto.

Akvedukto

 11:30 - Torreón (turego) de Lozoya ; portikoj de la preĝejo San Martín (Sankta Marteno).

 12:00 - Juda kvartalo ; antikva sinagogo (nun katolika preĝejo Corpus Christi) ; placo Plaza Mayor (Ĉefplaco) ; katedralo.

Katedralo

 12:30 - Eniro en la Alkazaro-n.

 13:30 - Tagmanĝo (ĉu piknike en la ĝardeno apud la Alkazaro, ĉu en apuda restoracio).

Alcazaro

 16:00 - Trankvila stratumado tra la antikva urboparto.

 18:00 - Desupra vido de la murego.

Murego

 19:00 - Reveno.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio