Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce La “leĝo de malnobluloj” en Rusio kaj dekmiloj da subskriboj por malfondo de la Ŝtata Dumao
puce Letero al G.Erik, al militisto de NATO

La “leĝo de malnobluloj” en Rusio kaj dekmiloj da subskriboj por malfondo de la Ŝtata Dumao


La “leĝo de malnobluloj” en Rusio kaj dekmiloj da subskriboj por malfondo de la Ŝtata Dumao


Dum lastaj tagoj la Ŝtata Dumao, la supera leĝdona organo en Rusio, akceptis la novan leĝprojekton (№ 186614-6), kiu kaŭzis amasajn protestojn ne nur en nia lando, sed en la tuta mondo. Temas pri “leĝo de Dima Jakovlev”, aŭ “leĝo de malnobluloj” (« закон подлецов »), kiel oni ĝin nomas en Rusio, malpermesanta al eksterlandanoj adopti infanojn el Rusio kaj rompanta la interkonsenton inter RF kaj Usono pri adoptado de rusiaj infanoj (Vaŝingtono, la 13-a de julio 2011). La “leĝo de malnobluloj” estas respondo de Rusio al la usona “leĝo de Magnitskij”, kiu malpermesas viziti Usonon al kelkaj ruslandaj ranguloj-friponoj, kiujn koncernas morto de Sergej Magnitskij en malliberejo (en Moskvo).


Jam delonge en Rusio estas tre multe da infanoj, kiuj restis sen siaj gepatroj, devas vivi en specialaj orfejoj, ofte – en teruraj kondiĉoj. Samtempe multaj orfoj estas malsanaj, kaj ili preskaŭ ne povas trovi novan familion por si : laŭ oficiala statistiko, en 2011a jaro en Usono estis adoptitaj 956 infanoj, el kiuj 89 estas invalidoj. Laŭ la nova leĝo, rusiaj infanoj ne rajtos esti adoptitaj en Usono kaj, verŝajne, mortos sen familio. Kaj tion ni povas diri eĉ ne konsiderante kiom ofte en nia lando gepatroj mem mortigas siajn infanojn (sed rigardu la statistikon pri tio !).


La 21-an de Decembro deputitoj de la Dumao dum la 3-a konsiderado akceptis la novan leĝon : 420 el 450 voĉdonis “por”, 7 – “kontraŭ”. Tuj post la decido moskvanoj organizadis pikedojn, poste dispelitajn de polico, alportis infanajn ludilojn al la Dumao. Ĵurnalistoj organizis kolektadon de subskriboj kaj dum du tagoj kolektis 100 000, kiuj estis ignoritaj. Samtempe en Usono oni subskribadas la peticion por enskribi la rusiajn deputitojn kaj Prezidenton V.Putin en la “liston de Magnitskij” (sed, bdaŭrinde, rapide ĉesis…).


Nuntempe la opozicia “Nova gazeto” komencis kolekti subskribojn por malfondi nelegitiman Dumaon. Post kelkaj horoj oni jam akceptis pli ol 20 000 subskribojn. Dum la sekvaj tagoj la protestoj en Rusio daŭros.

Statistiko pri adoptitaj infanoj en 2011
Kiel oni mortigas infanojn en Rusio


25.12.2012 Bervinov Dmitrij

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio