Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de decembro 2012
puce La 06an de decembro 2012
puce La 10an de decembro 2012
puce La 17an de decembro 2012
puce La 23an de decembro 2012
puce La 31an de decembro 2012

La 31an de decembro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 31an de decembro 2012

Forpaso de Nakazaŭa Keiĵi

S-ro Nakazaŭa Kenĵi, aŭtoro de fama komikso/mangao “Nudpieda Gen”, forpasis la 19an de decembro 2012 en la aĝo de 73 jaroj.
Kiam li, 6-jara, estis kun najbarino apud la muro de sia lernejo en la urbo Hiroŝima, atombombo falis 1,2 kilometrojn fore. Tiu virino momente mortis, sed li postvivis la bombon, ĉar la muro ŝirmis lin kontraŭ radioj de radioaktiveco kaj varmo. Liaj patro, du gefratoj mortis subpremate de la falinta domo.
En 1961 li venis al Tokio por fariĝi komiksisto. Komence li verkis komiksojn, kiuj ne havis rilaton kun atombomba katastrofo, sed kiam li vidis, ke post la kremaciado de lia patrino, kiu mortis en 1966, ne restis ŝia cindro, li ekverkis kun kolerego al atombombo komikson “Sub la nigra pluvo” en 1968, kaj poste en 1973 li komencis publikigadi “Nudpieda Gen” ĝis 1987. Tiu ĉi lasta estis tiel ŝatata, ke entute pli ol dek milionoj da ekzempleroj vendiĝis kaj ankaŭ ĝi estis tradukita en dekkelkajn lingvojn, inkluzive de Esperanto.
Ne nur al atombomboj, sed ankaŭ al nukleaj centraloj li havis fortan koleron. En aprilo 2011 okaze de la 25-jariĝo de Ĉernobil, li diris : “Ni ne dependu de atomenergio, kiun ni homoj ne povas regi. Profitante tiun katastrofon, ni direktu nin al natura energio”. Li ankaŭ deziris, ke tia diskriminacio, kia okazis al hiroŝima-anoj pro radioaktiveco, ne okazu al fukuŝima-anoj.
Li suferis pro kancero, sed ĝis sia fino li bataladis same kiel la temo de “Nudpieda Gen” : “Fariĝu tritiko, kiu, ju pli ofte premate per piedoj, des pli forte kreskas”.

Mi estas surprizita pro la maldekstra foto fotita en decembro 2005, kiu aperis en la ĵurnalo Mainiĉi la 25an de decembro. Li tenas bildon de Gen kun la vortoj : “La plej valora trezoro por la homaro estas paco”. La saman bildon mi havas, ne ĝian kopion, sed orginalan ! Antaŭ preskaŭ 40 jaroj, mi, instruisto, planis havi ekspozicion en la lerneja kultura festivalo temantan pri Hiroŝima, kaj sendis al li leteron pri tio, kaj je miaj ĝojo kaj surprizo venis al mi tiu bildo. Li desegnadis tiun saman bildon dum pli ol 40 jaroj por la mondpaco.
Li mortis en la aĝo de 73-jaroj. Mi estas 71-jara, do ni apartenas al la sama generacio. Mi ne havas memoron pri la milito, sed mi havas fortan deziron por paco same kiel li. Heredante lian viglon, mi plu laboru por paco.

Mi gravuru la katastrofon en mian koron

s-ro Sonobe Tomohiro, 16-jara lernanto loĝanta en la gubernio Ĉiba

La 11an de marto 2011 atakis Japanion senprecedence granda tertremo. Post la katastrofo ĉiuj preparis sin kontraŭ eventualaj tertremoj, sed nun tia sinteno preskaŭ malaperis.
En tiu ĉi somero mi vizitis damaĝitajn urbojn, kie neniu troviĝis krom detruitaj konstruaĵoj kaj rubaĵoj. En mia koro tiuj pejzaĝoj estas firme gravuritaj. Mi forte decidis, ke mi ne forgesu la katastrofon. Post tiam, mi kutimas pensi pri la katastrofo ĉiun tagon. Ni devas transsendi tiun sperton al la postaj generacioj. Ni devas vivi pli bone, pensante pri la forpasintoj, kiuj ne povis plenumi sian revon.
(la ĵurnalo Asahi, la 29an de decembro 2012)

Feliĉan Novjaron al ĉiuj !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio