Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de decembro 2012
puce La 06an de decembro 2012
puce La 10an de decembro 2012
puce La 17an de decembro 2012
puce La 23an de decembro 2012
puce La 31an de decembro 2012

La 02an de decembro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 2an de decembro 2012

2-12-12

Hodiaŭ mi tradukos du raportojn.

La unua estas tiu de s-ro Sagaŭa Hirobumi, ĝenerala sekretario de la komitato de nukleaj aferoj de Asocio de Japanio-Eŭrazio, kiu grupe vojaĝis al la vilaĝo Iitate.
La alia estas tiu de s-ro Ŝinohara Jaiĉi, eksa instruisto, kiu vizitis Iitate kaj la urbon Minami-Sooma tuj norde de la centralo. Li partoprenis en “la Ekskurso por kunsenti kriojn de instruistoj de Fukuŝima”. Ambaŭ raportantoj vizitis la vilaĝon en la sama tago, la 1an de septembro 2012, kaj en la sekva tago ili partoprenis en “la Tutlanda Kunveno por konsolo kaj espero en Fukuŝima”.
La vilaĝo Iitate, kiu situas 28 47 kilometrojn norde de la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1, celis fariĝi la plej bela vilaĝo en Japanio, sed malfeliĉe radioaktivaj substancoj el la centralo flugis en ventoj kaj trafis ĝin. Nun estas malpermesite al la vilaĝanoj loĝi en ĝi.

Subventa poluiĝo en la plej bela vilaĝo

Matene la 1an de septembro ni atingis la stacidomon de Fukuŝima situanta 60 kilometrojn for de la centralo. Ni mezuris radioaktivecon ĉirkaŭ la stacidomo.
 1. Antaŭ la stacidomo : 0,28 1,02 mikrosivertoj hore
 2. “Jam purigita” heĝo antaŭ la stacidomo :
0,39 mikrosivertoj hore
 3. Ne purigita heĝo antaŭ la stacidomo :
2,92 mikrosivertoj hore
_ *Laŭ leĝoj, 1 milisiverto jare (0,114 mikrosivertoj hore) estas la maksimumo, kiun homoj povas elteni, laŭ supozo, “sen problemoj en sia estonteco”, kaj oni decidis purigi lokojn kun hore pli ol 0,23 mikrosivertoj da radioaktiveco. Do la stacidomo, kiun vizitas multaj homoj ĉiun tagon, estus jam “malpermesita loko”.

La vilaĝo Iitate situas 28 47 kilometrojn for de la centralo kaj oni supozis, ke ĝi estos tute sekura, eĉ se okazos terura akcidento en la centralo. La nombro de la loĝantaro estis 6100 kaj la nombro de brutaro estis 4000. Ĝi estas en la montaro Abukuma kaj plena de verdaĵoj. Tamen nun ĉiuj vilaĝanoj rifuĝis en aliajn urbojn. Se ne okazus la akidento, la kampoj estus plenaj de orkoloraj rizplantoj, sed nun ĝi estas kovritaj de someraj herbaĉoj, kaj nenie vidiĝis terkulturistoj, kiuj prizorgas siajn kampojn.
Oni diras, ke ĉiuj rifuĝis, sed en efektiveco ankoraŭ vivas 100 maljunuloj en la maljunulejo en la vilaĝo. Do certe laboras iliaj prizorgantoj. Troviĝas ok kompanioj, kiujn tage vizitas laboristoj. Oni organizis “Trupon por protekti la vilaĝon” kontraŭ ŝtelistoj ktp., al kiu la vilaĝo buĝetas jare 600 800 milionojn da enoj (6 8 milionojn da eŭroj). En la vilaĝo troviĝas lokoj poluitaj je pli ol dekkelkaj mikrosivertoj, sed tiuj laboristoj kaj trupanoj tute ne zorgas pri si, ne protektante sin per ŝirmvestoj. Kial ili ne timas radioaktivecon ? La kialo estas, ke tuj post la akcidento venis iu “profesiulo” el Nagazaki, atombombita urbo, kaj farĉis falsan ideon en ilian kapon, ke homoj povas kontraŭstari eĉ 100 milisivertojn da radioaktiveco jare.
Por purigi la vilaĝon, oni buĝetos pli ol 320 miliardojn da enoj (3,2 miliardojn da eŭroj). Per tiu sumo oni skrapas/os surfacan teron de la kampoj kaj metas novan en tiujn. Eble la kvanto de radioaktiveco malmultiĝos, tamen pli poste novaj radioaktivaj substancoj enfluos al la kampoj el la ĉirkaŭaj montoj. Tamen tio tute ne gravas por grandaj entreprenoj, kiuj okupas sin pri tiuj purigaj laboroj, male tio estas tre bonvena, ĉar ili povos profiti denove.
Malantaŭ la vilaĝa oficejo troviĝis montoj da sakoj plenaj de malpura tero. Tiu estas provizora konservejo. Iu mezuris radioaktivecon tie, kaj kriis : “Mi ne povas mezuri, ĉar la radioaktiveco estas tro forta !” Sciencisto inter ni ordonis al li : “For !” Malpuraĵoj el la kampoj nun akumuliĝas apud la oficejo. Ili nur translokiĝis.
La vilaĝo situas en la montaro kaj la temperaturo fariĝas minus 15 gradoj en vintro. _ La vilaĝanoj, sub la vilaĝa slogano de “Madei” (per ambaŭ manoj, sincere kaj zorge), produktis bongustan bovaĵon kaj laboris por igi la vilaĝon la plej bela en Japanio, sed la akcidento momente detruis tiun pacan vivon. Tio nun okazas ne nur en Iitate kaj Fukuŝima, sed ankaŭ en la tuta mondo. Radioaktivaj substancoj ĉirkaŭflugas la tutan terglobon kaj poluigas la mondon.
(la organo de Societo de Japanio-Eŭrazio, la 15an de novembro 2012)

Vizito al Iitate kaj Minami-Sooma

Nia buso direktis sin al la pasejo al la vilaĝio Iitate. La kvanto de radioaktiveco pli kaj pli altiĝis. Piede de la pasejo la cifero estis 0,458, kaj ĝi ŝanĝiĝis de 0,899, 1,110, 1,405 kaj fine 2,02. Ni fariĝis pli kaj pli maltrankvilaj. Kampoj en la vilaĝo estis sen rizplantoj, sed kovritaj de herbaĉoj.
En la vilaĝo ni aŭskultis klarigon de la vilaĝasembleano s-ro Satoo Haĉiroo.
 1. Tuj post la akcidento la vilaĝo akceptis 1610 rifuĝintojn el la urbo Futaba kaj Minami-Sooma, kaj donis al ili manĝaĵojn produktitajn en la vilaĝo, sed poste klariĝis, ke al Iitate venis pli forta radioaktiveco ol al tiuj urboj. Do tiuj rifuĝintoj estis duoble poluitaj de radioaktiveco.
 2. La registaro buĝetis 600 800 milionojn da enoj por organizo de “Trupo por protekti la vilaĝon” kaj ekestis laboroj por 400 homoj. Tiuj trupanoj vizitadas diversajn lokojn en la vilaĝo sen ŝirmvestoj. Ili kredas la diron de prof. Jamaŝita Ŝiniĉi, kiu asertis, ke 100 milisivertoj aŭ 200 milisivertoj da radioaktiveco tute ne gravas por la sano.
 3. L registaro buĝetis 320 miliardojn da enoj (3,2 miliardojn da eŭroj) por prova purigado, kaj tion faras grandaj entreprenoj. Ili profitis el la konstruado de la centraloj, kaj denove profitas el la akcidento.
 4. Arbaro kovras 70% de la vilaĝa tereno. Oni ne purigos ĝin, sed nur 20-metran zonon ĉirkaŭ domoj. La registaro celas purigi “rapide kaj malmultkoste” por frue revenigi la loĝantojn.
 5. En julio 2012, la vilaĝo estis dividita en tri partojn laŭ la nivelo de malpureco. Pro tiu decido iuj rajtos reveni relative baldaŭ, sed aliaj tute ne, sekve diferenciĝos la sumo de kompenso, kaj inter la vilaĝanoj ekestis malharmonio.
Poste ni veturis al la urbo Minami-Sooma kaj vizitis kelkajn lokojn. Fine ni vizitis la brutbienon “Espero”, kiun administras s-ro Joŝizaŭa kun 4 samideaj bovistoj en la distrikto Kamijama en la urbo.
Kiam nia buso proksimiĝis al la bieno, radioaktiveco pli kaj pli fortiĝis, de 1,329 al 3,857 mikrosivertoj. Certe ekstere ĝi estis pli forta. Ĉe la enirejo de la bieno staris granda barelo, sur kiu estis skribita “Vivriske ni savu la brutaron”. S-ro Joŝizaŭa diris al ni : “Postvivis la akcidenton 300 bovinoj. La registaro decidis mortigi radioaktivajn bovinojn, sed mi proponas, ke oni ne mortigu ilin, sed utiligu ilin por esplori la influon de radioaktiveco kaj enkorpan elmetiĝon. Ni ankoraŭ ne vidas feliĉan estontecon, sed ni devas semi esperon por tio”. Bovinoj proksimiĝis al ni kaj ekmanĝis fojnon kun feliĉa mieno, tamen la tero estas poluita de 6,540 mikrosivertoj da radioaktiveco. _ Sur ilin radiis varme la aŭtuna suno.
En la buso revene al Fukuŝima loka instruisto diris al ni : “La nombro de lernantoj malgrandiĝis kaj ilia scienca kapablo malaltiĝis. Multaj lernantoj suferas pro apartiĝo de la familianoj kaj amikoj, ekonomia malfaciliĝo ktp. Ili sentas sin maltrankvilaj kaj perdis esperon por la estonta vivo. La registaro kaj TEPCO rabis de gejunuloj esperon kaj revon, kaj kvazaŭ ne estus okazinta la akcidento, ili refunkciigis la reaktorojn, solvinte neniun problemon pri uzitaj nukleaĵoj, kaj provas forgesigi al la popolanoj Fukuŝima-on.
(la organo de Asocio de eksaj instruistoj de gubernio Gunma, la 17an de novembro 2012)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio