Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)
puce Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)
puce Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)
puce Jean Ziegler : Tial mortas la homoj (traduko el faklibro)
puce Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro
puce Levi : Lapenna pri la homaj rajtoj (artikolo)
puce Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)
puce Marcos Roitman Rosenmann : La afrika elmigranto - sango kaj morto
puce Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)
puce Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)

Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)



Sub masko de "humanecaj intervenoj" disvastigado de "bona en batalo" kontraŭ "malbono", la disvastigado de "valoroj’ kaj "homaj rajtoj" oni mondvaste murdas, rabas kaj biodiverseco suferas gravajn damaĝojn. Samtempe vivas kaj mortas milionoj da homoj en absoluta mizero. Gratulon homaro indiferenta.


Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ?


Nur en Kongo mortis, pro milito, la lastajn 4 jarojn pli ol 3,3 miljonoj da homoj (1999-2003). 20% el ili rekte pro armiloj, la ceteraj pro malhavo !


La nunaj kostoj de mondvasta armado estas 1(unu) biliardo da eŭroj. Unu triono de tiu sumo sufiĉus por ke ĉiuj homoj en la tuta mondo ricevu bazajn necesaojn kiel trinkeblan akvon, manĝon, sanzorgojn kaj ŝirmilojn. Samtempe oni povas malkonstrui ĉiujn atomarmilojn, povas esti strarigita kontraŭ aidosa-programo, programo kiu disvastigas kaj propagandas uzadon de reuzebla kaj daŭra energio. Oni povas ankaŭ kontraŭbatali acidan pluvon, erozion de fekunda grundo, eviti senarbigon kaj nuligi la ŝuldaron de la plej malriĉaj landoj.


Ju pli da elspezoj por militara aparato, des pli ĝi kreskas kaj grava, des pli malsekura la mondo iĝas, des pli la homoj sentas sin malsekuraj.
Sur la mondmapo konstateble kreskas malsekuraj teritorioj, malgraŭ plialtigo de armilbuĝetoj kaj “batalo kontraŭ terorismo”.
Ĉiu eŭro aŭ dolaro elspezita por militara aparato estas eŭro/dolaro troa kaj krimo kontraŭ homaro.


Ni ne bezonas plian armeon kaj militajn solvojn de konfliktoj, sed humanajn solvojn kaj konflikt-preventon.


Sociala sekureco


Sekurecon oni ne konstruas per armiloj. Sekureco oni ne konstruas per ekskludado kaj subpremado de homoj kaj homgrupoj. Veran sekurecon oni kreas per konstruado de bona, sociala kaj justa mondo.


Kiam ni, la enloĝantoj de la plej prospera parto de la mondo, kuraĝas rigardi al la cetera mondo, ni vidas kiel nia vivmaniero kaŭzas maljustecon en la mondo : mizero, milito, morto, detruado, troprofitemo, ktp. Estas tempo por rigardi al estonto. Ni ĉesu ekspluatadi malriĉajn kontinentojn, ni ĉesu ŝirmi nian propran merkaton. Estas tempo kiam ni lernu dividi !
Oni povas solvi konfliktojn nur per reciproka respekto, surbaze de egaleco, sciante ke malsameco estas grava parto de la mondbildo. Nia vero ne estas vero de la cetera mondo.


Ĉu vi dum konflikto kun via partnero batas lin/ŝin ?


Ŝtatoj kaj intereskomunumo povas militi nur dank’al nia mono aŭ nia subteno.


Kiam ni rifuzos pagi imposton kaj postulos humanan konflikttraktadon kaj socialan justecon por ĉiuj mondcivitanoj, nur tiam ni havos ilojn kiuj direktas al humana socio, al paca mondo sur sana tero.


Altrudi vortojn kiel klasbatalo al la cetera mondo helpas al neniu. Aplikadi klasbatalon en nia propra vivo, jen la solvo, sed ĉu vi kuraĝas ?


La teksto aperis unue en Liberecana Ligilo 110, la revuo de la Liberecana Frakcio de SAT.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio