Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de decembro 2012
puce La 06an de decembro 2012
puce La 10an de decembro 2012
puce La 17an de decembro 2012
puce La 23an de decembro 2012
puce La 31an de decembro 2012

La 06an de decembro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 6an de decembro 2012

Post la katastrofo policanoj kaj defendkorpusanoj serĉis kaj serĉis mortintojn, kaj la kadavroj vicis en lernejaj gimnastikejoj kaj urbaj haloj. Oni ne raportis pri tio, en kia stato estis tiuj kadavroj, sed certe multaj estis terure difektitaj. Mi trovis artikolon pri virino, kiu zorgis tiujn kadavrojn, en la dimanĉa versio de la ĵurnalo Akahata (la 2an de septembro 2012). Tiu artikolo tre kortuŝis min, do longe mi volis traduki ĝin. Hodiaŭ mi havas iom da libera tempo por tio.

Reakirigu al la mortintoj la antaŭan mienon kaj donu trankvilon al la familianoj

Ne kredebla sceno aperis

Forpreninte sablerojn kaj marherberojn el la hararo, ŝampuinte la kapon, kuracinte la vundojn, masaĝinte kaj tualetinte la vizaĝon por rozkolorigi la haŭton, moliginte la korpon kaj metinte la manojn sur la bruston, ŝi diris al la familianoj de la mortinto : “Ĉio finiĝis”. Rigardante la vizaĝon, ĉiuj familianoj unuvoĉe kriis : “Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi vivus”.
S-ino Sasahara Ruiko, 40-jara enbalzamigistino (enĉerkigistino), bonordigis pli ol 300 kadavrojn kiel volontulino. Ŝi eniris en la damaĝitan regionon unu semajnon post la cunamo, kunportante helpomaterialojn. Dum ŝi distribuis tiujn aĵojn al la suferantoj, ŝi ĉiam pensis pri mortintoj. Kiam ŝi unuan fojon vizitis gimnastikejon de mezlernejo en la urbo Rikuzen-Takada en la gubernio Iŭate, ŝi vidis nekredeblan scenon….
Vicis kelkdek kadavroj sur la planko, kaj sekvadis ilin novaj kadavroj. Ĉiuj estis malpuraj kaj vunditaj, forfluigite de la cunamo kune kun detruitaĵoj. Ŝi kortuŝiĝis kaj diris al si : “Mi devas beligi ilin !”

Paĉo vekiĝu !

La unua mortinto, kiun ŝi prizorgis, estis 17-jara lernantino. Tuj post kiam ŝi forkuris el la lernejo, ŝi estis atakita de la cunamo, kaj ŝi tute aliformiĝis. Eĉ ŝiaj gepatroj ne povis rigardi, nek tuŝi ŝin.
Per la lertaj manoj s-ino Sasahara reakirigis al ŝi ridetojn sur ŝiaj vizaĝoj. Ŝiaj familianoj, ĝis tiam fermitaj en peza silento, ekkaresis ŝian kapon, alparolis al ŝi kaj faris la lastan adiaŭon.
Por bonordigi 10-tagan bebon, ŝi bezonis tri horojn. Ŝia patro, kiu perdis sian voĉon pro tro da ŝoko post la morto de siaj edzino kaj filineto, unuan fojon plorkriis, rigardante la filineton.
“Li neniam estas mia paĉo !”, kriis knabeto, rigardnate la kadavron. Sed kiam s-ino Sasahara finis la zorgadon de lia patro, li alparolis al la kadavro : “Aĥ, li estas mia paĉo ! Vekiĝu !”, kaj longe li ne forlasis la ĉerkon.
S-ino Sasahara klopodis reakirigi al la mortintoj sian antaŭan mienon. Ŝi serĉis ridfaltojn kaj refaris mienon kun rido.
Ju pli multaj tagoj pasis, des pli difektiĝis kadavroj kaj des pli putriĝis. Ŝi ne havis multe da tempo por manĝi kaj foje dormis en la aŭtomobilo.
Kiam ŝi sinsekve traktis bebojn, ŝi mem mense preskaŭ difektiĝis. Ŝi estas patrino de du gefiloj. Ŝi telefonis al siaj amikoj kaj ploregis.
Kiam elĉerpiĝis perukoj, ŝi uzis siajn harojn. Kiam tualetaĵoj kaj sorba vato preskaŭ elĉerpiĝis, ŝia agado aperis en ĵurnaloj kaj atingis ŝin multaj varoj el la tuta Japanio. “Bonkoreco de multaj homoj kuraĝigis min. Se ne, mi ne povus elteni tiujn tagojn”, ŝi diras, retrorigardante. Ŝia volontula laboro daŭris ĝis julio.

En malĝojo ekzistas memoro de mortintoj

Utiligante siajn spertojn kiel flegistino, ŝi fariĝis enĉerkigistino antaŭ 10 jaroj. Post tri tagoj ŝi volis ĉesi la laboron. La unua kadavro, kiun ŝi traktis, estis putra. Veterana kolego fermis la kovrilon, dirante, ke li ne povas trakti lin. Ankaŭ ŝi ne volis. Ŝi vizitis la templon kaj preĝis : “Budho malaperigu tiun imagon el mia memoro”. Sed la imago ne malaperis, malgraŭ tio, ke ŝi multe provis. Revenadis al ŝi malĝojaj krioj de familianoj de la mortinto, kaj fine ŝi decidis trakti lin. Ŝi diras : “En kia ajn stato kadavroj troviĝas, mi nun ne ŝanceliĝas”. “En granda malĝojo troviĝas la memoroj kaj la varma koro de la mortinto. Kiam la familianoj povas konfirmi tion, malĝojo transformiĝas en kuraĝon por pluvivi”. “Suferantoj de la cunamo, sentante grandan malĝojon, provas restariĝi. Vi ne forgesu ilin”. (Fino)

Sube estas la desegnaĵoj, kiun ŝi mem faris. Troviĝas kvar desegnaĵoj kaj apude estas ŝiaj komentoj. Mi tradukos tiujn.

1. 17-jara lernantino : Patro ploris, dirante : “Pardonon pro tio, ke mi ne povis protekti vin”. Avino diris : “Ŝi ne kritikas vin”, kaj avo diris : “Dankon pro tio, ke vi naskiĝis ĉe mi kiel nepino”. Mallonga tempo, sed por la familianoj, kaj por ŝi, grava tempo.

2. Patro : “Tiu viro neniam estas mia patro !” kriis knabo. Mi aŭdis tion, kaj tuj alkuris al li. Post kiam la patro beliĝis, la knabo multe alparolis al li.

3. Kadavroj.

4. 10-taga bebo : Patro, kiu perdis la voĉon, rigardante vin beligita, ploregis kun la kapo sur la planko. “Finfine mi povis plorkrii !” Dirante tion, li karesis vin.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio